La kiosko

mapo de tiu reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

Funkcio - La asocio - Ĝeneralaj strukturoj - Teritorioj - eldonado
Kunveno de Mondcivitana Registrolibro
en la gastejo Les Rosiers (la rozujoj), Katana Sud-Kivuto, Kongio
La 26an de aprilo 2012 je 14a h 00

Ĉeestas

Alexis Bentantundu, Jeanne Mutchosi Mandundu, Alphonse Waseka, Aimé Ruzuba, Daniel Durand kaj 18 aliaj Civitanoj de la Mondo.

Ekskuzitaj : Corneille Masirika, prezidanto de Mondcivitana Registrocentro en Kalonge kaj Daniel Mutambala, korespondanto de Registrolibro en Uvira (Sud-Kivuto, Kongio)

La prezidanto legas la rezultatojn de la perkorespondaj balotelektoj al la Federacia Konsilio de Mondcivitana Registrolibro.

Situacio de la Registrocentroj kaj de Korespondantoj en la regiono :

Mondcivitana Registrocentro en Goma (Nord-Kivuto)

Parolas Alexis kaj Alphonse : al la Registrocentro mankas la rimedoj por diskonigi la mondcivitanecon. La jaro 2011 estis markita per malbona farto sine de la animantaro, kio serioze malaltigis ĝiajn kapablojn. Tamen ĉiuj membroj de la asocio " Solidareco - Bona Volo estas nun registritaj kiel civitanoj de la Mondo.

Por diskonigi la mondcivitanajn tezojn, oni sugestas al la Centro ekkontakti la asociojn laborantajn en Goma pri temoj proksimaj : (homaj rajtoj, medio, serĉo de la paco, solidarecoj ...)

Mondcivitana Registrocentro en Kalonge

Depost la 2005aj okazaĵoj tiu registrocentro dormetas. Aimé Ruzuba sugestas, ke ĝi estu fermita kaj ke alia Registrocentro estu malfermita en Kaŝuŝa, kiel faka agado de MSKA (Monda solidareco - Kune Agadi) kiun li prezidas.

Krome kunveno okazos en Kigali, kiu eble instalos filion de MSKA kun korespondanto de la Registrocentro en Kaŝuŝa.

Aliaj Registrocentroj kaj korespondantoj

Daniel Durand eldiras nun la aliajn Korespondantaojn kaj Registrocentrojn aktivajn en Kongio kaj klarigas la diferencojn de ofico inter Korespondantoj kaj Registrocentroj.

Pro demando farita al la observantaj Mondcivitanoj, kvin el ili deklaris sin pretaj fariĝi Korespondantoj de Registrolibro.

Alexis Bengantundu rimarkigas, ke kiam pluraj korespondantoj agadas en la sama loko, ili interproksimiĝo fariĝas rekomendinda.

Evoluo de Mondcivitana Registrolibro

Mondcivitana Registrolibro konsistas el :

  • responsantoj de enregistrado : ĉiuj korespondantoj kaj la Registrocentroj po tri homoj ;
  • la volontuloj : tradukado, klerigado, animado, komunkado, rilatoj kun la internaciaj organizaĵoj ĉu registaraj ĉu ne.

La prezidanto klarigas la kurantan proceson de la institucio.

Historie pro la agado de la Homa Fronto de la Mondcivitanoj kaj de la Centro de Esplorado kaj de Tutmondisma Esprimado, poste pro la agado de Garry Davis okaze de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝinta Naciaro okazinta en Parizo en 1948, estis plene prave ke Mondcivitana Registrocentro estu fondita en Parizo sub la franca leĝaro.

Post la revizio de la statuto en 2000, loko multe pli granda interne de la Administra Konsilio estas prenata de homoj loĝantaj malproksime de Francio, dum la bienaj kaj leĝaj devigoj estu pritraktitaj en Parizo. Tial necesis aranĝi ĉion por ke la administrado de Regisrolibro estu plej demokrata, dum la " internacia " Registrocentro en Parizo ricevos la diritajn konkretajn responsojn apoge al la tuta Registrolibro.

Tion dirinte, la prezidanto legas la eblajn taskojn de la federacia Registrolibro kaj petas la partoprenantojn diskuti kaj plibonigi tiujn atribuaĵojn.

  • La Federacia Administra Konsilantaro regas la strategiajn aferojn de Mondcivitana Registrolibro, nome :
  • Enregistrado de ĉiuj, kiuj sin deklaras " civitanoj de la mondo " laŭ la historia celo, la 1an de januaro 1949
  • Enregistrado de la geografiaj komunumoj kaj similaĵoj sin deklarantaj " Mondcivitanaj Teritorioj "
  • Partopreno en la " Konsilantaro de la Mondcivitanaj Teritorioj " (vd. la protokolon de kunveno de tiun Konsilantaro la 28an de marto 2009 en Creteil)
  • Konsistigo de la balotelektaj listoj por la Kongreso de la Popoloj laŭ la misio konfidita al ĝi de la Brusela Kongreso la 5an de majo 1963
  • Konsistigo de balotelektaj listoj por aliaj okazoj : monda konstitucianta asembleo, referendumoj aŭ aliaj
  • Informado destinita al ĉiuj Civitanoj de la Mondo per paperaj bultenoj aŭ per elektronikaj rimedoj
  • Klerigo pri tutmondismo (Tumondismaj Studoj)
  • Partopreno en la Balotelektaj Kontrolkomisionoj (Kongreso de la Popoloj)
  • Rilatoj kun ĉiuj organizoj aŭ kolektivoj por la monda demokratio
  • Aprobo aŭ malaprobo de homoj kiel " Registrolibraj Korespondantoj " kaj de asocioj kiel " aprobitaj Registrocentroj ", faro de ĉiuj konsentoj pri la plenumaj kondiĉoj
  • Akceptado de la Korespondantoj kaj de Registrocentroj po tri homoj kiel membroj de Mondcivitana Registrolibro
  • Ekzameno de apartaj situacioj : okaze de daŭra neaktiveco, de reakordigo, aŭ de ĉiuj regulaj decidoj
  • Konsistigo de balotelektaj listoj internaj al Mondcivitana Registrolibro
  • Financa regado de la federaciaj havaĵoj de Mondcivitana Registrolibro
  • Ĉiuj kolegiaj regadoj okaze de neceseco, prefereble per elektronikaj rimedoj
  • Aranĝo de federaciaj, regionaj aŭ temaj kunvenoj
  • Aranĝo de civitanaj debatoj
  • Redaktado kaj arkivado de la kunvenaj kaj agadaj protokoloj aŭ raportoj
  • Partopreno en la regado de " Humanista Klubo " okaze de relanĉo de la eldonado
  • Prilaborado de la rimedoj por daŭra evoluo de la servo de enregistrado kaj de monda civila stato
  • Studado kaj aplikigo de la rekomendoj faritaj de la partneraj institucioj (Kongreso de la Popoloj, Institut de Tutmondismaj Studoj, aŭ aliaj)
  • Elekto de Federacia Estraro

La diskutado povas okazi per retpoŝto. Tiuj atribuaĵoj estos integritaj en la estonta federacia statuto de Mondcivitana Registrolibro.

Krome la sesio de Kongreso de la Popoloj okazinta en Braziljo en 2009 ŝanĝis la pozicion de Registrolibro en la tutmondisma organigramo. Fakte la Kongreso de la Popoloj komisiis al Mondcivitana Registrolibro la responson pri la " homa identeco ", kaj fariĝas, por tio, la plenuma organo de la farita decido. Tiu fakto plene pravigas, ke la federacia strukturo de Mondcivitana Registrolibro estu metita sub la kompetenteco de la Kongreso de la Popoloj, kaj la federacia statuto nun verkata estos deponitaj ĉe la Jura Registro-Servo de la Kongreso de la Popoloj.

Tiu kunveno okazinta en Katana estis simpla kunveno de interŝanĝoj kaj informado, sen decidpovo. Ĉiuj diskutoj pri la traktitaj temoj estos bonvenaj.

Ĉar la tagordo elĉerpiĝis, la kunsido finiĝis je 15a h 00

Aliaj kunvenaj protokoloj

 

Pri la retejo