- -

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

français

english

Institucioj -> Komitatoj por la KDP

articles par ordre chronologique

Struktura skizeto
de Kongreso de la Popoloj, pri ties rajteco kaj pri kelkaj el ĝiaj strategiaj iloj.
La devenoj - Struktura skizeto
Retroe al la devenoj de Kongreso de la Popoloj

Jean-Francis Billion

La jaro 1963 estas, marĝene kaj proksime de la Universala Movado por Monda Federacio (nun WFM) tiu de la fondado en majo de Komitato por Kongreso de la Popoloj, iniciatita de la poruloj de Konstitucianta Popola Asembleo konsciaj, ke la planoj por kunvoki universalan konstitucian Asembleon en 1949 ellaboritaj en la entuziasmo de la tuja postmilita tempo, fariĝis nerealistaj dum longa tempo. Jeanne Hasle kaj la brazila Josué de Castro, kiuj fariĝis la du unuaj Delegitoj al tiu antaŭskizo de monda asembleo, difinos ĝis jene : " La ideo de Kongreso de la Popoloj fontis el la neceso trovi rapidan kaj efikan solvon al la efektiva reprezenteco de la Mondcivitanaj depostuloj. " Alfred Rodriguès-Brent, nederlanda tutmondista rezistinto, maturigas sian projekton dum preskaŭ dekvin jaroj kun la helpo de la belgo Maurice Cozyn kaj de la franco Jacques Savary. Ambaŭ estis aktivaj ĉe la Civitanoj de la Mondo, kies internacia Registrolibro estis fondita sekve de la " epopeo de Garry Davis " en 1949 kaj 1950 kaj ĉe la mondfederaciistoj. En majo 1963 la projekto estis adoptita dum kunveno en Bruselo : ĝi difinis la voĉdonantaron, la organizadon de la balotelektoj kaj ties financadon, same kiel la funkciadon kaj la misiojn de Kongreso de la Popoloj kaj ties labormedotojn.

Necesis ankoraŭ pluraj jaroj por ke la projekto konkretiĝu. Alvoko redaktita de Savary kaj subskribita de dek-tri internacie famaj personoj estas fine lanĉita en marto 1966 en Parizo okaze de gazetprelego en la ĉeesto de kvar el la subskribintoj kaj en novembro 1968 nova kunveno okazis ankoraŭ en Parizo en la ĉeesto de ok el la subskribingoj el kiuj du venis de la orientaj landoj kaj antaŭ 3000 aŭskultantoj. La unua tranĉo de la perkoresponda transnacia balotelektado okazis dum la sekvanta jaro en marto 1969. De 1969 ĝis 1994 pluraj aliaj balotelektoj ebligos, jaron post jaro, ke voĉdonos la membroj de internacia Mondcivitana Registrolibro, embrio laŭ la volo de G.Davis de " monda civila stato ", de pacistaj aŭ tutmondistaj asocioj, la loĝantoj de tutmondiĝintaj lokaj komunumoj en diversaj landoj. Guy Marchand, animanto kun lia edzino Renée ĝis iliaj forpasoj, de Mondcivitana Registrolibro, difinis la Kongreson de la Popoloj, kiel " laboratoria laboro " kies elektitoj restos en la historio, laŭ ili propra esprimo, kiel la " unuaj civitanoj de la mondo balotelektitaj demokrate trans la naciŝtatoj por prizorgi simbole sed demokrate regi la aferojn de la tuta homaro ". Tiu mallonga historia rememorigo por enkonduki la ĉi-suban tekston verkitan de la nunan regantoj kaj antaŭenpuŝantoj de Kongreso de la Popoloj, post laŭ ilia propra diro, kelkaj letargiaj jaroj.

Mi deziras fini tiujn kelkajn liniojn, rememorigante ke la Kongreso de la Popoloj, kaj por la Eŭropaj Federaciistoj en la sama epoko kiel la Eŭropa Popola Kongreso, kies ĉefa konceptinto kaj animinto estis Altiero Spinello, ambaŭ tiris siajn inspirojn el la hinda Kongreso de Gandhi, kiu kondukis laŭ la neperforteca principo la lukton por la sendependigo de kontinenta lando (kaj de Pakistano). Sama politika volo estis la fundamento de Kongreso de la Popoloj kaj de Eŭropa Popola Kongreso : la volo alvoki trans la naciŝtatoj la suverenan konstitucidonan popolon eŭropan aŭ mondan. Tiuj luktoj daŭras nun en la volo de kelkaj relanĉi kaj evoluigi la Eŭropan Popolan Kongreson, de aliaj antaŭenpuŝi la fondadon de Parlamenta Asembleo ĉe Unuiĝinta Naciaro, aŭ je eŭropa nivelo, starigi Eŭropan konstitucian Asembleon trans la venontaj balotelektoj de la Eŭropa Parlamento en 2014.

Jean-Francis Billion
Fédéchoses n° 157, pages 24 et 25
septembre 2012
Verkinto de " Mondialisme, fédéralisme et démocratie internationale ",
coll. Textes fédéralistes, éd. Fédérop
kaj Instituto Altiero Spinelli d'études fédéralistes,
24 Gardonne - Ventotene, 1997, pp. 218.

Tiu teksto en pdf-dokumento

Pariza sesio - Rajteco de KDP - Komitatoj por KDP - pri financoj

Kongreso de la Popoloj havas sian devenon el Brusela kunveno okazinta komence de majo 1963, kun la partopreno de 43 tutmondistaj organizaĵoj. Rezultis el tio " Komitato por Kongreso de la Popoloj " kiu kondukis la naskiĝantan institucion ĝis la Pariza sesio en 1977, post la 5a balotelektado. Ĉio pli malpli bone funkciis ĝis 1998, 10a balotelektado. Poste okazis dormeto ĝis 2003. En marto 2003 la Diĵona kunveno, prezidita de Henri Cainaud, revigligis la " komitaton por Kongreso de la Popoloj " kaj kunvokis la Parizan sesion en oktobro 2003.

1. Pariza sesio en oktobro de 2003

Tiu sesio aspektas kiel vera refondo de Kongreso de la Popoloj, kiu integris la tutmondistan civilan socion per la voĉdonado de la 26a de oktobro 2003. La tutmondista civila socio ĉiam estis asociita en la laboroj kaj sesioj de Kongreso de la Popoloj.

De tiam Kongreso de la Popoloj konsistas el du branĉoj :

  • La Elektita Delegitaro
  • Forumo, kiun ni nomis " Konsultiĝa Asembleo " (aŭ ASKOP) kun 110 organizaĵoj aliĝintaj al la " ĉarto " de ASKOP.

Ĉiu branĉo havas sian propran " reglamenton ". Tamen la reglamento de Kongreso de la Popoloj inkluzivas ASKOP kaj organizas ties prezidantecon (artikolo 10.2). La du branĉoj estas do intime ligitaj kaj nedisigeblaj.

La funkcioj ne estas samaj :

  • ASKOP (la Forumo) prezentas rekomendojn, rezoluciojn, ktp...
  • La Delegitaro, kiu estas investita de la aŭtoritato donita de la balotelektoj (artikolo 21-3 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj) difinas la juron.

Marc Garcet, instiginto de tiu direktiĝo precizigis tion - kio estas raportita en la protokolo : " la asembleo estos leĝopropona kaj Kongreso leĝodona, kaj la asembleo povas kolekti la subtenojn de la interesiĝantaj asocioj ". Kaj sub alia vidpunkto : " Kongreso de la Popoloj, kiu estas skizo de la estonta Monda Konstitucia Asembleo, estas celo, kies rimedo estas la asembleo ".

Jen kial le statuto de ASKOP estas interna al Kongreso de la Popoloj kaj ke ĉiu sesio de Kongreso de la Popoloj de tiam necesigas la partoprenon de ASKOP. Ĉi lasta estas fakte multe pli ol kreado de Kongreso de la Popoloj : ĝi estas, pro la voĉdono de la 26a de oktobro 2003, nedisigebla de la institucio, la kondiĉo mem de ĝia ekzisto, kondiĉo de la valideco de ĉiu sesio.

2. La rajteco de Kongreso de la Popoloj

La jura referenco de Kongreso de la Popoloj estas la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Tiu deklaracio ne estas konvencio aŭ internacia traktado, sed nekredeble aŭdaca ago de ĝiaj verkintoj por anonci la ekaperon sur la socia kaj internacia nivelo de " ordo tia, ke la rajtoj kaj liberoj difinitaj en ĉi tiu deklaracio povas esti plene realigitaj " (artikolo 28a). Tiu 28a artikolo eĥas la 3an alineon de la enkonduko, kiu asertas kiel esenca, ke la homaj rajtoj estu " protektataj de la leĝo ". Tiu ordo estos bazita sur " la volo de la popolo " kiel fonto " de la aŭtoritato de la publikaj povoj ; tiu volo estu esprimata per regulaj kaj aŭtentikaj elektoj ... " (artikolo 21-3) Ankaŭ estas skribite en tiu Deklaracio, ke la aplikigo de la homaj rajtoj okazos nur per la volo de " ĉiu individuo kaj ĉiu organo de la socio " (alineo 8a de la enkonduko)

Tiu deklaracio ricevis la subskribon de 191 ŝtatoj, kiuj tiamaniere antaŭagnoskis la rajtecon de organizo fontonta el la monda popolo por la aplikigo de la esprimitaj rajtoj kaj liberoj.

Tio firmigas la netipan juran statuson de Kongreso de la Popoloj : rajteco donita de voĉdonadoj, kaj antaŭaprobita de la ŝtatoj dum ilia aliĝo al la ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj al la aldonitaj dokumentoj, el kiuj la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

Kongreso de la Popoloj estas regata de " Reglamento ", kiu entenas la tri komponantoj priskribitaj en la Deklaracio : " ordo " rajtigita per " voĉdonadoj " kaj bazita en sia laboro per la partopreno de " ĉiu individuo kaj ĉiu organo de la socio " (Konsultiĝa Asembleo)

3. La Komitatoj por Kongreso de la Popoloj.

Tiu noviga ekzisto de Kongreso de la Popoloj povas konkrete elvolviĝi nur se ĝi sin apogas sur ekzistantaj strukturoj laŭ lokaj leĝaroj : la servoj de bankoj, asekuroj, organizantoj de kongresoj, sekureco, ktp. povas esti postulataj nur se la organizaĵo estas konforma al la leĝoj de la lando, kie okazas evento.

Tial, jam en 1963, la 23an de majo, estis konsistigita Komitato por Kongreso de la Popoloj. La ĝenerala ideo estas, ke tiaj Komitatoj konsistiĝu en ĉiuj landoj, kie tio estas necesa aŭ ebla. La principo estis adoptita de la ĉeestantaj delegitoj dum la sesio de Kongreso de la Popoloj okazinta en Braziljo en majo 2009, kaj tion raportas la protokolo.

Nun ekzistas nur unu " Komitato por Kongreso de la Popoloj " : tiu fondita la 23an de majo, daŭre ekzistanta. Laŭ la statuto tiu komitato konsistas el reprezentantoj de la tri branĉoj : du Delegitoj al Kongreso de la Popoloj (aŭ komisiitaj de ĝi), du reprezentantoj de Mondcivitana Registrolibro (aŭ de filiigita Registrocentro), du reprezentantoj de la Konsultiĝa Asembleo

4. Kiel la financoj estas organizitaj ?

Kiam oni komprenis la aspektojn pri rajteco kaj pri rekonado de Kongreso de la Popoloj same kiel pri la subtenoj, kiuj organiziĝas ĉirkaŭ ĝi, la organizado de la financoj aspektas simple. Prie la Brazilja sesio de Kongreso de la Popoloj konfirmis la jenan skemon :

  • Tie, kie Komitato por Kongreso de la Popoloj ekzistas laŭ la landa leĝo, banka konto estas malfermita. La pagoj venantoj de "ĉiu individuo kaj ĉiu organo de la socio " povas esti faritaj je la ordono de Kongreso de la Popoloj.
  • La multobligo de tiuj subenkomitatoj estas dezirinda. Tamen, manke de tia komitato, la monsumoj pagitaj por Kongreso de la Popoloj estas prefereble senditaj en landojn, kie ekzistas tia banka konto, por esti enmetitaj en tiun konton.
  • La Delegito al la Financoj, elektita de la Plenuma Komitato de Kongreso de la Popoloj regas la globan buĝeton tiamaniere disponigitan al Kongreso de la Popoloj.

    Notoj

    NB 1 : Kongreso de la Popoloj estas memstara institucio organizita per " Reglamento ". Tiu Reglamento estis adoptita dum la Pariza sesio en julio 1977 ; ĝi estis publikigita en la libro " Kongreso de la Popoloj ". Tiu Reglamento estis modifita dum la Pariza sesio en oktobro 2003. La nuna versio de la Reglamento estis adoptita per voĉdono dum la Lieĝa sesio en novembro 2007.

    NB 2 : La nova strukturo de Kongreso de la Popoloj estas fakte simila al la strukturo de " Esperanta Civito " en Ĉaŭdefono, kies unu el la fondintoj estas Georgio Silfer en junio 2001. La Parlamento de Esperanta Civito konsistas el du branĉoj : la " Senato ", elektita organo, kaj " Forumo " konsistanta el 33 organizaĵoj aliĝintaj al la " pakto " de Esperanta Civito. Tiu organigramo de Esperanta Civito estas do ĝuste tio, kion Georgio Silfer kaj Marc Garcet proponis al Kongreso de la Popoloj la 26an de oktobro 2003, kaj kio estas adoptita.

Referencoj

 

Pri la retejo