mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 52 - Aprilo 1984

MAJOTO, problemo pri suvereneco
La nuntempa situacio de Majoto metas prikonscian problemon al la franca registaro.

Ni memorigas la faktojn. Majoto estas insulo, parto de la Komora insularo en la Hinda Oceano. Kiam la Komoraj insuloj, franca kolonio, sin deklaris sendependaj, la majotaj loĝantoj, la " Mahoresoj ", malkonsentis pri la nova statuso, eble timante la hegemonion de la aliaj insuloj. Tial, voĉdonante en 1976, ili akiris sian konservadon en la sino de la franca respubliko. Male, la Komora respubliko postulas ekposedon. Je sia depostulo, ĝi estas fortigita de la aprobo far la Organizo de Afrika Unuiĝo, la Nealiancaj Landoj, kaj la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝinta Naciaro. Tiu aprobo tre ĝenas la francan registaron en ĝia eksterlanda politiko koncerne la statuson de tiel malmultnombra insula loĝantaro : nur 47.000 homoj. Estas problemo ĝena fronte al la etika politika moralo, al la politikaj principoj. Koncepteble estas, ke la francaj direktantoj serĉas honoran rimedon, por ke Majoto integriĝu en la Komoran respublikon. Sed tio ne iras glate : en 1976 la voĉdonado atingis 99.4 % favore al restado en la franca komunumo. Oni denove voĉdonos en 1984 pri apartenado de la insulo, kaj la problemo estos solvita por la franca registaro se la Mahoresoj bonvolos ŝanĝi sian opinion, multope voĉdonante por sia relegiteco al la Koroma ŝtato. Nu ! ĉio antaŭvidigas, ke pri tio, tute ne temas : la tri plej gravaj inter la elektitoj de Majoto formale kontraŭstaras kaj vigle denuncas kiel neakcepteblajn la projektojn por la religiteco al la Komora ŝtato.

La supre menciita situacio de Majoto ekzemplodonas pri la malfacilaĵoj en la apliko de la agnoskitaj interŝtataj principoj, samtempe respektante la volon de la popoloj.

Necesas konstati la ŝanĝemon de la konceptoj, laŭ kiuj la popoloj rajtas disponi, aŭ ne, pri si mem, fronte al la epokaj moroj.

Se ni estus vivintaj en mezepoko, tute nature estus, ke la franca reĝo vendas la insulon " Majoto " kontraŭ ricevo de militista bazo (eĉ pri tio, oni niatempe debatas) sen konsidero de la enloĝantara opinio, ĉar " Majoto ", kun ĝiaj enloĝantoj estus lia bieno. Se ni estus en la epoko de Napeleono la 3a ŝajnus, ke same kiel por Italujo kaj Germanujo oni helpus la Komoran insularon sin konstitucii kiel ŝtaton, inkluzivante " Majoton ". Ĉar ni estas en epoko de postkoloniismo kaj aŭtonomismo, lokige estas, ke la Komoraj insuloj sendependiĝu, sed same logike estas respekti la Mahoresan volon. La principoj gvidintaj la ŝtatojn kaj la popolojn en iliaj reciprokaj rilatoj - se oni preteratentas konkerojn kaj diktaturojn ankoraŭ nun amplekse oftajn - do variis dum la tempo.

La aktuala modo estas la " absoluta suvereneco de la ŝtatoj " ; eĉ se tiel neefektiva estas tiu ŝtata suvereneco laŭdire absoluta.

Eblos ekzameni la sendependecon de Majoto. Oni nu jam donis sendependecon al insuloj en Polinezio kaj al Karibaj insuloj, kiuj enhavis malpli ol 100.000 enloĝantojn. Kie haltos tiu absurda balkanigo de la mondo ?

Fakte la ŝtatoj sur la Tero, de la pli ĝis la malpli grandaj, estas interligitaj, ĉefe ekonomie. Estus logike, ke ili organiziĝu en komunumoj, laŭ federaj principoj, pri regionismo, politiko, respekto de la minoritatoj, ktp. Tiam Majoto povus integriĝi en la Komoran ŝtaton, iĝantan federacio, kiu rspektus la insulajn diferencojn. Sed tio neprigas, ke la ŝtatoj konsentu delegi parton de siaj kompetentoj al kreotaj federaj organizoj. Se oni deziras, ke iom da ordo regu super la ŝtatoj, ke la popoloj akceptu tiun ordon, devige estos, ke la " modo " de absoluta suvereneco lasu lokon al federa interligiteca grupiĝo.

AMIP - Tutmondista Informa kaj Gazeta Agentejo

Pri la retejo