Tiu agentejo sendos al la
esperantistaj gazetaro kaj fakuloj, kiuj tion deziros,
tutmondistajn informojn pri la gravaj politikaj
eventoj.
Hodiaŭ pro la fuŝuzado
de la vorto " TUTMONDISMO ", la agentejo precizigas la
difinon de tiu vorto, kiel ĝi estas akceptita de la
Kongreso de la Popoloj .Tiu vorto kreita de la
Mondcivitanoj kaj de la Mondaj Federaciistoj, antaŭ
pli ol tridek jaroj, por difini novan politikan
organizadon de la planedo, kiu anstataŭos la nunan
misordon estigitan de la apudmeto de naciaj ŝtatoj
kun absoluta suvereneco, kies rivalecoj nepre kondukas la
homaron al ĝia memdetruo.
La Direktoro : Guy
Marchand
Tutmondismo
La tutmondismo estas la tuto de la ideoj kaj
agoj esprimantaj la solidarecon de la globloĝantoj
kaj celantaj starigi supernaciajn instituciojn kaj leĝojn
kun federacia stukturo, kiuj estu komunaj al ili, en la
respekto de la diverseco de la kulturoj kaj popoloj.
La tutmondismo estas ankaŭ scienca aliro
al sociaj interindividuaj fenomenoj konsideritaj de monda
vidpunkto.
La tutmondismo provas proponi novan politikan
organizadon de la homaro implicantan la transdonon de iuj
partoj de la naciŝtata suvereneco al Monda Federacia
Aŭtoritato kapabla solvi per decidoj de la plimulto
la problemojn, kiuj koncernas la sorton de la homa speco,
tiaj, kiaj : malsato, milito, poluado, troloĝateco,
kaj energio.
La postuloj de la tutmondismo ne povas kontentiĝi
per la sensankciaj devontigoj de la internaciaj traktatoj
aŭ
interkonsentoj.