la kiosko de la Mondcivitanoj

mapo de tiu reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Registrolibro de la Mondcivitanoj - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

Historio - La ĉarto - Listo de teritorioj - La Konsilio - Agadoj kaj sugestoj - Informado
Konsilio de Mondcivitanaj Teritorioj
Konsilio - Aktoj - Aktualeco

La Konsilio de la Mondcivitanaj Teritorioj rezultas el la deziro transdonita de la verkinto de la historio kaj el la neceseco esprimita en la organizado de la balotelektoj al la Kongreso de la Popoloj (paragrafoj pri la " geografiaj komunumoj ")

Ĝi celas

  • plirapidigi la procezon de la tutmondiĝo tra la planedo
  • profiti de mondaj eventoj por antauenmeti la neceson starigi tutmondajn instituciojn,
  • partopreni en la organizado de la balotelektoj al la Kongreso de la Popoloj
  • reprezenti la koncernatajn geografiajn komunumojn en la Kontrolkomisiono de la Balotelektoj al la Kongreso de la Popoloj ;
  • favorigi la rilatojn inter tutmondiĝintaj geografiaj komunumoj
  • starigi kun ĉiuj aliaj retoj de teritorioj elektitoj kunlaborajn rilatojn por la servo de paco kaj de justico.

Ĝi konsistas el

  • Membroj de la Administra Konsilantaro de Mondcivitana Registrolibro
  • Reprezentantoj de la tutmondiĝintaj geografiaj komunumoj

Ĝi kunvenas almenaŭ unufoje jare pro kunvoko de la Prezidanto de la Konsilio aŭ, manke de tiu ĉi, de la Prezidanto de Mondcivitana Registrolibro. Ĝi povas labori per korespondado kaj per elektronikaj rimedoj.

La financaj rimedoj fontas ĉefe el la kontribuoj alportitaj de la tutmondiĝintaj komunumoj kaj teritorioj. Ili estas provizore regataj de la kasisto de Mondcivitana Registrolibro.

Dokumento

AKTOJ

Konsilio - Aktoj - Aktualeco

03/07/2012 : Por faciligi la rilatojn inter la responsantoj de la Mondcivitanaj Teritorioj kaj ĉiuj aliaj homoj interesitaj de tiu procedo, estas proponita prenzentslipo respondota kaj kompletigota de kalkaj fotoj.
La baza slipo estas konsultebla per tiu ligilo : tcm/baz.htm#eo
Jam pluraj Mondcivitanj Teritorioj estas tiamaniere prezentitaj. Vidu interalie : bale-loko.htm

10/04/2011, Ungersheim : La Konsilio de la Mondcivitanaj Teritorioj, kunsidantaj en Ungersheim la 9an kaj 10an de aprilo 2011, pro la tertremo kaj la cunamo, kiuj detruis plurajn nukleajn reakciujojn

  • deklaras sian plenan solidarecon kun la viktimoj de la katastrofo ;
  • sin deklaras koncernata per tiu tutplaneda dramo, per la homa sufero kaj la neniigo de la medio, kiujn ĝi estigas ;
  • Forte kaj vole instigas la responsantajn instancojn plani la eliro el la atomcentrala sistemo tiel rapide kiel eble.

Ili ne deziras ricevi nukleajn armilojn kiel heredaĵon.

Dum sia kunveno la 3an de septembro 2010 en Lomeo (Togolando), la Konsilio de la Mondcivitanaj Teritorioj decidis subteni la kampanjon de la organizaĵo "Urbestroj por Paco" celanta peti la malkonstruadon de ĉiuj nukleaj armiloj antaŭ 2020.


AKTUALECO

Konsilio - Aktoj - Aktualeco

15an kaj 16an de novembro en Ungersheim

La Konsilio de la Mondcivitanaj Teritorioj celas interrilatigi la Mondcivitanajn Teritoriojn. La unua farota paŝo estas, ke la Mondcivitanaj Teritorioj zorgu pri komunikado. Tio devas esti la tasko de la elektitaj reprezentantoj aŭ de la komisiitaj korespondantoj.

  • Kion komuniki de iu teritorio al la aliaj ?
  • Kiuj estas la komunikantoj ?
  • Kiam komuniki ?
  • Per kiuj iloj kaj rimedoj ?
  • Kiun atenton ĉiu teritorio povas havi kpri la komunikado kun la aliaj ?
  • Kiujn rezultatojn en la lokala vivo ?
  • Kiun " strategion " ĉio ebligos ellabori por evolui laŭ la signifo de la ĉarto ?

 

Geografiaj komunumoj sin deklaras simbole "Tutmondaj teritorioj" kaj tiamaniere kontribuas per la informado de siaj loĝantoj en la progreso de la tutmonda demokratio.

Pri la retejo