La kiosko

mapo de tiu reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

Funkcio - La institucio - Ĝeneralaj strukturoj - Teritorioj - eldonado
Laborgrupo
la 17an de januaro 2012, en PARIZO
Protokolo

Partoprenis :.

  • Laurent Son, Adjunkta direktoro de Internacia Centro, membro de Registrolibro
  • Marie-Françoise Lamperti, Elektita delegitino al la Kongreso de la Popoloj, membro de Registrolibro
  • Daniel Durand, Prezidanto de Registrolibro
  • Elizabeth Barbay, mondcivitanino kaj esperantistino, membro de "Amikoj de Wangara Maathaï."
  • Stevens Chellum, Direktoro de Internacia Centro, membro de Registrolibro
  • Louis Gohin, volontulo en Internacia Centro, membro de Registrolibro,
  • Henry Pérèz-Melgar, volontulo en Internacia Centro, membro de Registrolibro

Kun la paso de tri homoj, kiuj venis preni siajn mondcivitanajn legitimkartojn.

Administrado

Pluraj praktikaj aferoj estis pritraktitaj : eldonado de legitimkartoj, pagoj, informado, ktp. La kontado de la Internacia Centro por la jaro 2011 estas aranĝata dank'al la laboro de Henry Perez.

Animadoj

Laurent Son prezentas la asocion " Alternat-la barĝoj por la paco " Du barĝoj estas malfermitaj al la publiko.

  • Alternat - spektaklejo
  • Bali : gastiga barĝo kun 120 lokoj : loĝboato - akceptado de grupoj.

Tiuj ambaŭ barĝoj eble estos deklaritaj "mondcivitanaj teritorioj" Decido kuranta ĉe la asocio. Kontaktoj estas nun farataj kun ĉiuj urboj situantaj ĉe la navigeblaj riveroj de Francilio por ekspozicioj kaj animadoj pri paco.

Elizabeth Barbay, kiu venis je la nomo de diversaj pacedukaj aŭ esperantistaj asocioj estas interesata pri tiuj spacoj por evento, kiu okazos sabate la 12a de majo. Sekvote.

Protektita Civitana Aŭtentigilo

Daniel Durand proponas al la laborgrupo disponigi fine de majo aŭ komence de junio simplan prezentaĵon kompreneblan de ne-informita publiko. La prenota ekzemplo povus esti la urbo Cussac, kie la eksperimentado de la sistemo estas projektata.

Mondcivitana Asembleo

Amasinforma evento estas preparata por okazi en Lieĝo la 16a kaj 17a de junio. Laurent Son kaj Marie-Françoise Lamperti partoprenas en la preparkomitato.

Grupa transporto (9 homoj) povos esti organizita ekde Parizo posttagmeze de vendredo la 15an de junio. Reveno en vespero de dimanĉo 17a de julio. Precizigoj estos donitaj en oportuna tempo.

Mondcivitanaj Asocioj

Elizabeth Barbay prezentas la asocion "Les amis de Wangari Maathaï" freŝdate fondita de grupo enhavanta kvar Civitanojn de la mondo. Tiu asocio deziras deklari sin kiel "mondcivitanan". La Mulhuza ĉarto estas proponita al ŝi. Tiu ĉarto estas jam subskribita de pli ol 105 asocioj ekde 2004.

Balotelektoj al la Kongreso de la Popoloj kaj al Registrolibro

Pro la postulo de la partoprenantoj, Daniel Durand eldiras la venontajn voĉdonajn stadiojn ĉe Registrolibro kaj ĉe Kongreso de la Popoloj.

  • La Internacia Centro regos ĉiujn leĝajn partojn de Registrolibro : biena responseco de la lokalo, bankoj, asekuroj, kontraktoj kun Poŝto, ktp. Estraro ĉefe pariza instaliĝos dum kunveno okazonta la 3an de marto kaj estos deklarita ĉe la Pariza Polic-Prefektejo.
  • Federacia Administra Konsilantaro de Registrolibro : sekve de la nuligo de la balotelektoj okazintaj en 2010 (vidu la protokolon), la Registrolibro estas provizore kolegie administrata (kunvenoj en Lomeo kaj Ungersheim kaj unu perkoresponda balotado). Daniel Durand prezentas projekton de perkoresponda balotelektoj por ke ĝi estu plibonigita kaj precizigita. (Vd en p. cdm/odj-eo.htm). Tiuj balotelektoj okazos en marto 2012.
  • La Federacia Estraro de Registrolibro estus elektita dum unu el la venontaj kunvenoj (Katana ? Eben-Emaël ?)
  • Kongreso de la Popoloj : la alvoko al kandidatiĝoj estos lanĉita la 21an de decembro 2012. La anonco de la ricevitaj kondidatiĝoj estos farita ekde la 20a de marto 2013. La dissendado de la balotelektaj dokumentoj estas antaŭvidebla por la 21a de junio 2013. La voĉnombrado okazos la 21an de septembro 2013. La balotelektado de la Plenuma Komitato okazus per korespondado. Antaŭe, la Saĝula Konsilio aŭ la Balotelekta Kontrolkomisiono estos apelaciitaj por decidi pri diversaj internaj kaj teknikaj problemoj.
    La laborgrupo sugestas, ke la sesio de 2013 estu organizita en Hindio (Laknaŭo ?)

Programo de la Kongreso de la Popoloj

La jaroj 2013-2016 estos ĉefe markitaj de la dekjara revizio de la ĉarto de Unuiĝinta Naciaro, ĉar S-ro Ban Ki Moon devontigis sin pri tio.

Oni povas prognozi la starigon, dum 2013, de konsilio taskita per la kolekto de la diversaj proponoj de reviziado, reformado aŭ plibonigoj. Por ke la proponoj de la Kongreso de la Popoloj estu pretaj en oportuna tempo, necesas, ke ili estu prilaboritaj en 2012. Necesas ankaŭ, ke la Kongreso de al Popoloj povu esti aŭskultata.

  • Oni jam scias, ke la Mondfederaciistoj prezentos la projekton de Parlamenta Asembleo ĉe Unuiĝinta Naciaro (PAUN).
  • Dum la sesio en Braziljo (majo 2009) Rob Wheeler promesis klopodi por enskribi la Kongreson de la Popoloj ĉe KONGO de EKOSOK. Neniu novaĵo pri tio ekde tiam. Necesas remomorigi tiun aferon al Rob Wheeler.
  • Manke de tiu enskribiĝo sub propra nomo, partnereco povas elvolviĝi kun AWC (Association of World Citizens).
  • la esprimitaj deziroj kaj la deklaracioj el Lieĝo povos esti kunmetitaj kun tiuj venontaj de la seminarioj en Katana (aprilo 2012) kaj en Konakro (oktobro 2012), de la movado de la "indignantoj" aŭ "Reala Demokratio Nun".
  • Kampanjo estos lanĉita al la civitanoj de la mondo, kun tiu unika demando : "Se vi volus unu ŝanĝon ĉe UN,
    kio ĝi estus ?
    " Debato laŭ libera forumo povos pliprofundigi la esprimitajn ideojn.
  • Sintezo povos esti farita ĝis la produkto de oficiala deklaracio de la Kongreso de la Popoloj, farota dum gazetara konferenco (Vd. la eksperimenton de ASKOP la 4an de septembro 2008 … ascop/pr11-eo.htm)
  • didaktika dokumento povos esti farita laŭ la modelo de dokumento preparita de la franca filio de UNICEF.

Kelkaj vojetoj ekaperas per la legado de la artikoloj 1 kaj 2 de la ĉarto de Unuiĝinta Naciaro, kaj interalie la afero de rajto de humana enmiksiĝo.

La kunsido finiĝis je 20a h.
Sekretarioj : Laurent Son - Daniel Durand

Arkivejo de la protokoloj

 

Pri la retejo