Prezidanta moŝto
Sinjoroj
Je la nomo de la popoloj, kiuj ne
estas reprezentataj tie ĉi, mi interrompas
vin,
Miaj paroloj estos eble sensignifaj
laŭ vi. Kaj tamen nia bezono de tutmonda ordo ne
povas esti pli longtempe neglektata.
Ni, la popolo, deziras pacon, kiun
nur mondregistaro povos doni.
La suverenaj ŝtatoj, kiujn vi
reprezentas ĉi tie, nin dividas kaj kondukas al la
milita abismo.
Mi alvokas al vi por ke vi ne plu
gardu nin en la iluzio de via politika aŭtoritato.
Mi alvokas al vi, por ke vi tuj kunvoku Mondan
Konstituciantan Asembleon, kiu supren levos la
standardon, ĉirkaŭ kiu ĉiuj homoj povos
ariĝi : la standardo de la suvereneco de ununura
registaro por ununura mondo.
Se vi ne plenumos tiun taskon,
retiriĝu, Popola Asembleo stariĝos el la mondaj
amaspopoloj por konstrui tiun registaron.
Ĉar nenio malplia povas utili
al ni.