La kiosko

mapo de tiu reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

Funkcio - La asocio - Ĝeneralaj strukturoj - Teritorioj - Informado
Protokoloj dela kunvenoj de la 29a de marto 2008

Ĝenerala Asembleo - Administra konsilantaro

Ĝenerala asembleo

Ĉeestas

  • Daniel Durand, Prezidanto
  • Geneviève Charpentier, Vic-Prezidantino
  • Peter Davidse, Kasisto
  • Joël Luguern, Thierry Toulon, Pierre Pinçon Patrice Lovesse Claudine Fischer Claude Jousseaume (asociito) Jean-Claude Loewinski (asociito) André Desnoyers (asociito) Roger Winterhalter (asociito)

Senkulpiĝis :

Liliane Metz-Krencker (Ĝenerala Sekretario) ; Jean-Michel Richard, Didier Marchand, Landing Niassy, Michael Ehinger, Khemisti Bechairia, Dieudonné Bwelongo,

Sendis sian rajtigilon :

Liliane Metz-Krencker, Christopher Hamer, Landing Niassy, Dorin Hehn, Urbain Kapoko, David Randriamboavojy, Robert Ratendrombohangy Livah Rakotohasimbola, Leo Rebello, Hermine Togbe da Silva, Jeran Verstraeten, Ireneo Wilzinsky, Abissi Raymond Kouamé

La rajtigiloj estas redisdonataj al la ĉeestantaj homoj. Tial ĉiu ĉeestanta membro de Registrolibro havas du voĉojn. Kun suma partopreno de 26 homoj, la statuto kvorumo estas atingita kaj tial la Ĝenerala Asembleo rajtas decidi.

Observantoj :

Marie-Thérèse Bougard, Brigitte Carraz, Cyril Bicheron, Chantal kaj Sylvain Blaud, Marie-Françoise Lamperti, Vincent Peingnez, Marc Garcet, Heloïsa Primavera, Pierre Cogneras

Omaĝo estas farita pri nia amikino Andrée Gaymard-Rollet forpasinta la 8an de aŭgusto 2007 je la 95a jaraĝo. Andrée partoprenis en la vivo de Mondcivitana Registrolibro dum 30 jaroj de 1970 ĝis 2000. Kun Jacques Truchot, ŝi fondis la Centron de esplorado por tutmondista edukado (CREPEM) kaj eldonis plurajn verkojn pri monda civitismo.

1. Agada raporto

La Prezidanto prezentas sian agadan raporton ne pri la pasintaj du jaroj sed pri la 10 jaroj. Fakte la Prezidanto finas sian 5an dujaran mandaton, t.e. 10 jaroj, kiuj ebligis aranĝi la fundamenton de reala malfermo al estonteco.

Necesis unue rezisti kontraŭ kelkaj premoj, kiuj deziris fari el la Registrolibro movadon, kio estas kontraŭa al la fonda principo de Robert Sarrazac : nek movado nek doktrino. Registrolibro estas nenio alia ol listo, ia civila stato. Al tio aldoniĝas atento pri neŭtraleco : ni restas malfermaj al ĉiuj tendencoj, kiuj laboras por la monda demokratio, ne donante privilegion al nur unu.

La sliparo estis refarita, la nombro de la centroj kaj korespondantoj pasis de 13 ĝis 63 en 45 landoj. Tio estas signo de grava laboro kaj de divido de la respondecoj.

1998 : pluraj agadoj okazis pro la kvindekjariĝo de la agado de Garry Davis

1999 : komence de la kunlaborado de Liliane Metz-Krencker, unue kiel tradukistino, kaj ek de 2002 kiel Ĝenerala sekretariino.

2000 : modifo de la statuto de Registrolibro.

2002 : Post la forpaso de Renée Marchand, direktorino de la Franca Registrocentro, vic-prezidantino de Registrolibro, sed ankaŭ plenuminta multajn aliajn respondecojn ĉe Kongreso de la Popoloj, AMIP ; CILAME, ... Siaflanke la Franca Registrocentro faris la necesajn aranĝojn por la pluigo de la Registrocentro, dum Registrolibro iom post iom taskis al si la aktivecojn ligitajn al Kongreso de la Popoloj. El tio rezultis grand nombro da kunvenoj kun ties aroj da protokolon en tri lingvoj. Inter 2002 kaj 2007 okazis 17 kunvenoj kaj multaj veturadoj, por atingi la 11an balotelekton kaj la okazigon de la sesio de Kongreso de la Popoloj la 2an, 3an kaj 4an de novembro en Lieĝo.

Marto 2003 : rekonstruado de la montrofenestro de la lokalo de Registrolibro en Parizo.

Majo 2003 : debato de tutmondisma strategio ;

Oktobro 2003 : kunveno de la Kongreso de la Popoloj kun la partopreno de 7 delegitoj kaj de multaj organizaĵoj favoraj al tutmondismo. Rezultis el ĝi la fondado de Konsultiĝa Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj (ASKOP), kaj la fundamentoj de la modifo de la Reglamento de Kongreso de la Popoloj.

Oktobro 2004, kunveno en Mulhuzo. Adopto de la Ĉarto de ASKOP. Pli ol 50 partoprenantoj el 17 ŝtatanecoj, 10 reprezentitaj organizaĵoj. Nun estas 80 organizaĵoj en ASKOP, kaj ĉirkaŭ 800 homoj ricevas la informojn de ASKOP per elektronika poŝto.

En 2005 kunveno en Frankfurto (maje) kaj Translima Sociala Forumo en Mulhuzo (novembre).

En 2006, kvardekjariĝo de la Alvoko de la 13. La 4an de marto, kunveno de la Kongreso de la Popoloj, kun la fondado de la Jura RegistroServo.

Kunveno en Sidnejo (Aŭstralio) por la starigo de Mondcivitana Asocio ; partopreno en la simpozio de Laknaŭo (Hindio) kaj tutmondiĝo de CMS (Civita Montessori Lernejo) ; partopreno en la kunveno UBUNTU en Ĝenevo (tutmondista movado fondita de Federico Mayor, eksa ĝenerala Direktoro de UNESKO ;

Ĉeesto en UNESKO okaze de la atribuo de la UNESKO-premio pri Pac-Edukado al la juĝisto Christopher Weeramantry ; organizado de gazetara konferenco en la sidejo de la Fondaĵo por la homa progreso (FPH de Charles Leopold Mayer) kun Christopher Weeramantry. La plej grava evento de tiu 2006a jaro estis la perfekte sukcesinta okazigo de la Seminario de Tutmondismaj Studoj en Bohicon (Benino). Tiu seminario eldonis nombron da rekomendoj, kiuj estis poste enregistritaj de la Kongreso de la Popoloj dum la sesio en Lieĝo. En Bohicon okazis la plantado de la unua Arbo de Monda Unueco.

En 2007, lanĉo de la balotelektoj al la Kongreso de la Popoloj ek de Magdeburgo (Germanio), la 18an de marto dum la Mondcivitana festo. Sekvis grandega prepara laboro, kiu daŭris tri monatojn kun la partopreno de 12 volontaj tradukantoj.

Aliaj kontaktoj :

Verdun : kontaktoj okazis kun la Monda Paco-Centro en Verdun. Ni estis interkonsentintaj pri aktivecoj ĉirkaŭ la 20a de marto, tago de Monda unueco, sed la respondeculoj de tiu centro forlasis la sekvon.

Caen : kontaktoj estas kurantaj kun la Memormuzeo en Caen, kaj estas planite, ke ni partoprenos en kolokvo pri homaj rajtoj dum decembro de ĉi tiu jaro.

Demandoj faritaj dum la debato :

La arkivoj estas kunigitaj ĉefe en " Cigalo ", en bieno de la familio Marchand. La traktado, la klasado kaj la gardado de la arkivoj estigas prizorgon. Lastatempe ni ricevis sugeston, ĉar ekzistas en Eŭropo eblecoj de senpaga arkivado kun numerigo de ĉiuj dokumentoj kaj kun publika alirrajto per Interreto. Tiu afero devus esti traktita dum la Ĝenerala Asembleo de la Franca Registrocentro.

Peter Davidse informas, ke la arkivado estas ankaŭ farebla en Amsterdamo far la Internacia Instituto de Sociala Historio.

Alia ebleco kun la Fondaĵo de Abato Pierre. Tiu Fondaĵo traktas la arkivojn de ĉiuj organizaĵoj en kiuj la Abato Pierre partoprenis.

La agada raporto estas adoptita per unuanimeco minus unu sindeteno.

2. Financa raporto

Per projekciataj dokumentoj Peter Davidse prezentas la financojn de 2007 rimarkigante la negativan financan bilancon de ĉirkaŭ 3000 eŭroj. Tio kompreneble estas ligita al la balotelektoj al la Kongreso de la Popoloj, kiuj kostis ĉirkaŭ 7.000 eŭrojn. Tio starigas la problemon de la venontaj balotelektoj.

2.000 eŭroj estis pagitaj de la Franca Registrocentro kiel eksterordinara kontribuaĵo por subteni la balotelektojn al la Kongreso de la Popoloj.

Aldoninte tiun informon, la financa raporto estas aprobita per unuanimeco minus unu sindeteno.

 3. Balotelektado de la Administra Konsilantaro

La Administra Konsilantaro estas renovigata duone ĉiun duan jaron por kvrjara mandato. Estas elekteblaj la ordinaraj aŭ asociitaj membroj de RCM aktivaj dum la du pasintaj jaroj, t.e. por tiu balotelekto : 25 homoj. 5 inter ili kandidatiĝis. La balotelektado de la homoj, kiuj ne kandidatiĝis estas sub kondiĉo de ilia posta prikonsento. La voĉdono okazas per sekretaj balotiloj.

Estas elektitaj por kvarjara mandato : Daniel Durand, Patrice Lovesse, David Foncho, Karl Kpodo, Urbain Kapoko Sumaili, Yen Campos Cuadro, Florence Cusson, Michaël Ehinger, Ursula Grattapaglia, Dorin Hehn, Claude Jousseaume, Jean-Claude Loewinski, René Marlin, Michelet Michel, Giancarlo Rinaldo, Ivanka Stoyanova, Hirofumi Sueyoshi.

4. Raporto de la Registrocentroj

Sekvota en la bulteno RECIM-mondo eldonota.

La Ĝenerala Asembleo estas fermita je 12 h 30.

Administra Konsilantaro

La kunsido estas malfermita je 14 h 00

1. Vivo de Registrolibro

La Mondcivitanaj Kartoj

La Registrolibro eldonas mondcivitanajn legitimkartojn en 15 lingvoj. Por ricevi plej interesajn ofertojn de la presisto, estis aĉetita stoko pli ol necesas. Ĉirkaŭ 20.000 novaj kartoj estas stokitaj en la kelo de la Registrolibra butiko, ĉefe en germana, sveda, japana. Eĉ se tiuj kartoj plu estas en bona stato, konvenus pripensi antaŭ ol sin lanĉi en la eldonado de la legitimkarto en novajn lingvojn : la rusa, la ĉina, la araba, la kataluna... Krome, tiuj kartoj estas el ordinara kartono kaj do facile difektiĝeblaj interalie pro malsekeco aŭ pro ĉifiĝo. Plie la formato de la karto ne plu kongruas kun la nun aĉeteblaj kartujoj. Propono estas farita adopti la plastajn kartojn kun banka formato por la novaj lingvoj kaj pro esprimita peto de la koncernataj civitanoj pri la nunaj lingvoj. Alia propono estas farita okaze de enregistriĝo per Interreto kaj tiuokaze la karto povus esti hejme printita de la nova mondcivitano. La demando : " Ĉu la Administra Konsilantaro konsentas, ke ekzistas pluraj formatoj de legitimkarto ? " ne ricevis la necesan plimulton.

2. Financaj rilatoj inter la Registrocentroj kaj la Registrolibro

La nunaj direktivoj aranĝas, ke la Registrolibro vendas la legitimkartojn al la Registrocentroj kun tuja pago. Tiuj aranĝoj estigas la problemon rilatan al la legitimkartoj eldonitaj kun rabatita prezo, al la kartoj faritaj por anstataŭi la perditajn aŭ difektiĝintajn kartojn, kaj al la fuŝitaj aŭ difektitaj kartoj dum ties eldonado. Propono estas farita, ke de nun la kvoto por la Registrolibro estu pagita ne plu okaze de la livero al la Registrocentro, kaj jar per simpla divido de la enkasigitaj sumoj por la eldonado de la legitimkartoj. Konsentite per unuanimeco.

3. Balotelektoj de la Estraro

Elekto de la Prezidanto per sekreta balotilo :

  • Daniel Durand, estas unuanime elektita.

Elekto de la aliaj membroj de la Estraro per manlevo, unuanime :

  • Vic-Prezidantino Geneviève Charpentier
  • Ĝenerala Sekretario : Patrice Lovesse
  • Adjunkta Sekretario : Karl Kpodo
  • Kasisto : Peter Davidse

4. Kontoj kaj financa situacio.

La Administra Konsilantaro sugestas, ke estu serĉataj pli da regulaj kontribuantoj, kiuj utiligus la rimedon de konstantaj bankaj ĝiroj (Eŭra areo), aŭ pli grandan utiligon de la elektronika ĝiro per PayPal (ekster Eŭra aero). Estus ankaŭ dezirinde, ke iu sin tasku per la rememorigoj al la homoj, kiuj sin devontigis finance partopreni.

Claudine Fischer demandas se la nova Registrocentro en Romanda Svisio, fondita en 2002, rajtus profiti el la monhavo lasita de la antaŭa Registrocentro dum ties fermo en 1999. Al tiu demando Roger Winterhalter respondas, ke kio okazis en 2000 rezultis el regula decido tiam farita, kaj ke la kontoj estis aprobitaj de la Ĝeneralaj Asembleoj de 2000 kaj 2002. Oni ne rajtas retroaranĝi tian decidon kaj la pasintajn voĉdonojn. Tamen estus neniu kontraŭeco, ke Registrolibro partoprenu en la financado de aktiveco post prezentado de projekto iniciatita de la Registrocentro de Romanda Svisio.

5. Partopreno

Reto de la Mondcivitanoj : la ideo proponita pasintan jaron de Marie-France Prin estis, ke okazu alproksimiĝo kun la reto SERVAS. Kontaktoj ekestas. Unu responsanto de la reto proponis du artikolojn por enpresado, unu en la bultenon de la Franca Registrocentro, la alia en la bultenon de Registrolibro.

En Lieĝo dum la sesio de Kongreso de la Popoloj estis konsistigita la reto " Kune agadi ", kiu estas reto de interŝanĝo de eksperimentoj enkadre de ASKOP. Alain Bal prizorgas ĝin. Je la invito de Florian Ruymen renkonto okazis en Bruselo inter pluraj Mondcivitanoj kaj tiuj, kiuj okupiĝas pri la " senuloj " (sen dokumentoj, sen laboro, sen hejmo ...) El tiu renkonto sendube rezultos propono, kiu estos submetita al la Kongreso de la Popoloj en konvena tempo.

Forumo ASKOP por la Mondcivitanoj. Lanĉite fine de decembro 2007 la unua vera forumo estis proponita al ĉirkaŭ 700 mondcivitanoj. 56 homoj enskribiĝis por partopreni. La ĉefaj intervenoj estas arkivitaj en la paĝo www.recim.org/ascop:debat02-FR.htm. Sintezo estas redaktata. Sekve komuna deklaracio estos proponita al la subskribo de la asocioj kaj de la individuoj. La rezultato estos transdonita al la Kongreso de la Popoloj ĉirkaŭ la 10a de decembro 2008.

6. Eldonado :

La Interreta ttt-ejo : Thibault Carrier ne plu donas vivsignon, kaj la provizora ttt-ejo, kiuj li malfermis por la instalo de la nova interreta ttt-ejo estas fermita.

7. La Kongreso de la Popoloj kaj Institucioj de monda demokratio :

(Simpla informado aŭ implikiĝo de RCM en la strukturojn).

AMIP : Oni petis RCM sin deklari pri la repreno de la aktiveco de AMIP. Historie AMIP (Tutmondista gazetagentejo) estis kreita unuafoje en 1949 kaj ĉiun tagon publikigis mimeografitan bultenon. La arkivoj de tiu epoko estas videblaj en la Tutmondisma muzeo de Cigalo (Dampsmesnil, 27). En 1980 la Kongreso de la Popoloj refondis tiun gazetagentejon, kiu eldonis, dum dek jaroj, unu bultenon ĉiun monaton por la gazetaro. La arkivoj estas gardataj sub formo de libroj el kiuj restas ankoraŭ haveblaj kelkaj ekzempleroj. Paralele, AMIP eldonis ĵurnalistan karton destribuitan al kelkaj amikoj (Guy Marchand, Marc Garcet, interalie). La aktivecoj ĉesis en 1990. Lastatempe, Henri Cainaud (Delegito al la Kongreso de la Popoloj, kaj nun membro de la Saĝula Konsilio) deziris relanĉi AMIP. Marc Garcet sugestis, ke AMIP estu metita sub la resondeco de Mondcivitana Registrolibro. Al tio Daniel Durand respondis, ke la Kongreso de la Popoloj devas gardi plenan respondecon de tiu agentejo se ĝi opinias ĉi lastan necesa por sia propra komunikado.

Siaflanke Gilliane Le Gallic, Delegitino al la Kongreso de la Popoloj, ankaŭ ĵurnalistino, esprimis la opinion, ke pli valoras, ke la Kongreso de la Popoloj subskribu sian komunikaĵojn per sia nomo, ne kaŝante sin malantaŭ kromnomo. Krome, se la aktiveco de AMIP elvolviĝas sur la franca grundo necesos obei la francajn leĝojn. Nu la franca leĝo planas por la gazetagentejoj nur la statuto de societo kapabla ricevi profitojn el la vendado de la informoj. Nu la strukturo de RCM ankoraŭ ne estas stagirita en aliaj landoj. El tiu vidpunkto ŝajnas nekonsenteble, ke RCM, kiel asocio laŭ la leĝo de 1901 povos preni sur sin la respondecon de AMIP. Siaflanke, la Kongreso de la Popoloj povas ŝirmi agentejon en lando, kie la leĝaro estas malpli premdeviga. Kial ne en Brazilo ?

8. Balotelektoj 2010

Partopreno de la tutmondiĝintaj komunumoj kaj de la tutmondistaj asocioj.

Ĉar RCM estas la organizo plej implikita en la Balotelekta kontrolkomisiono de la balotelektoj al la Kongreso de la Popoloj, kaj pro la akirita eksperimento, la Administra Konsilantaro faris unuan studon de la propono por la revizio de la anekso 2 de la Reglamento de Kongreso de la Popoloj. Post legado, diskutado kaj kelkaj aranĝoj, la teksto estas adoptita per unuanimo. Antaŭ ol fariĝi aplikenda, tiu teksto estos submetita je la aprobo de kOngreso de la Popoloj dum la sesio de Braziljo en majo 2009. La teksto estas havebla el Interreto je la paĝo www.recim.org/kdp/an2-eo.htm. De nun tiu teksto estas utiligebla en la kontaktoj kun la tutmondiĝintaj komunumoj kaj la tutmondistaj asocioj kies partopreno en la estontaj balotelekton de 2010 estas probabla.

Fermo je 19 h

Sugestoj por helpo al RCM

 

Pri la ttt-ejo