mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj
La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 027 - Marto 1982

LA MALARMADA KONTROLO
EN LA TAGORDO DE UNUIĜINTA NACIARO
En sia verko " Le contrôle, clé du désarmement " (Kontrolado, ŝlosilo de la malarmado) Louis PERILLER rememorigas, ke la Komisiono Prepara al la Konferenco por la Malarmado, kiu malfermiĝis en Ĝenevo la 2an de februaro 1932 sub la aŭspicioj de la Ligo de Nacioj, jam metis la kontroladon en sian tagordon.

La landaj reprezentantoj dum multe da jaroj debatis pri tio.

Post la dua mondmilito, la sama problemo denove stariĝas, sed ne simile ellaborita kiel en Ĝenevo. Jen en 1960a, kvin okcidenteŭropaj landoj proponas totalan kaj kontrolitan malarmadon. Same, la Usona- Sovetia Deklaro, nomita kiel Mac Cloy-Zorine, ekde 1961 formale antaŭvidas kontrolon.

Oni retrovas tian zorgon en la Traktato de Moskvo de 1963, en la interkonsentoj de Helsinki de 1975, kaj en la Fina Deklaro de la Speciala Sesio de Unuiĝinta Naciaro pri Malarmado okazinta en 1978.

Kiel oni faris ĉe LdN antaŭ 50 jaroj, ĉu iu lando proponos la entagordigon de la Malarmada Kontrolo ĉe la Speciala Sesio de UN pri Malarmado en la venonta junio ?

Kial Francio, kiu jam igis la Kontroladon kiel esencan temon de siaj proponoj en la Ĝenerala Konferenco de 1932 ĝis 1934, ne estus tiu lando ?


Tra la mondo kun la elektitaj Delegitoj al la Kongreso de la Popoloj

Monda Tago de la Mondcivitanoj

Iniciate de S-ino Lucile GREEN, elektita delegitino al la Kongreso de la Popoloj, la 20an de marto, de la 23 :30 ĝis 24 :00 , dum la toga de la Printempa Ekvinokso, pertelefona interparolado okazis interkontinente inter Mondcivitanoj de Sanfrancisko ka Novjorko (Usono) Mississauga (Kanado) Londono (Britio) Ĝnevo (Svisio), Nov-Delhio (Hindio) Melburno (Aŭstralio) Osaka (Japanio) Meksiko (Meksikio), Banjul (Gambio) kaj Parizo (Francio). Tiu interparolado okazis en la kadro de " Internacia Simpozio de la Alternativoj - Nova Tero " en Parizo, kaj estis dissendita per frekvenca modulado de la libera radioelsendejo " Ici et Maintenant " (Ĉi tie kaj Nun).

 

Esperanto

Français

English

Español

AMIP - Tutmondista Informa kaj Gazeta Agentejo

Pri la retejo