mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 19 - Julio 1981

LA FERMAJ LABOROJ DE LA KONFERENCO PRI LA MARO
Malfermita en 1973, la Konferenco pri nova marjuro baldaŭ kunsidos je la 11a fojo. La 9a konferenco okazinta en Ĝenevo, en aŭgusto 1980, alĝustigis kompromison, kiu povis ŝajne kontentigi la tutmondistojn, ĉar en ĝi ili vidis paŝon al supernaciaj institucioj tiaj, kiajn ili dezire alvokas de pluraj jardekoj. Sed lastatempe la usonanoj ŝajnis rekoncernigi ĉion. Pri kio temas nun ?

A) MARO - Ŝajnas atingite, ke la areo de la maraj akvoj, krom la internaj, restos dispartigita laŭ kvar kategorioj. La tri unuaj submetitaj al la nacia grade limigita suvereneco.

- 1e kaj 2e - En la teritoria maro kaj ĝia samlima zono, la suvereneco de la ĉemaraj ŝtatoj estas agnoskita ĝis 12 kaj 24 mejloj de la marbordo, inkluzive tiu de la insuloj kaj insularoj.

Tamen, tiun suverenecon limigos la devigo pri pluigo de la nerenovigeblaj ekzistorimedoj kaj ŝirmigo kontraŭ malpurigoj. Aliflanke, la ĉemara ŝtato ne rajtas kontraŭstari je la paca libera navigado de la aliaj ŝtatoj. Tio estas klasika regulo.

3e - Tria kategorio, nova, laŭdire ekonomika, sed jam plenmezure aplikata, etendiĝas ĝis 200 mejloj la limrajtojn de la ĉemara ŝtato esplori kaj ekspluati la marajn riĉofontojn, la ĉemara ŝtato devas tie konservi la vivantajn riĉaĵojn, kaj ilin utiligi per libera aliro de la aliaj ŝtatoj.

Kompensoj estos pagitaj al la ŝtatoj antaŭtempe profitintaj kaj ankaŭ al la najbaraj evolulandoj.

4e - la tradicia altmaro estas agnoskita libera por ĉiuj uzadoj, en la limoj fiksitaj de la konvencioj kaj de la ĝenerala juro internacia.

B) GRUNDO - En la projektita juro, du ja malsimile celantaj ordoj koncernas la reĝimon pri la mara grundo, surface kaj subtere.

Unuflanke, la aprobo de la kontinenta marĝeno, kapabla preterpasi la ekonomikan zonon, pere de nocio de kontinenta plataĵo, ratifikas la posedrajton de marzonoj. Aliflanke, la sola debatprojekto submetita al la 11a sesio entenas sesdekon da artikoloj, kiuj koncernas la planadon de la tute nova zono, kie la naturaj mineralaj riĉaĵoj estos destinataj al la komuna homara havo.

Internacia organismo nomita " La Entrepreno " estos rajtigita organizi la ekspluatadon de la zonaj ekzistorimedoj.

Ĝi estos submetita al internacia aŭtoritato taskita dispartigi la profitojn tiritajn el la komuna havaĵo.

Ĝi helpos la malkovradon kaj la defendon kontraŭ la poluado.

Oni tuj vidas la kritikojn, kiujn la tutmondistoj nepre esprimos :

1- Ili protestas kontraŭ la ĉemara imperialismo, kiu malpliigas la maran spacon de libero, kaj favoras la landojn, kiuj, per la rimedo de la insuloj aŭ de la altmaraj surfundaĵaj zonoj, eble havos pli grandan maran bienon ol en pasinteco.

2- Ili deziras, kiel kompenson, ke la paralela sistemo de " la Entrepreno " pene starigita dum la konferenca debato, kaj rivalanta kun tiu de la privataj entreprenoj, estu aprobita kaj ekuzita.

Ĉu la neatendita anstataŭigo de la usona delegacio, ĵus antaŭ la lasta fazo de la Konferenco, estus indiko de retroirado fare de la nova registara administrado ? La tutmondistoj do estos skeptikaj kaj atentemaj, pretaj alarmi la popolan opinion.

La Aŭtoritato atestas pri la estiĝo de nova ordo, tutmonda, pri la marjuro. Ĉu ni baldaŭ festos la naskiĝon de MONDA INSTITUCIO kun limigitaj sed realaj povoj ?

AMIP - Tutmondista Informa kaj Gazeta Agentejo

Pri la retejo