mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj
La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 9 - Septembro 1980

DEKLARACIO DE TOKIO
Pli ol 400 Mondfederalistoj kaj Mondcivitanoj,
kunvenintaj por kongresi en Tokio,de la 24a ĝis la 6a de aŭgusto 1980, jene alvokis
Ni, Mondfederalistoj kaj Mondcivitanoj, kunvenintaj en Tokio la 30an de julio 1980, konstatinte :
  • ke la nacia suvereneco, nepre postulata de la 153 ŝtatoj de la Mondo instigas ĉiun el ili ĉiam antaŭmeti siajn proprajn interesojn, eventuale malfavore al la aliaj ŝtatoj ; kaj tio pro manko de monda leĝo, kaj pro manko de reformo de Unuiĝinta Naciaro, je senpova en ties nuna stato ;
  • ke la rezulteblaj konfliktoj tro ofte trovas, kiel solvon, nur la militon kaj, ke la superarmado, kaŭzata de tia perspektivo, endanĝerigas unuafoje en la historio la pluvivon de la Homaro ;
  • ke la nacia suvereneco estas citata de la ŝtatoj por forĵeti ĉiun eksteran intervenon, kiu celus savgardi la homajn rajtojn, tro ofte ofenditajn ;
  • ke, ŝirme de tiu nacia suvereneco, la ŝtatoj egoisme rifuzas la oferojn aŭ la kompromisojn taŭgajn por solvi la aliajn gravajn problemojn, kiujn alfrontas la homa komunumo : misnutrado, subevoluo, demografia kreskego, poluado, ekologia misekvilibro, energikrizo, elĉerpiĝo de la nerenovigeblaj riĉofontoj, ekonomiaj kaj monaj malordoj kaj la teruraj maljustaĵoj de la komerca sistemo, kiu favoras la evoluitajn landojn malfavore al la evoluantaj.

Firme atentigante la regantojn de la naciŝtatoj pri la grava respondeco, kiu estas ilia,

ni emfaze alvokas ilin

  • por ke ili pristudu la transdonon de parto de la nacia suvereneco de sia lando al mondaj demokrataj institucioj kun povoj limigitaj sed efektivaj, kaj kapablaj arbitracii la internaciajn konfliktojn, atende al monda federala organizo.

Ni ankaŭ alvokas la popolojn de ĉiuj nacioj, por ili preme instigu siajn regantojn por atingi tiun celon.

Esperanto

Français

English

Español

Volonta tutmondista ĵurnalisto

Pri la retejo