mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 53 - Majo 1983

17an de junio 1984 ; Eŭropa balotado

17an de julio 1984 : monda balotado

La 17an de junio, la Eŭropanoj balotos por elekti Eŭropajn deputitojn, kies rolo, teorie, estos solvi la eŭropajn problemojn. Nur teorie, ĉar tiuj deputitoj ne havas supernacian leĝodonan povon, por fari leĝojn, kiujn ĉiuj ŝtatoj devos apliki por organizi Eŭropon.

Teorie ankaŭ, ĉar la kandidatoj proponitaj nur de lal politikaj partiaj staboj, estas taskitaj, ene de la Strasburga asembleo, defendi la naciecajn konceptojn, kiujn ĉiuj partioj fundamentas, sed ne la projektojn de federa Eŭropo, kiun la logiko de la sistemo devus celi.

Kiam ĉiu Eŭropano rajtos kandidatiĝi en iu ajn eŭropa distrikto, por defendi ideojn de li estimatajn utilaj por Eŭropo, kaj ne la partiecajn ?

Tamen konsiderinde estas pli bone baloti al Eŭropa Asembleo, eĉ ne perfekta, ol permesi al la ŝtatoj milite solvi siajn konfliktojn, kiel tio ĉiam okazis ĝis nun.

Dirinde, ke la progresado estas ne kontestebla. Sed por plene konkretigi ĝin, kaj elradikigi la demonon de la perforta solvo, la Eŭropaj balotoj devos permesi al ĉiuj Eŭropanoj delegi sian parto de nacia suvereneco al Eŭropa deputito tiel kapabla solvi la Eŭropajn problemojn. Tiam, granda paŝo al federa Eŭropo estos efektivigita.

La 17an de julio, ĉe la Mondcivitanoj, okazos la balota voĉnombrado al la Kongreso de la Popoloj ; tiel 10.000 planedanoj, disaj tra kvindekkelko da landoj, estintos alvokitaj elekti du delegitojn inter ok kandidatoj el diversaj landoj. Tiuj elektontoj simbole delegos sian mondan suverenecon al " mondaj deputitoj ", taskitaj proponi solvojn al la gravaj problemoj pri la homara pluvivo : milito, armado, malsato, poluado, ktp ....

Tiu balotado estas plene transnacia : konsideroj pri ŝtataneco intervenas nek por la kandidato, nek por la balotanto, gravas nur la ideoj defendataj de la kandidato.

Tiuj Delegitoj al la Kongreso de la Popoloj memkompreneble havas neniun povon, sed ... ĉu la Eŭropaj deputitoj havas vere efektivan povon ?

Tiu balotado al la Kongreso de la Popoloj restas simbola, sed ĝi elmontras spiritostaton,, politikan volemon. Per tiu " laboratorieca laboro la tutmondistoj pruvas la efektivan eblecon de transnacia balotado je monda skalo.

Do, efektivan Ĉambron de la Planeda Popolo, la Mondo kapablos elekti. Ĝi, kun Unuiĝinta Naciaro, kiel Monda Senato, konsistigos Mondan Parlamenton, kiu hodiaŭ tiel mankas al la homaro, por solvi siajn vivtenajn problemojn.

AMIP - Tutmondista Informa kaj Gazeta Agentejo

Pri la retejo