mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 57 - Septembro1983

7a TRANSNACIA ELEKTADO AL LA KONGRESO DE LA POPOLOJ
De 1969a periode okazas transnaciaj balotadoj, por konsistigi Kongreson de la Popoloj. Ĉi foje, tiel same kiel en la antaŭaj balotadoj, krom la Mondcivitanoj partoprenis loĝantoj de tutmondiĝintaj urboj en Francio kaj Japanio, membroj de Homamaj Asocioj (Internacia Civila Servo, Pacista Unuiĝo, Lernejo-Pacilo, Mondfederaciistoj, Libera Penso, Oomoto).

Post tiu 7a balotado sumiĝas proksimume 70.000 homoj de la tuta mondo loĝantaj dise tra 110 landoj, kiuj jam elektis dek kvar delegitojn kaj saman nombron da anstataŭontoj.

Tiuj balotadoj okazas perpoŝte, kaj laŭ la samaj kriterioj kiel en demokrataj landoj.

Ĉe tiu 7a balotado estis elektitaj :

La delegitoj :

  • Tsuruji KOTANI, profesoro pri internacia juro en Hiroŝimo kaj en Instituto de Tutmondismaj Studoj
  • Muriel SARAGOUSSI, Brazila agronomia inĝeniero.

La anstataŭontoj :

  • M. K. BANERJI diplomita pri sciencoj kaj beletro, respondeculo en Kalkuto pri la Mondaj Federaciistoj,
  • Lucien HARMEGNIES, diplomita pri politikaj sciencoj, profesoro ĉe Instituto de Tutmondismaj Studoj, taskita per internaciaj rilatoj ĉe la belga urbo Charleroi.
Kio estas la Kongreso de la Popoloj ?

La Kongreso de la Popoloj estas stadio al Tutmonda Asembleo demokrate elektita. En demokrata socia organizo ni elektas je diversaj areoj :

  • je la distrikta areo por la distriktaj problemoj,
  • je la nacia areo por la naciaj problemoj
  • je eŭropa areo por la eŭropaj problemoj.

Sed por solvi la mondajn problemojn (malsato, krudaj materialoj, malarmado, poluado, ktp ;..) ni ne estas reprezentataj sur la monda areo.

Tiun neglekton, ja la tutmondistoj deziras formeti, provante mem organizi transnaciajn balotadojn. Tio estas " laboratoria laboro " efektivigita tra la mondo per minimumaj financaj rimedoj. Tamen tiu faro de la Kongreso de la Popoloj pruvas la eblecon okazigi demokratan balotadon je planeda nivelo.

Pri la taskoj de Kongreso de la Popoloj legu en tiu ĉi paĝo.

 

AMIP - Tutmondista Informa kaj Gazeta Agentejo

Pri la retejo