Mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

Novaĵoj - Tagon post tago - Libera esprimo - AMIP - aliaj eldonaĵoj
MALLONGE

Informilo de la SENLIMULOJ

articles par ordre chronologique

 

Esperantistaj Mondcivitanoj kaj Globidaranoj

  • 22/07/2016 : Monda Solidareco n-ro 117 - plastaj legitimkartoj - Sennaciulo
  • 15/07/2016 : Parizo, Bruselo, Bamiko, Bejruto, Istambulo... Nico ...
  • 23/03/2016 : Cahors-mundi - Interkonsento inter EU kaj Turkio - Monda Solidareco n-ro 116
  • 03/03/2016 : Ellabori pacan kaj civilizitan mondon
  • 04/09/2015 : Monda Solidareco n-ro 114
  • 05/08/2015 : Por Tutmonda Parlamento
  • 23/07/2015 : Pri UK - Prelego en Greziljono
  • 01/06/2015 : Monda Solidareo n-ro 113. AMIP pri EBOLA


22/07/2016

 1. Monda Solidareco n° 117

Jen la lasta bulteno de Monda Solidareco kontraù la Malsato

Enhavo : Rifuĝintoj kaj migrantoj - Zagora (Maroko) agrikulturo en malekvilibro - Ĝenerala asembleo en Sokodeo (Togolando) - Tumaini Support Group (Kenjo) - Vojoj de la solidareco (Burkinio) - Eĥoj el la Administra Konsilantaro

Havebla en pdf-formato : en Esperanto kaj en franca lingvo

Ne forgesu pagi vian kotizon al Globidar / Monda Solidareco kontraù la Malsato !

Monda Solidareco kontraù la Malsato estas institucio fondita de grupo da Civitanoj de la Mondo, kaj aprobita de la Kongreso de la Popoloj

 2. Plastaj legitimkartoj

La Mondcivitana legitimkarto estas havebla " plasta " (sama dimensio kiel banka karto). Tiu karto estas tre rezista, nefalsigebla, neimitebla.

La homoj, kiuj posedas " tradician " (kartonan) legitimkarton povas aĉeti la novan plastan karton kontraŭ 5 eŭroj (Vi bonvolu rememorigi vian numeron de karto)

Por la homoj, kiuj ne posedas la mondcivitanan legitimkarton, la prezo estas 20 eŭroj (prezmalaltiĝo ebla ĝis 13 eŭroj)

Ĉiuokaze, necesas plenigi formulon, kaj kunmeti freŝdatan legitimfoton.

Pri la pago, vidu la eblojn en paĝo http://www.recim.org/cdm/pag-eo.htm

[La simpla enregistrado (sen karto) estas senpaga.]

3. Sennaciulo - SAT

Ofte " Sennaciulo " la bulteno de SAT reproduktas artikolon aŭ emfazas historian fakton de la mondcivitana medio.

  • Sennaciulo n-ro 1331-1332 p. 18 rememorigis la alvokon de 13 monde famaj mondcivitanoj (50jariĝo)
  • Sennaciulo n-ro 1327-1328 p.12 reproduktas la deklaron de la Mondcivitana Asembleo post la atencoj en Parizo ;
  • Sennaciulo n-ro 1325-1326 reproduktas artikolon el Monda Solidareco : prinutra suvereneco kaj civitana agado (far Danièle Charier)

SAT - 67 rue Gambetta, 75020 Paris

http://www.satesperanto.org 


15/07/2016

Parizo, Bruselo, Bamiko, Bejruto, Istambulo... Nico ...

Tiu nekompleta listo de urboj-celoj de blinda terorismo drame plilongiĝas.

La Civitanoj de la Mondo estas tiuj, kiuj laboras por pacema kaj civilizita mondo. Ili povas akcepti nenian terorismon, kiaj ajn estas ties kialoj, farintoj kaj celoj.

Kelkajn horojn post la atenco perpetrita en Nico, ni povas tie ĉi nur rememorigi la deklaracion faritan de la Mondcivitana Asembleo en novembro 2015.

http://www.recim.org/amip2/16054-eo.htm

 


23an de marto 2016

1.

Cahors-mundi

Civitanoj de la Mondo : la Registrocentro malfermiĝis

La nunaj Civitanoj de la Mondo, same kiel siaj antaŭuloj, kiuj post la dua mondmilito metis la tutmondistan idealon super ĉiuj landlimoj, ŝatas kaj ludas per simboloj. La nuna tago de la printempo fariĝis la Tago de la Civitanoj de la Mondo, taŭga okazo por Pierre Petric, la prezidanto de Cahors-Mundi, oficialigi la malfermon de la Registrocentro ….

Oni notu, ke pluraj membroj de tiu Registrocentro estas Esperantistoj.

Legu la franclingvan plenan artikolon en " La Dépêche " de la 21a de marto. http://www.ladepeche.fr/article/2016/03/21/2308104-citoyens-du-monde-le-centre-d-enregistrement-a-ouvert.html

2.

Interkonsento inter Eŭropa Unio kaj Turkio

La interkonsento subskribita vendrede la 18an de marto inter Eŭropa Union kaj Turkio atentigis multajn civitanojn de la mondo. Kelkaj vidas en ĝi retroenpaŝon de 20 jaroj de Eŭropo rilate al siaj propraj valoroj. Aliaj, ankoraŭ pli pesismistaj, sin demandas, kio eblas fari kaj individue, ĉar ĉiu Civitano de la Mondo estas libera agado kiel li deziras, kaj kolektive.

Jen kelkaj konstatoj kaj indikoj, kiujn mi donas al vi, en plena libero, por malfermi la debaton kaj eble por iniciati agadon.

(Legu la sekvon)

 3.

Monda Solidareco n-ro 116.

En la enhavo de tiu nova bulteno :

Ni ŝanĝu la sistemon - Post la atencoj - Defendo de la rajtoj pri la grundo " Ni ne timas " - El la Administra Konsilantaro - La vojoj de la solidareco. ..

Havebla laux formato PDF, en français et en Esperanto

Ne forgesu pagi vian kotizon al globidar / Monda Solidareco kontraŭ la Malsato !

La dissendado de tiu papera bulteno, dum tiu semajno, estos akompanata de la fiska atesto por la Globidaranoj, kiuj loĝas en Francio.

Retrovu tiun mesaĝon kaj la antaŭajn per tiu ligilo

 


1. Antaŭ 50 jaroj

 13 monde famaj Civitanoj de la Mondo alvokis

Manke de supernacia leĝo la ŝtatoj estas devigataj kalkuli je forto por defendi siajn interesojn. Konsekvenco : la milito ĉu vola ĉu akcidenta iĝanta, depost la atoma malintegrado kaj de la disvolviĝo de la bakteriaj armiloj, la absurda "fina solvo", la genocido vastigita al la tuta homa raso..

Manke de tutmondaj institucioj kapablaj certigi la kontentigon de la fundamentaj bezonoj komunaj al ĉiuj, la homa persono estas ofendmokata. Dum grandegaj riĉaĵoj estas malŝparataj, du trionoj el la homaro suferas malsaton.

Tamen la sciencaj kaj teknikaj progresoj ebligas organizadon de tutmonda komunumo, en kiu regus paco kaj abundo, en kiu la fundamentaj liberecoj estus garantiataj al la individuoj, al la popoloj, al la nacioj.

Kial ne estas tiel ? Ĉar la registaroj ...(legu la sekvon)

 Post 50 jaroj tiu alvoko restas plej aktuala. Monda civitaneco disvastiĝis al la tuta planedo, sed multo farendas al la politika unueco necesa por la defendo de la homa afero.

 http://www.recim.org/kdp/kdpopoloj.htm 


2. Tago de la Mondcivitanoj - Tago de Monda Unueco.

Oficiale tio okazos dimanĉe la 20an de marto. Kiel ĉiu jaro, la Civitanoj de la Mondo estas invitataj marki tiun tagon ĉiu per sia propra maniero, unuope aŭ plurope.

 Invito

Sugestoj


04/09/2015

Monda Solidareco n° 114,

Enhavo : Nutromilito, Akaparado de la terenoj, Daŭrivaj Evoluigaj Celoj
La eĥoj el la Federacia Administra Konsilantaro, la Vojoj de la Solidareco

Havebla en pdf-formato : en Esperanto kaj en franca lingvo

Ne forgesu pagi vian kotizon al Globidar / Monda Solidareco kontraù la Malsato !

Monda Solidareco kontraù la Malsato estas institucio fondita de grupo da Civitanoj de la Mondo, kaj aprobita de la Kongreso de la Popoloj

Retrovu tiun mesaĝon kaj la antaùajn per tiu ligilo


05/08/2015

Tria tutmonda semajno de agado por tutmonda parlamento

El la tutmondistaj depostuloj unu estas large komuna : tiu de tutmonda parlamento. Por la tria sinsekva jaro, ciuj civitanoj de la mondo estas invititaj al semajno de agado dum oktobro. La Mondcivitana Asembleo (ASKOP) povas kolekti viajn iniciatojn kaj viajn informojn por transdoni ilin al la kunordigantoj de tiu Tria tutmonda semajno de agado por tutmonda parlamento.

http://www.recim.org/ascop/pr33-eo.htmwww.worldparliamentnow.org/eo/


1. De la 25a de julio ĝis la 1a de aŭgusto en Lille-Grand-Palais (Francio, 59)

100a Universala Kongreso de Esperanto

Pli ol 2500 partoprenantoj el 81 landoj

Komence de tiu ĉi kongreso okazos la tradicia " Movada Foiro " la 25an de julio : 120 asocioj, inter kiuj " Civitanoj de la Mondo ", " Monda Solidareco kontraŭ la Malsato ", " Internaciaj Pacistaj Studentoj "

2. La 30an de aŭgusto, en Greziljono, (Francio, 49 Baugé)

Olivier d'Argenlieu prelegos pri sia libro " La prodiĝa povo de la Civitanoj de la Mondo " kaj pri la iniciato " La marŝo de la Civitanoj de la Mondo "

Informoj ĉe Olivier


01/06/2015 :

1.

Monda Solidareco n-ro 113

Monda Solidareco kontrau la Malsato estas fondita de la Civitanoj de la Mondo, kaj aprobita de la Kongreso de la Popoloj en 1982.

La bulteno MONDA SOLIDARECO n-ro 113 estas dissendita la 28an de majo 2015. Gi estas havebla per tiu retligilo

http://www.recim.org/solidareco/ms113-eo.pdf

2. Pri Ebola

Sano estas monda problemo

(...) Eble ankorau estas tempo reagi, apogi tiujn kiuj petas la nuligon de la suldo de la landoj en malfacilajoj, postuli respekton de la homaj rajtoj kiel la aliro al nutrajo al edukado kaj al flegado.

Eble ankorau estas tempo ekkonscii, ke la sanproblemoj estas tutmondaj problemoj, ke ili estas ankau ekonomiaj problemoj, socialaj problemoj, kaj ke kiam ciu havigos al si decajn vivkondicojn, malsanoj povos ekaperi sed ne atingos la gravecon de la ebola epidemio.

Eble ankorau estas tempo ekkonscii, ke kio tusas parton, ec etan, de la homaro, tio tusas la tutan homaron, kaj ke ni estas la logantoj de unu unika planeda vilago ".

Legu la kompletan artikolon de Danièle Charier, publikigitan de AMIP : http://www.recim.org/amip2/15102-eo.htm

 

===========

Informoj dissenditaj de de la Komunik-centro de la Civitanoj de la Mondo al 200 adresoj en Esperanto


 

Pri la retejo

supren