mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 42 - Junio 1983

MONDA LOĜANTARO
Kanceliero KOHL ĵus alvokis la germanojn favore al germanara kreskado.

Konstante la ŝtatregantoj deziras plialtigi la popolan kvanton en sia lando. Tamen aliaj, sed pli malmultnombraj, pledas por limigi la demografian kreskadon (Ĉinio, Hindio)

La Delegitoj elektitaj al la Kongreso de la Popoloj dissendis en 1974 okaze de la Bukareŝta Konferenco pri la Monda Loĝantaro, la daŭre valoran Monda Deklaraon jenan :

NI KONSTATAS

Ke, dum okazis en Bukareŝto konferenco de Unuiĝinta Naciaro pri la monda loĝantaro, centoj da miloj da planedanoj estas mortantaj pro malsato.

NI KONSTATAS

Ke la reprezentantoj de la plejparto de la registaroj, ne pensante, ke neregata homkvanta kreskado nun minacas la homan specion, argumentas la nocion pri nacia suvereneco en tiu problemo.

NI KONSTATAS

Ke la naci-ŝtatoj konsideras sian demografian kreskadon kiel superriĉaĵon, kiu investas en politikan militan povon.

NI KONSTATAS

Ke naci-ŝtato akceptas praktiki naskolimigadon, nur kiam ĝia propra prospero estas minacata.

KONKLUDE,

Ni asertas, ke la konkurado de la naci-ŝtatoj pri demografio kondukas nur al kreskado de la absoluta nombro de la malfavoratoj sur la Tero.

KONSEKVENCE, ni deklaras, ke solvo estas nur per :

  • la malkreskado de la superkonsumado fare de la monhavaj landoj ;
  • la plialtigo de la vivnivelo en la malriĉaj landoj ;
  • pli bona monda divido de la riĉaĵoj ;
  • kreado de Monda Institucio justa kaj efika, kiu sola kapablos ekvilibrigi la demografian kreskadon, proponante rimedojn je la servo de la tuta homaro, ne nur por kelkaj homgrupoj, regantaj sociaj klasoj, ekonomiaj oligarkioj.

Pri la retejo