mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 50 - Februaro 1983

"1984"
En sia romano de politika fikcio " 1984 ", George ORWELL vortpentras totalisman reĝimon en Oceania, kiu ekzistas kaj daŭras nur, ĉar la homoj obeas unu solan principon : tiun de la " povo ", de la povo por la povo, sen alia fincelo : komforto, feliĉo, libero, racieco aŭ ideologio.

Jacques CHARTIER, eseisto, en " Courrier de l'UNESCO ", januaro 1984, verkis artikolon pro Orwell. Li elvokas tiun revolucian aŭtoron konstatante, ke, pri tiu Oceania, temas pri " oligarkio ", kiu baziĝas sur la " institucia skizofrenio ", kiu estas unika ŝtato neanta " ĉiun eksteran mondon objectivan ".

La 163 planedaj ŝtatoj, eĉ inter ili la trideko laŭdire " demokrataj " estas ja mastrataj de " oligarkioj ", aŭ eĉ de politikaj klasoj, akceptantaj, aŭ ne, la alternadon, sed kiuj ĉiam obeas la ununuran principon de " La Povo ", kaj kiuj uzas, por la povon enpenetri kaj ĉefe konservi, la regulon de la absoluta " nacia suvereneco " inter aliaj.

La malsukceso de la " dek " ŝtatoj en Ateno perfekte ilustras tian fenomenon : dek ŝtatoj, tamen demokrataj, kiuj ĉiuj ne kapablas sin liberigi el tiu trudo por solvi situacion, dum solvo aperas tro evidenta : troo da riĉaĵoj, lakto, butero, kokidoj, troo da veturiloj, ŝipoj, ... kiam ĉe iliaj pordoj miloj kaj miloj da homoj mortas pro malsato.

Sed por konservi al si la povon, oni preferas sin riski, kaj nuntempe sur monda skalo, al nacieme egoisma sinteno simile al tiu, kiu jam okazigis du civilajn militojn kun ĝia akompanantaro de malamo, suferoj kaj mortintoj.

Vere la politika klaso ankoraŭ ne atingis la aĝon de la racio. Sed ni ne kredu, ke diferencas tiu de la Tria-Mondo, malgraŭ la exemplo de Eŭropo, al ĝi donita, ruiniĝinta per du militoj. Ĉu Meza Oriento nun ne estas okulfrapa pruvo ?

Por la politika klaso povposedanta, la ĵusaj rezultoj, kiujn alportis ekscesa naciismo batalanta en la Falklandaj insuloj, en Granado, aŭ en Baalbek evidentigas, ke naciismo alligita al patriotismo ja efikas por altigi la popularecon en la opinisondoj.

La totalisma mondo, timegata de Orwell en 1984a, nepre alvenos se la politika klaso ne interesiĝos al " tiu ekstera kaj objektiva mondo ", kiun la tutmondistoj provas enirigi en la politikajn morojn.

AMIP - Tutmondista Informa kaj Gazeta Agentejo

Pri la retejo