- -

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Tagon post tago - Libera esprimo - AMIP - CDM-bulteno - RECIM-mondo - Arkivujo -

articles par ordre chronologique

RECIM-mondo
Julio 2014
Informoj el la Mondcivitanaj Teritorioj kaj el Mondcivitana Registrolibro

Mondcivitana Registrolibro estas institucio el iom pli ol 100 homoj

La novaj Registrocentroj - evoluo de kelkaj malnovaj centroj :

  • Bruselo (Belgio), animata de Luc Delcroix, Anthony smets, Pierre Delmotte, Florian Ruymen, Theo N'Kuna Kabula
  • Montauban (Francio), animata de François Terroir, Alain Mila
  • Parizo-13, animata de Thierry Botétémé, Giada bianchi, Laurent Son
  • Esperantista Internacia Registrocentro, animata de Daniel Durand, Ursula Grattapaglia, Ronald Glossop

Novaj registrolibraj " Korespondantoj "

Rekontaktiĝoj (post periodoj kun malfacilaĵoj aŭ nesekureco)

Novaj Mondcivitanaj Teritorioj

Aktivaĵoj

  • Jean Verstraeten produktis nederlingvan bultenon " Overleven door Werelddrecht " (pluvivi per monda juro) kun anglalingva resumo.
  • Ursula Grattapaglia kaj Ronald Glossop deĵoros ĉe Mondcivitana tablo dum la Movada Foiro de la Universala Kongreso de Esperanto en Bonaero (Argentinio)
  • Dum tiuj julio kaj aŭgusto 2014 Thierry Boteteme laboras en la Mondcivitana lokalo en Parizo por la funkciigo de altkapablaj informadikaj programoj por la elvolvado de la monda civitaneco kaj de la monda demokratio ;
  • Giada Bianchi estas la nova sekretariino de la franca asocio de Mondcivitana Registrolibro
  • La Kameruna Mondcivitana Registrocentro subskribis kontrakton kun Radio Nkongsamba por la semajna produktado de unuhora elsendo pri la monda civitaneco. La financita periodo nun ampleksas ses monatojn.
  • Alain Noël Njiokem Nkwatchou anoncas la tutmondiĝon de ISMAN - universitato de Nkongsamba-1a (Kamerunio). Tiu tutmondiĝo estas realigita dank'al la kontraktoj de la patro de Alain Noël : Jean Messmer Nkwatchou, poste forpasinta la 23an de junio.
  • Roger Winterhalter pretigas renkonton pri la komunukado planita por okazi komence de novembro en Ungersheim, mondcivitana Teritorio. kompleta anonco pri tio estos dissendita tuj post la konfirmo de la dato.
  • Peter Davidse ne plu estas prezidanto de la Nedernalanda asocio de Mondfederalistoj. Li fariĝos pli disponebla por la monda civitaneco en Hago.
  • Landing Niassy (Dakaro, Senegalio) partoprenis dum mallonga tempo en la Ĝenerala Asembleo de Mondcivitana Registrolibro, la 20an de majo en Parizo.
  • Iris Nguyen ĉe UNESKO : la " KULTURA Poluso de la monda civitaneco laŭcele estas la kultura kerno sine de la civitanoj, de la popolanoj, same kiel UNESKO laŭcele estas la kultura kerno sine de Unuiĝinta Naciaro. "
  • Mondcivitana Registrocentro PARIZO-13 estas malfermita dum la tuta somero de lundo ĝis ĵaŭdo.
  • La Japana Registrocentro sendi sian jaran raporton
    - same pri AWC-Aŭstralio, kiu organizas eksperimentojn de simulado de monda registaro en universitatoj.
    - kaj pri la Kanada Registrocentro en Mississauga, Ontario.

El Agendo :

  • Balotelektoj al la Federacia Konsilantaro. La organizado de tiuj balotelektoj necesigis antaŭan purigon de la mesaĝujoj. Tio kuras, kaj efektiviĝos baldaŭ.
  • nun estas organizata la logistiko de la venonta Monda Semajno de Agado por tutumonda Parlamento de la 17a ĝis la 26a de oktobro.
  • La Societo por la Progreso de Abbeville (Francio, 80) petis Mondcivitanan Registrolibron partopreni en omaĝo al la rektoro Robert Mallet, kiu estus 100jara en 2015. Planita dato : 21a de marto 2015.
  • La marŝo por la paco kaj frateco estas planita por junio 2015.

AMIP : La Tutmondista Informa kaj Gazeta Agentejo rekonsistiĝas. Projekta folio estas validigita ; la bonvolemaj ĵurnalistoj membroj de la Agentejo estos la unuaj, kiuj uzos la novajn informadikajn ilojn ;
AMIP publikigis deklaracion pri Ukrainio pretigian de grupo en Mulhuzo (Francio), adoptita unue en Wavre (Belgio) la 17an de majo, kaj due en Parizo la 20an de majo dum la Ĝenerala Asembleo de Mondcivitana Registrolibro.

IEM La Instituto de Tutmondistaj Studoj publikigis la programon de la 35a sesio, de la 26a ĝis la 29a de aŭgusto 2014 en Eben Emaël (Lieĝo, Belgio)

La forumo : cdm-en-marche (Mondcivitanoj progresantaj)

La forumo estis tre aktiva dum la pasintaj monatoj. Pinta atentigo ebligis identigi kaj denunci krimojn kontraŭ homaro en kiuj la ekonomiaj transnaciaj traktatoj estas gravas elementoj. Ĉu la civitana rebato baldaŭ okazos ?

Tiu forumo estas malfermita al ĉiuj publikoj , tamen sub la kontrolo de " moderiganto ", kiu strebas konservi al la grupo ĝian homaman kaj fratecan karacteron.

ASKOP

Novaj organizaĵoj (franclingvaj) aliĝis la Asembleon :

Sume 141 organizaĵoj en konsento kun nia celo de monda demokratio

 

Pri la retejo