La kiosko de la Mondcivitanoj

mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

Deklaroj - Tondre - Ekaperanta monda juro

TRINKEBLA AKVO

1981,

Mondaj Deklaroj

16

Kiel delegitoj al la Kongreso de la Popoloj, rekte kaj demokrate elektitaj de elektantaro el 110 landoj,

NI KONSTATAS, ke

  • la rezervoj de trinkebla akvo estas en limigita kvanto,
  • la kreskado de la komfortaj civilizoj rezultigas supermezurajn poluadojn, lige kun reala malŝparo,
  • la urba sed ankaŭ kampara, industriiĝo kuntrenas kreskantajn poluadojn, kiuj pliampleksiĝas pro la senlima kreskado de la popolkvanto,
  • la poluado al la akvo riske infektas grundon ĝis centoj da kilometroj for de sia fonto, ĉar la riveroj, kiuj transportas la akvon, havas basenojn ne ĉiam koincidantajn kun la landlimoj,
  • la nuboj, fontoj de trinkebla akvo, povas enteni radio-aktivajn elementojn, post nuklea eksplodo,
  • malgraŭ kelkaj lokaj aŭ internaciaj strebadoj por mildigi tiajn nocivojn la rezulto estas nesufiĉajn, manke de monda politiko pri malpoluado.

NI BEDAŬRAS,

ke pli ol unu miliardo da homoj, senigitaj je trinkebla akvo, tiu komuna propraĵo, estas pro tiu manko viktimoj de teruraj malsanoj, kiuj okazigas ĉiujare milionojn da mortoj.

NI ASERTAS,

ke havi je sia dispono sufiĉan kvanton da trinkebla akvo, tiu komuna propraĵo de la homaro, estas homa rajto.

Atendante demokrata federacian organizon de la mondo,

NI INSISTE PETAS

la kreadon de Monda institucio, kun plene difinitaj kaj efektivaj povoj, sole kapabla konservi tiun vivnecesan elementon por la vivo : LA AKVON.

Helpi la Kongreson de la Popoloj

Pri la ttt-ejo