Bertha von SUTTNER, inspirintino de NOBEL por la
Pac-Premio, ĉiam asertis, ke ne la forto, sed la
juro ĉesigu la internaciajn konfliktojn.
Bertha von SUTTNER certe sin turnus en sia tombo, ĉe
la proklamado de la Pac-premiitoj, fakte, la plimulto el
la laŭreatoj (krom kelkaj kiel Henri La Fontaine,
Lord John Boyd Orr, Linus Pauling, Philip Noël
Baker, René Cassin ... kiuj parte agadis tiucele)
neniam pruvis ke por ili la juro superas la forton por
estigi pacon.
- El Sadate, Begin, Kissinger, Le Duc Tho estris
potencajn armeojn, kies rolo ĉiam estis trude
akceptigi la pacon perforte, sed ne per juro.
- Patrino Teresa neniam prezentis pacan planon.
Certe, ŝia grandioza agado por la homoj mortantaj
pro mizero meritas Nobel-premion, sed unu, kiu estus
tiu de la Hom-Amo
- Esquirel ne defendis pacan planon, kiam li
asertis, ke la Falklandaj insuloj estas argentinlanda
proprieto. Tiam, li povintus diri, ke la Falklandaj
insuloj estas tuthomara proprieto kaj estu patronataj
de UN.
- Walesa, kuraĝa probatalanto por sindikatismo
liberigita el la estraraj baroj, arda defendanto de la
Homaj Rajtoj, ankaŭ neniam prezentis pacoplanon
interŝtatan.
- Finfine, organizoj, kiuj certe helpas kiam milito
okazas, sed kies rolo ne estas ĝin evitigi, tio
estas ekzemple : la Internacia Ruĝa Kruco, aŭ
aliaj kiuj agadas favore al la respekto de la Homaj
Rajtoj, sed ne havante rektan ligon kun pacestigo, tio
estas Internacia Amnestio, ankaŭ alia kiu rolas
sociale, sed ne organize à la paco, tio estas
Internacia Labor Organizo.
" La Juro, sed ne la Forto inter nacioj " devus
esti la pravigo de la Nobel Pacpremio, sed por tio
necesus reekz ameni la principon mem sur kiu baziĝas
ĉiu ŝtato : " la absolutan nacian suverenecon ".
Bedaŭrinde, ke la respondeculoj de la Nobel
Pacpremio ne legas, iam kaj tiam, la verkojn de Bertha
von Suttner. Tiel, la paca organizado povus progresi.
Eble tiam ni trovus solvojn, kiuj evitus la finan
genocidon de la homa specio pro alfronto de suverenaj ŝtatoj.
|