La kiosko de la Mondcivitanoj

- -

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

Funkcio - La asocio - Ĝeneralaj strukturoj - Teritorioj - eldonado
Konsilio de la Tutmondiĝintaj Komunumoj kaj Urboj
Kunveno de la 28a de marto 2009
en Café-forum du Palais, Créteil (Francio)

Tiu dokumento en printebla pdf-formato

Ĉeesto : Roger Winterhalter, Brigitte Carraz, Jean Claude Loewinski, Daniel kaj Odile Durand, Alain Bal, Stevens Chellum, Marie-Françoise Lamperti, Vincent Peingnez, Landing Niassy, lia filino, kaj alia senegalano reprezentanta la komunumojn de Boulock (Gambio) kaj Kouram (Senegalio)

Estis invititaj la reprezentantoj de 35 plej freŝdataj tutmondiĝintaj komunumoj :

Senkulpiĝis la komunumoj de Chelles (FR77), Saint-Nolff (FR56), Kunheim (FR68), Hiroshima (JP), Kashusha (CD), St-Niklaas (BE)

Animantoj : Daniel Durand kaj Roger Winterhalter

Kunsida sekretario : Brigitte Carraz

Enkonduke Daniel Durand resumas la historion de la tutmondiĝoj kaj prezentas la ĵusan strukturan evoluon.

1949 : estis samtempe la jaro de la fondado de Internacia Registrolibro de la Mondcivitanoj (anoncita la 1an kaj statuto deponita la 27an de julio 1949), kaj tiu dum kiu pluraj komunumoj sin deklaris mondaj teritorioj ligitaj al la tutmonda komunumo. Cahors estis la unua la 20an de julio 1949. Tiuj du faktoj precipaj en la historio de la tutmondismo havas kiel aŭtoroj la Esplor-Centro pri Tutmondista Esprimado (CREM) kaj la Sekretariato de la Mondcivitanoj, regata de Robert Sarrazac kun Gary Davis kiel proparolanto. En la komenco de la 50aj jaroj la Sekretariato de la Mondcivitanoj ĉesis ekzisti ; tamen Registrolibro de la Mondcivitanoj plu funkciis, dum la dinamismo de la tutmondiĝoj de la komunumoj daŭris ĝis oktobro 1958 en Francio. Poste la movado estis imitita en Japanio de 1957 ĝis 1971, en Kanado kaj en Usono de 1967 ĝis 1975.

En 1966 estis fonditaj en Japanio la Monda Konsilio de la Tutmondiĝoj, kies sidejo estis en Hiroŝimo, kaj Japana Konsilio de la Tutmondiĝintaj Urboj kun sidejo en Kjoto. Tiuj ambaŭ organizaĵoj fariĝis nur memoraĵoj arkive ordigitaj en la koncernataj urbodomoj.

En Francio la movado rekomenciĝis en 1971 per la tutmondiĝo de Orval (Cher) kaj de tiam Tutmondiĝa komisiono ekzistis, ligita al la aktiveco de Roger kaj Renée Volpellière, Henri Cainaud, Georges Mary, Guy kaj Renée Marchand, Bernard Muet, Danièle Charier, Claude Tellier kaj aliaj. De pli ol 10 jaroj, Roger Winterhalter animas tiun komisionon kun rimarkindaj sukcesoj : Lutterbach, St-Nolff, Chelles, Lehaucourt, Grambois (Francio) , Boulock (Gambio) Gjilan (Kosovo), Dario (Nikaragvo), Kalonge, Kashusha, Mbanza Ngungu, Muchungiko, Chegera (Kongio), Kohé (Togolando), Stabroek (Belgio) ktp....

Post propono farita de la Estraro de Mondcivitana Registrolibro la 29an de aprilo 2008, kaj prikonsentita de la Komisiono la 28an de oktobro 2008, tiu ĉi fariĝis agada fako de Registrolibro.

Dokumento pri la historio de la periodo 1949-1971 estis distribuita al la ĉeestantoj. Ĝi estos ligita al la protokolo. http://www.recim.org/dem/br13fr.htm

Nun ni nombras 974 tutmondiĝintajn teritoriajn komunumojn.

La kuranta revizio de la anekso n-ro 2 de la Reglamento de Kongreso de la Popoloj igis la Registrolibron pli antaŭen puŝi la rearanĝadon. Dum la Tutmondiĝa komisiono konsistis nur el interesiĝintaj Mondcivitanoj, la nova teksto antaŭvidas, ke la geografiaj komunumoj alvokitaj por voĉdoni al la Kongreso de la Popoloj estos efektive reprezentataj de delegacio sine de laborgrupo. Tiu nova teksto samdirektiĝas kiel la konkludo de la broŝuro n-ro 13 : " urĝas, ke ĉiuj urboj en la mondo, kiuj deklaris sin tutmondiĝintaj, kuniĝu en Internacia Konsilantaro de la Tutmondiĝoj "

Propono estis do farira al la Administra Konsilantaro de Registrolibro por transformi la tutmondiĝan komisionon en Konsilion reprezentan de la tutmondiĝintaj geografiaj komunumoj, por igi ilin partoprenantoj en la evoluigo de la agadoj, kiuj koncernas ilin. Tiu propono estis aprobita per balotado organizita per poŝto, kiu havigis 19 porajn voĉojn, unu kontraŭan kaj unu sindetenan. (el 25 voĉdonrajtantoj). La kunveno de tiu sabato 28a de marto 2009 havas kiel celon komenci doni sencon kaj enhavon al tiu reprezenta Konsilio.

La plej freŝdataj tutmondiĝoj estas tiuj indikitaj kiel enkonduko, la laŭdate lasta estas Chegera (Kongio) la 28an de majo 2008.

Debato pri la specifeco de la tutmondiĝinta komunumo.

Rilate al la aliaj ekzistantaj retoj, kiun diferencon aŭ kiun kompletigon ni alportas al tio jam ekzistanta ?

Urbestroj por la Paco : Estas distribuita al ĉiu ĉeestanto franclingva dokumento pri tiu organizo. La iniciato venas de Hiroŝimo, kiu estas ankaŭ tutmondiĝinta komunumo. La iniciato estas perata en Francio de la Instituto Hiroŝimo Nagazako, kies sidejo estas en la urbodomo de Malakoff. Daniel Durand renkonti pri tio S-ron Michel Cibot. Urbestroj por la Paco nun kondukas kampanjon titolitan " Vizio 2020 " dato je kiu ĝi postulas la finon de la malkonstruado de la atomaj armiloj. Urbestroj por la Paco reprezentaj ĉirkaŭ 1600 aliĝintaj urboj en 120 landoj. Urbestroj por la Paco laboras en la mondo tia kia ĝi estas, t.e. ke ĝi ne devojiĝas el la nuna internaciista vidpunkto. Ĝi ne havas la nian tutmondistan vidpunkton. Tiel Urbestroj por la Paco proponas, ke la Olimpiaj Ludoj en 2020 okazu en " senatomiĝinta " ŝtato. Niaflanke ni preferus la Mondajn Pac-Ludojn en kiu ne ekzistas konkurenco inter ŝtatoj, kaj ni opinias, ke la celoj de Urbestroj por la Paco povos esti atingitaj nur per la progreso de la demokratio je monda kaj supernacia nivelo.

Unuiĝintaj Civitoj kaj lokaj Registaroj (CGLU). Dokumento (franclingva) estas distribuita al ĉiu ĉeestanto. La sidejo de tiu organizo estas en Barcelono (Hispanio). Ĝi arigas kelkajn antaŭajn organizojn kaj interalie " Unuiĝintaj Civitoj ", kiu mem estas la eksa " Monda Federacio de la Ĝemelaj Urboj ". Laŭ la provizitaj informoj, la tuto de la loĝantoj de la urboj, kiuj partoprenas en CGLU sumas je la duono de la monda loĝantaro, kun budĝetoj, kiuj kuniĝinte superas la komprenon de niaj malgrandaj asocioj. CGLU regule kunvokas la Mondan Kongreson de la Urboj kaj tiu organizo subtenas la iniciaton de la Urbestroj por la Paco. Ekzistas demokratia bazo en tiu organizo. Pri la konceptoj, la mondcivitanoj povas plene konsenti, sed la personoj, kiuj partoprenas ofte aperas kiel tre malproksimaj de loĝantaroj, kiujn ili reprezentus. Estas multe da moŝteco kaj ne sufiĉe da civitana partopreno. Krome la kunlaboradoj estas eblaj, kaj certe dezirindaj ambaŭflanke.

Ĉe la Esperantistoj, oni povas mencii " Ĝemelaj Urboj ". Ĝi estas organizo, kies nuna kunordiganto estas ĉino el Ĉinio, kaj en kiu la Esperantistoj estas invitataj kunlabori kun la Esperantistoj de la ĝemelaj urboj. Tie ĉi estas tio, kion Heloisa nomus " celaliancanoj " vera malfermo por agadoj aŭ konkretaj servoj, eĉ se tiu organizo ne estas tre grava (eble ĉirkaŭ 700 homoj).

Nomo de la Konsilio :

Ĉar la esprimo " tutmondiĝo " konfuzigas, la Konsilion konsentas pri la neceso eviti tiun esprimon. Post diskuto la Konsilio adoptas unuanime minus unu voĉo la jenan nomon :

Konsilio de la Mondcivitanaj Teritorioj.

En la nuna komenca situacio, tiu Konsilio estas ligita al la ekzisto de la Administra Konsilantaro de Mondcivitana Registrolibro. La kunvenoj de la Konsilio de la Mondcivitanaj Teritorioj povos okazi samokaze, interalie dum la Ĝeneralaj Asembleoj.

Tiu Konsilio estos reprezenta de ĉiu Mondcivitana Teritorio, kiu anoncas sian intencon partopreni, kun voĉdonrajto. Okaze de foresto delegadoj kaj rajtigiloj estos akceptitaj.

Atestoj pri tutmondiĝoj

Landing Niassy kaj ties samlandanoj reprezentantaj la " Mondcivitanajn Teritoriojn " en Senegalio kaj Gambio postulas, ke estu liverata al ĉiu tutmondiĝinta teritorio ateston. Tiu postulo estis ankaŭ farita de pluraj aliaj komunumoj sed neniam estis kontentigita.

La Konsilio decidas, ke estos liverata Tutmondiĝa Atesto al ĉiu nova Teritorio, kiu subskribos la Ĉarton same kiel al la antaŭe tutmondiĝintaj komunumoj, kiuj faros tiun peton aŭ kiu disponas pri tutmondiĝa komunumo.

Roger Winterhalter komponos la grafismon kun Alain Mabile, dum Daniel Durand provizos la tekston. Proponita dimensio : A3, el " pergamena " kvalito, afiŝebla.

La atesto estos kunmetita kun folio da sugestoj de agado

Ĝi estus renovigebla kiam ŝanĝas la elektitoj de la komunumo, aŭ transdonebla inter la eksa kaj la nova responsanto.

Por la pluzorgado necesus, ke en la donitaĵa dosiero, apud ĉiu nomo estus la nomo de la kontakto, ekzemple : apud Gjilan, skribu : Roger.

Projektoj

Estas ankaŭ dezirinde, ke la Mondcivitanaj Teritorioj konduku projektojn, kiuj povus esti :

  • Malgrandaj projektoj, kiel indikas tion Marie-Françoise Lamperti sekve de la renkonto kun urba konsilanto de la komunumo Chelles. Tiu projektoj povas estigi buĝetojn, kiuj estos metitaj je la dispono de la Kongreso de la Popoloj laŭ la 5a alineo de la referenca teksto de la Ĉarto.
  • Klerigaj projektoj : regiona forumo aŭ seminario. Tia renkonto povus okazi inter loĝantoj de Maŭritanio, Senegalio kaj Gambio
  • Interŝanĝaj projektoj inter " Teritorioj " (vd. 2a alineo de la Ĉarto). Vidu pri tio en la retejo recim.org, la paĝoj pri agadoj kaj sugestoj : http://www.recim.org/dem/csug-eo.htm

Oftas la problemo pri la vojaĝoj ekde la afrikaj landoj al Eŭropo. Responde, kaj kiam temas pri vojaĝoj instigitaj pro la kunvenoj de la Konsilio de la Mondcivitanaj Teritorioj, Marie-Françoise Lamperti, prezidantino de " Agadi por la Homaj Rajtoj " engaĝigos sian asocioj por fari la necesajn klopodojn ĉe la konsulejoj, ĉar ŝi vidas en tiuj vojaĝoj la okazon por la gejunuloj ekagadi en civitana kadro. Plie, kiam temas pri vojaĝoj kiuj celas la kleriĝon pri demokratio kaj pri Homaj rajtoj, la ambasadejoj havas utiligeblajn buĝetojn. Por tio necesas havi konkretan projekton, kun la nombro de partoprenantoj, ties devenoj, la periodo de la restado, ktp..

Balotelektoj al la Kongreso de la Popoloj

La komunumoj Boulock, Kouram kaj Djilakoune partoprenos en la venontaj balotelektoj al la Kongreso de la Popoloj. Kompreneble tiu listo ne estas limigita.

Estontaj kunvenoj :

  • Partopreno de la Konsilio de la Mondcivitanaj Teritorioj en la Ĝenerala Asembleo de Mondcivitana Registrolibro (verŝajne la 13an de majo 2010)
  • Partopreno de reprezentantoj de Mondcivitanaj Teritorioj en la Seminario de Tutmondismaj Studoj, kiuj okazos en Chelles, pri la Homaj rajtoj (verŝajne la 14an kaj 15an de majo 2010).

Sugestoj por helpo al RCM

 

Pri la retejo