mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 47 - 1983

NETOLEREMO
-Ĉe tiu perturbita jarfino pro tajdo de atencoj, militistaj intervenoj, lokaj militoj, etnaj alfrontoj en ĉiuj mondpartoj, ni opinias sanige, reeldoni la ĉefartikolon de la Direktoro de la Mondcivitana Registrolibro, Roger WELLHOFF.
NETOLEREMO

Vivigi kune popolojn aŭ etnajn grupojn, kiuj havas malsamajn tradiciojn, kutimojn, idealojn, estas unu el la krucaj problemoj almetitaj el la nuntempaj politikistoj.

Ĉu temas ekzemple, landskale pri Libano aŭ Ĉadio, aŭ planedskale pri Usono kaj Sovetio, estas malfacilege havebligi la toleremon reciprokan, la respekton al la momenta kontraŭulo, ankaŭ la reciprokan konfidon, kiuj kapablus redoni la pacon post malvarma aŭ varma milito.

Fronte al perforto, la natura bezono grupiĝi devigas la grupanojn konsideri sian grupon, ĉu etnan, partiecan aŭ nacian, kaj ĝin sole, kiel absolutaĵon meritantan ĉiujn sinoferojn.

La defendo de ĉiuj absolutismoj daŭrigas la perforton.

La Tutmondistoj asertas, ke eblus la ekzisto de rimedoj, eĉ se malfacilaj, kiuj ebligus pacan kunvivadon, jen etskale, jen mondskale.

Tiuj rimedoj estus respekto al la diferencoj, ĉefe al la minoritataj rajtoj, ankaŭ la grupigo, laŭ federalaj principoj, por fine alveni al demokrataj mondaj institucioj, federalaj kaj supernaciaj ĉar naciismo estas la ĉefa kialo de milito.

 

AMIP - Tutmondista Informa kaj Gazeta Agentejo

Pri la retejo