La kiosko de la Mondcivitanoj

Mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

La Asembleo - Agendo - Membroj - Projektoj - Gazeto
SEMINARIO DE TUTMONDISMAJ STUDOJ
en Bohicon de la 06a ĝis 08a de Oktobro 2006

FINA RAPORTO

Dokumentoj en "pdf"formato :

Kelkaj fotoj pri la Seminario

ENHAVO

Enkonduko

  1. MALFERMA CEREMONIO
  2. EKIGO
    • II-1- Kolekto de la atendoj
    • II-2- Celoj de la seminario
  3. Aŭskultado de la komunikaĵoj.
  4. PROPONOJ DE STRATEGIOJ
  5. REZOLUCIOJ KAJ REKOMENDOJ
  6. KONKLUDO

 

 


ENKONDUKO

En la tuta mondo, mizero kaj militoj konsistigas la ĉiutagan sorton de kelkaj popoloj, kiuj plu vivas en plena senhaveco. La indiferenteco de la internacia komunumo regas nun pli ol neniam. En tiu situacio dek tri civitanoj de la mondo lanĉis la 3an de marto 1966 alvokon favoran al la monda civitaneco, kiu atingus mondan registaron, kiu kapablus juste dividi la mondajn riĉaĵojn kaj superi la konfliktojn.

En tiu perspektivo la Benina Centro por la Evoluigo de la Bazaj Iniciatoj (BCEBI/CBDIBA), kunlabore kun la Konsulta Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj (ASKOP) aranĝis en Bohicon la unuan en Afriko Tutmondistan seminarion, kiu okazis de la 6a ĝis la 8a de oktobro 2006.

En tiu internacia renkonto partoprenis mondaj civitanoj el la jenaj landoj : Ganao, Togolando, Francio kaj Benino.

La nuna dokumento raportas pri la elvolviĝo de la seminario.

MALFERMA CEREMONIO :

La seminario malfermiĝis per kvar paroladoj.

Unue honoro estas farita al la Ĝenerala Direktoro de BCEBI, kiu ekparolis por bonvenigi la seminarianojn. Poste li skizis la historion de la Mondcivitanoj kaj de la monda demokratio antaŭ ol rememorigi la celojn de la seminario kaj deziri, ke ĝi kontribuu al la plifortigo de la tutmondista spirito per amasa aliĝado.

La Reprezentanto de la Konsulta Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj (ASKOP) estis invitita paroladi. Li gratulis la seminarianojn, la responsantojn de BCEBI kaj pli aparte ties Ĝeneralan Direktoron, la unuaj ĉar ili veturis malgraŭ la distanco ĝis Bohicon, kaj la duaj ĉar ili sukcese organizis tiun seminarion, la unuan tian en Afriko. Poste li klarigis la kialojn, kiu instigis la 3an de marto 1966, dek tri monde famajn mondcivitanojn lanĉi alvokon favoran al la tutmonda civitaneco, kiu atingus mondan registaron.

Li emfazis pri la malfacilaj mutacioj tra la mondo antaŭ ol instigi la seminarianojn labori por humanigo de la mondo, ĉefa celo de la nuna seminario.

Poste la Reprezentanto de la Prefekto de la departementoj Zou kaj Collines (montetoj) diris sian ĝojon pro la organizado de tiu internacia seminario dum la popoloj aspiras al demokratio en mondo kun konfliktoj, kun militoj kaj kun malŝparado de riĉaĵoj. Fine li deziris, ke la nuna seminario reloku la internacian solidarecon en la kernon de la debatoj por difini la strategiojn kapablajn diskonigi kaj antaŭenpuŝi la civitanajn iniciatojn.

Fine la Reprezentanto de la Justicministro, taskita per la Rilatoj kun la Institucioj, Proparolanto de la Registaro estis invitita prononci sian malferman paroladon.

Laŭ li la organizantoj de tiu ĉi seminario trafe vidis decidante pripensi kaj proponi agadojn por alporti solvojn al la multnombraj malekvilibroj, kiuj estigas perturbojn aŭ aliajn renversojn daŭre suferitajn de la tuta homaro, ĉar eĉ la decidoj el la plej alta nivelo de la mondaj instancoj ŝajnas senefikaj fronte al la militoj, terorismoj, daŭranta mizero, kaj al naturaj plagoj, kiuj minacas la homaron.

Antaŭ ol deklari la malfermon de la seminario, li esprimis la subtenon de la Benina registaro al la iniciato.

Post tiu sinsekvo de paroladoj, la seminarianoj kaj aŭtoritatuloj plantis arbon nomitan " Arbo de Monda Unueco ". Sekvis familieca foto kaj koktelo.


II- EKIGO :

Por enkondiĉigi la seminarianojn, iliaj atendoj estis kolektataj kaj la celoj de la seminario estis prezentataj al ili.

II-1 : Atendoj de la partoprenantoj :

La atendoj de la partoprenantoj resumiĝas jene :

  • Klarigo pri la konceptoj de monda civitaneco kaj monda demokratio ;
  • Proponoj de strategio ebliganta la antaŭenpuŝon de la monda civitaneco kaj de la monda paco ;
  • Klarigo de la rolo de ĉiu civitano de la mondo ;
  • Kontribuo de la monda civitaneco en la malpliigo de la mizero ;
  • Klerigo de klerigontoj ;
  • Dissendado de la raporto de la nuna seminario.

Por koincidigi la atendojn de la seminarianoj kun la celoj, tiuj ĉi estis legataj al la ĉeestantaro :

II-2 : Celoj de la seminario :

Entuta celo :

Favorigi la interŝanĝon de spertoj travivataj en kampo de mondaj civitaneco kaj demokratio kaj proponi strategion por disvastigi tiun vidmanieron en niaj propraj landoj, regionoj kaj regionpartoj.

Specifaj celoj :

Tiu seminario, kiu volas esti ujo de interŝanĝoj kaj de divido, interalie havas tiujn specifajn celojn :

  • Identigi la socia-psikologiajn faktorojn de la ŝtatoj/statoj de okcidenta Afriko, kapablajn influi la demokratigajn procezojn monde kurantajn ;
  • Dedukti la lecionojn de la spertoj de la demokrata renovigo en Benino, kaj en okcidenta Afriko por monda demokratio ;
  • Sugesti tion, kio devus esti Unuiĝinta Naciaro kaj ties institucioj en la antaŭeniro de la ŝtatoj kaj popoloj al monda demokratio ;
  • Diskonigi civitanajn iniciatojn por solidareco kaj demokratio en la mondo kaj la strategiojn por antaŭenpuŝigi ilin ;
  • Proponi strategion de disvastigo de la mondcivitana vidmaniero kaj de starigo de taŭgaj strukturoj.

Poste la komunikaĵoj estis prezentataj.


III- AŬSKULTADO DE LA KOMUNIKAĴOJ

Pluraj komunikaĵoj estis faritaj por pliriĉigi la sciojn de la seminarianoj.

Unua komunikaĵoj :

Mallonga socia-psikologia historio de la ŝtatoj/statoj de okcidenta Afriko en rilato kun la demokrataj procezoj kurantaj en la mondo, prezentita de la Profesoro Roger GBEGNONVI.

La komunikanto, post rememorigo de la evoluado de la ŝtatoj/statoj de okcidenta Afriko, kiu iras tra tri stadioj nome : antaŭkolonia, kolonia kaj sendependiga, organizis sian prelegon ĉirkaŭ kvar punktoj :

  • La tradicia hereda stato ;
  • La kolonia hereda stato ;
  • La nov-hereda stato ;
  • La konfuza kaj hipokriteca stato.

Ekparolante pri tradicia hereda stato aŭ etna stato, la komunikanto ilustris sian prelegon per la regado de la tradicia povo, en kiu la plimulto estas submetita al la volo de la reĝo kaj ties heredo estas la frukto de kunelektado.

Koncerne la kolonian staton, la preleganto parolis pri la regado de la blankhaŭta invadinto. En tiu stato, la koloniitoj estas tute normale la aĵo de la koloniantoj, oni ne povas paroli pri nacio, sed pri miksaĵo de civilizoj kaj tradicioj. Tiu 66jarojn longa regado kondukas la koloniantojn al divido de Afriko dum la Konferenco de Berlino (1884-1885).

Koncerne la nov-heredan staton, li agnoskis, ke la eksterlanda invadanto ŝajnigis, ke ĝi rezignis la ludon kaj, dum la sesdekaj jaroj komencis la sendependigon de la koloniitaj afrikaj landoj.

Tiamaniere, la nov-hereda stato, tio estas tiu de la laŭdire sendependiĝoj, post tempo kiam ĝi fariĝis buljono por militaraj diktaturoj, por dumvivaj prezidentecoj kaj por sangaj militoj, ne forgesante iun imperion pri kiu oni diras, ke ĝi estis ne nur groteska, sed infanmortiga kaj antropofaga, estas nun volata kiel kadro de la demokrataj procezoj per landaj konferencoj, kiuj kondukas al konfuza kaj hipokriteca stato.

Pri la konfuza kaj hipokriteca stato, la komunikanto emfazis pri la aliro al la skribado - kiun la invadinta eksterlandulo plifaciligis devigante ĝin nur en sia lingvo al la koloniitoj, kio ne favorigis la emancipadon kaj la evoluadon de tiuj ĉi, - ĉar la skribo montriĝas kiel plej bona ilo de malfermiĝo kaj de liberiĝo.

Daŭrigante sian intervenon, li estimis, ke estas nun necese, ke la afrikaj popoloj, interalie okcidentaj, kiuj serĉas sian identecon kaj aspiras al daŭra evoluo, devas dediĉi sin en la valorigo de siaj gepatraj lingvoj kaj enkonduki ilin en la lernejojn por ebligi veran komunikadon kun la aliaj popoloj de la mondo.

Finfine la preleganto, kiel J.J.Rousseau en pesismista pripenso, sin demandis ĉu iam oni atingus mondajn demokration kaj civitanecon.

Laŭ li, kiel Montesquieu, optimista volo povas konduki al la efektiva realigo de tiuj ambaŭ konceptoj. Tial li konsilas implektiĝi nur post sufiĉa pripenso, por ne devi alfronti en estonteco iun rebatan radikalan individuismon, kaj li proponis du vojojn al ĝia realigo : la interreligian dialogon kaj la kulturon de la afrika solidareco kaj de humileco.

Tiun brilan prelegon sekvis demandoj el kiuj la plej interesaj temis pri la strategioj ellaborendaj por ke la Afrika gastemo kontribuu al vera monda demokratio, ĉefe ĉar oni scias, ke ni nun vivas en hipokrita kaj konfuza mondo. La respondoj alportitaj kontentigis la demandintojn.


Dua komunikaĵo :

laAfrikaj kontribuaĵoj al la demokratio, prezentita de la Profesoro AZILINON Kokou Mike.

Post enkonduko, la komunikanto difinis la koncepton de demokratio kiel ideologio, regmaniero kaj vivmaniero antaŭ ol trakti la alportojn de Afriko al monda demokratio.

Kiel ideologio, li citis la faman difinon de Abraham Lincoln : " ĝi estas la regado de la popolo far la popolo kaj por la popolo. " Tio induktas la aserton, kun necesa nuancemo, ke lando estas demokrata kiam la popolo disponas pri suvereneco, ke la regatoj estas ili mem ankaŭ regantoj, kaj la povo estas atribuita al la universaleco de la civitanoj.

Pri demokratio kiel regmaniero, la preleganto asertis, ke tiu sistemo baziĝas sur la aparteco de la kvin fundamentaj povoj (leĝodona, plenuma, justica, amasmedia kaj civilsocia), kaj kiu karakteriziĝas per la konstanteco kaj la realeco de libera kaj reguligita dialogo inter regantoj, inter regatoj, inter regatoj kaj regantoj, inter movado kaj opozicio, ... ktp. en pozitiva konkurenca medio.

Ekparolante pri demokratio kiel vivmaniero, la komunikanto difinis ĝin kiel tuton da valoroj, kiujn devas posedi ĉiu socio kun demokrataj ambicioj. Valoroj antaŭenpuŝitaj de la diversaj sociaj komponantoj tra daŭra laboro de civitana kaj politika edukado.

Li precizigas, ke kiel vivmaniero la demokratio estas sistemo baziĝanta pro kaj sur la individua libereco, la protektado de la individuaj rajtoj kaj la difino de la devoj de ĉiu el ĝiaj komponantoj subtenditaj de la unuarangeco de la juro, garantio de individua libereco, praviganta la demokratian komunumon.

Pri la alportoj de Afriko al demokratio la preleganto rememorigis la aperigon de moderna demokratio, la afrikajn kontribuojn por la starigado de tiu demokratio, kaj la konfirmon de la Afrika plurkulturismo kiel propraĵo de la demokratio.

Li emfazis pri la forĵetado de la diktaturoj, garantio de la disradiado de la demokratio, pri la akceptado de tiu demokratio far la tradiciaj aŭtoritatuloj, pri la grava rolo plenumata de la eklezio en la starigado kaj la plifortigo de tiu demokratio, kaj ĉefe pri tiu plenumata de la civila socio.

Por pli bone kompreni la temon, demandoj por klarigado estas metitaj kaj klaraj respondoj estas alportitaj de la preleganto.


Tria komunikaĵo :

Prezentado de ASKOP kaj de Mondcivitana Registrolibro fare de Daniel DURAND, reprezentanto de ASKOP.

En mallonga klarigo la preleganto levis la konfuzon ĉe kelkaj partoprenantoj pri la koncepto civitano de la mondo. Laŭ li estas civitano de la mondo, tiu kiu ekkonscias pri sia aparteno al la monda komunumo kaj kiu faras pozitivajn agojn en senco de monda demokratio. Do oni ne estas " membro " de civitanoj de la mondo, sed prefereble civitano de la mondo pro esenco, ĉar la monda civitaneco estas nek organizaĵo nek movado al kiu oni aliĝus.

Poste li difinis ASKOP kaj Registrolibron de la Mondcivitanoj, kiuj estas, la unua la Konsulta Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj, kaj la dua, registrolibro en kiun oni enskribas ĉiun civitanon de la mondo.

ASKOP konsistas el kelkaj tutmondistaj organizaĵoj dum Kongreso de la Popoloj nombras 40 homojn, ĉiuj elektitaj de la mondcivitanoj enskribitaj en la Registrolibro de la Mondcivitanoj.

La preleganto precizigis la diferencon inter mondcivitaneco kaj tutmondiĝo.

La tutmondiĝo estas vorto inventita de la Civitanoj de la Mondo, interalie Robert SARRAZAC en 1949. Ĉi lasta estas la unua civitano de la mondo, kiu donis strukturon al tiu identeco.

Por fini, li citis multajn tutmondiĝintajn urbojn, vojojn, universitatojn kaj kelkajn famulojn, kiujn deklaris sin civitanoj de la mondo.

Pliriĉiga debato sekvis la prezentadon de la komunikaĵo kaj ebligis al la partoprenantoj pli bone kompreni la konceptojn.


Kvara komunikaĵo :

La civitanaj iniciatoj por la solidareco kaj la demokratio en la mondo : kiuj ili estas kaj kiel plejbonigi ilian agadon ? Prezentita de la sama komunikanto Daniel DURAND, reprezentanto de ASKOP.

Daŭrigante sian prelegon, la parolanto asertis, ke civitanoj de la mondo, registritaj aŭ ne, multe laboris por la mondaj solidareco kaj la demokratio. Por pruvi tion, li citis multajn tutmondistajn organizaĵojn aŭ civitanajn iniciatojn, el kiuj la movado ATTAC, kiu estas monda sindikato, kiu denuncas la ekonomian tutmondiĝon, kiu nun subpremas nin. Sed la amara konstato estas, ke neniu propono estas farita de la politikistoj por la starigado de monda demokratio.

Poste li invitis S-ron Francisko HOUNSOUNOU, reprezentanto de Universala Esperanto Asocio en Benino por paroli pri Esperanto.

El lia interveno, oni povas memorteni, ke Esperanto estas internacia lingvo kreita en 1887 de la rus-pola Lazaro Ludoviko ZAMENHOF, kun la celo plifaciligi la komunikadon inter la popoloj, ĉar ĉi lasta ligis la teruran dividon de la homaro al la lingvaj problemoj.

Poste enviciĝis la Togolandano Seman K. John AGBELI, membro de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato (MSM) por raporti al la ĉeestantaro la agadojn kondukitajn de tiu institucio, kiu celas interalie la lukton kontraŭ la malsato kaj progreso al prinutra memsufiĉeco por vivtena minimumo de ĉiu homo.

Ĝia agadrimedo estas la helpo al la membraj grupoj tra la financado de projektoj iniciatitaj al prinutra memsufiĉeco.

Fine de la komunikaĵo, oni memortenas de la interveno de la seminarianoj demandojn rilatajn interalie al la necesa tempo por lerni Esperanton, al la kondiĉoj plenigendaj por profiti de financado de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato kaj por esti enskribita en la Mondcivitana Registrolibro. Respondoj estis kontentige donitaj al la partoprenantoj.


Kvina komunikaĵo :

Rolo de UN kaj de ties institucioj en la progreso de la ŝtatoj kaj popoloj al monda demokratio, prezentita de Liliane METZ-KRENCKER, dua reprezentantino de ASKOP.

Laŭ la komunikantino, la temo de la prelego estas mem elvokanta demandon, kiun ŝi faras al la Civitanoj de la Mondo. Laŭ ŝi la respondo estas nea, ĉar UN kaj ties institucioj kvazaŭ ne kontribuas en la progreso de la ŝtatoj kaj popoloj al monda demokratio. Poste ŝi parolis pri la historio de la naskiĝo de la Ligo de la Nacioj (LDN), anstataŭita de Unuiĝinta Naciaro fine de la dua mondmilito. Ĉi lasta estas dotita de ĉarto subskribita la 26an de junio 1945 de 51 membroj en la komenco, kun la jenaj celoj :

  • Paco kaj internacia sekureco ;
  • Disvolviĝo de amikaj interŝtataj rilatoj kaj respekto de la egaleco de rajtoj ;
  • Internacia, ekonomia, sociala, intelekta, humana kunlaborado ;
  • Agordigejo de la klopodoj de la nacioj al komunaj celoj.

Finiĝante la prelegantino reparolis pri la rolo, kiun devus plenumi UN por fariĝi monda demokratio. Tiucele, ŝi proponas :

  • Partoprenigi la popolon ;
  • Forlasi UN kaj krei aliajn strukturojn (federaciajn aŭ supernaciajn) por monda demokrata regado.

La ĉefaj demandoj, pri kiuj oni debatis sekve de la prezentado de la komunikaĵo, temis pri la plifortigo de la monda demokratio kaj por atingi ĝin, proponoj estis faritaj. Necesas :

  • Fondi apud la Ĝenerala asembleo de Unuiĝinta Naciaro, parlamenton por baloti leĝojn ;
  • Konsistigi mondan civilan socion.

Fine de la prezentado de la komunikaĵoj, du laborkunvenoj estis konsistigitaj.


IV - PROPONOJ DE STRATEGIOJ

El la laborkunvenoj (vidu en aneksoj), rezultas la jenaj strategiaj proponoj :

  • " Instituciigi " la mondan civitanecon.
  • Pledadi ĉe la aŭtoritatuloj por ilia aliĝo al la ideo.
  • Diskonigi la mondcivitanecon al la loĝantaroj por instigi la enskribadon de la plej granda nombro en la Mondcivitanan Registrolibron.
  • Pledadi ĉe la registaroj por justa divido de la riĉaĵoj taŭga kun la monda civitaneco.
  • Starigi landajn, regionajn kaj internaciajn strukturojn kapablajn impulsi la movadon.
  • Trovi mekanismon por la financado de tiuj strukturoj.
  • Pledadi ĉe internaciaj kaj landaj organizaĵoj por la antaŭenpuŝo de la monda civitaneco.
  • Kulturi demokration kiel vivmanieron je la loka, landa, regiona kaj internacia niveloj.
  • Fondi la necesajn organizaĵojn.
  • Legi la UN-ĉarton por informiĝi kaj multobligi la iniciatojn ;
  • Redakti deklaron de Bohicon por disdonado ;
  • Partopreni en la diversaj internaciaj kolokvoj kaj konferencoj ;
  • Enskribi po cent civitanoj far ĉiu el la civitanoj de la mondo ;
  • Krei reton de Mondcivitana Registrolibro ;
  • Traduki la tekstojn en lokajn lingvojn ;
  • Enregistri ne nur alfabetizitojn kaj sed ankaŭ analfabetojn enkadrotajn en taŭga strukturo ;
  • Utiligi la vojon de la Monda Asocio por " Lernejo, Pacilo " por la klerigado de la Civitanoj de la Mondo ;
  • Aranĝi Bohicon-2 ;
  • Starigi sekretariaton en Benino ;
  • Starigi konstantan sekretariaton en ĉiu lando.
  • Starigi Afrikan reton por la pluzorgado de la rezolucioj kaj rekomendoj de la seminario.
  • Vaste diskonigi la rezultatojn de la seminario.
  • Dekreti la " Arbon de monda unueco " kiel mondcivitanan renkontiĝejon.

KONSISTIGO DE LA PLUZORGA KOMITATO

  • Prezidanto : Benino (LOVESSE Patrice)
  • Sekretario : Togolando (TETE François)
  • Raportanto : Ganao (KPODO Karl)
  • Konsultaj membroj : ASCOP (Daniel DURAND kaj Liliane METZ)

Je la fino de la seminario, la partoprenantoj faris rezoluciojn kaj rekomendojn :


- V - REZOLUCIOJ KAJ REKOMENDOJ

 

REKOMENDOJ

  • Konsiderante la celojn de la Mondcivitanoj, konduki komunuan lukton por la organizado de la paco kaj de la sekureco fondita sur mondaj institucioj ;
  • Konsiderante la ĉefan prizorgadon de ĉiu nuna homo, kiu estas inviti kaj estigi ideojn kaj instituciojn kapablajn efike stariĝi kontraŭ la minacoj, kiuj amasiĝas en tiu komenciĝanta 21a jarcento ;
  • Konsiderante la plagojn, kiuj nun premas sur la homa specio, nome : misnutrado, poluado de medio, akaparado kaj malŝparado de la krudaj materialoj kaj riĉofontoj, senbremsa demografio ;

La partoprenantoj de la Seminario de Tutmondismaj Studoj en Benino rekomendas :

Al ASKOP kaj al la Kongreso de la Popoloj, ke :

  • ASKOP kaj la Kongreso de la Popoloj laboru por la instituciigo de la monda civitaneco ;
  • ASKOP kaj la Kongreso de la Popoloj sin devontigu organizi kaj helpi la agadojn de klerigado kaj de informado al la Civitanoj de la Mondo ;

ASKOP kaj la Kongreso de la Popoloj sin devontigu en :

  • pledado ĉe la aŭtoritatuloj por la aliĝo al la koncepto de monda civitaneco ;
  • klerigado pri la monda civitaneco al la loĝantaroj ;
  • pledado ĉe la registaroj por justa divido de la riĉaĵoj taŭga kun la monda civitaneco ;
  • serĉado de mekanismoj por la financado de la lokaj strukturoj de la monda civitaneco ;
  • pledado ĉe la internaciaj organizaĵoj, inkluzive de UN, por la antaŭenpuŝo de la monda civitaneco ; la kulturo de demokratio kiel vivmaniero je loka, regiona kaj internacia niveloj.

* Al la landaj, regionaj kaj internaciaj organizaĵoj, ke :

  • la landaj, regionaj kaj internaciaj organizaĵoj aliĝu al la koncepto de monda civitaneco ;
  • ĉi lastaj organizaĵoj sin devontigu antaŭenpuŝi la mondan civitanecon ;
  • ĉi lastaj organizaĵoj alportu sian helpon (organizan, materian kaj financan) al la strukturoj de la monda civitaneco.

* Al la aŭtoritatuloj, ke :

la politika-administraj aŭtoritatuloj de Benino, de la landoj de la Afrika regionparto, de Afriko kaj de la Mondo aliĝu al la koncepto de monda civitaneco ;

  • ĉi lastaj registaroj alportu siajn helpojn (administran, materian kaj financan) al la strukturoj de monda civitaneco ;
  • ĉi lastaj registaroj laboru por justa divido de la riĉaĵoj taŭga kun monda civitaneco por malpliigo de la mizero ;
  • ĉi lastaj registaroj sin devontigu ankoraŭ pli en la kulturon de demokratio kiel vivmaniero.

La Seminario


REZOLUCIOJ

  • Konsiderante la celaron de la Civitanoj de la Mondo, konduki komunan lukton por la organizado de la paco kaj de la sekureco fondita sur mondaj institucioj ;
  • Konsiderante la ĉefan prizorgadon de ĉiu nuna homo, kiu estas inviti kaj estigi ideojn kaj instituciojn kapablajn efike stariĝi kontraŭ la minacoj, kiuj amasiĝas en tiu komenciĝanta 21a jarcento ;
  • Konsiderante la plagojn, kiu nun premas sur la homa specio, nome : misnutrado, poluado de medio, akaparado kaj malŝparado de la krudaj materialoj kaj riĉofontoj, senbremsa demografio, militoj, mona malordo kaj pli kaj pli granda mizero,

la civitanoj de la mondo, kunveninte la 06an, 07an kaj 08an de oktobro 2006 en Seminario de Tutmondismaj Studoj en Bohicon, Benino :

  • Konfirmas sian apartenon al la monda civitaneco ;
  • Sin devontigas diskonigi kaj disradiigi en Benino, en la Afrika regionparto, en Afriko kaj en la Mondo, la idealojn de la monda civitaneco, nome : enskribado de la individuoj, organizaĵoj kaj institucioj en monda registrolibro ;
  • Sin devontigas disvolvi konstantan dialogon, la individuajn liberecojn, la ekvilibron inter la individuaj liberecoj kaj la solidareco, same kiel la protektadon de la homaj rajtoj en Benino, en la Afrika regionparto, en Afriko kaj en la mondo ;
  • Alvokas al la seminarianoj kaj al la organizantoj de la nuna seminario por la pluzorgado de la rezolucioj kaj rekomendoj rezultintaj de la seminario de Bohicon.

La Seminario


DANKADO

La civitanoj de la mondo, kunveninte en internacia Seminario de Tutmondismaj Studoj en Bohicon la 06an 07an kaj 08an de oktobro 2006 sincere dankas :

  • BCEBI/CBDIBA kaj ASKOP pro la organizado de la nuna seminario ;
  • La Beninajn aŭtoritatulojn pro ilia ĉeestado kaj la plifaciligo de la okazigo de la nuna seminario ;
  • La responsantojn de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato (MSM), de Mondcivitana Registrolibro kaj de la Franca Registrocentro de la Mondcivitanoj dank'al kiuj ilia financa partopreno estis malpliigita.

La Seminario

- VI - KONKLUDO

Entute, la nuna seminario, kiu plifaciligis la interŝanĝojn da spertoj inter la partoprenantoj, ebligis al tiuj ĉi ekkonsciiĝi pri sia aparteno al la monda komunumo, pri la socia-psikologiaj kondiĉoj, kiujn travivas la afrikaj socioj, pri la influo de tiuj lastaj sur la demokratio, sed ankaŭ identigi kaj evidentigi la kontribuon de Afriko en la monda demokratio.

Trans la Afrikaj landlimoj, la Seminario ebligis ekkoni UN, ties funkciadon, ĝian influon sur la monda demokratio, kaj aliajn iniciatojn laborantajn en la kampo de la monda civitaneco.

Ĉiuj tiuj akiroj kondukis la partoprenantojn fari proponojn de strategioj kapablaj dissemi je landa, regiona kaj internacia niveloj la movadon kaj starigi pluzorgan komitaton pri la rezolucioj kaj rekomendoj de la laboroj. Taksado sankciis la finon de la laboroj.

Konsiderante ĉion antaŭan, la celoj de la seminario estas atingitaj por la kontentigo de ĉiuj partoprenantoj.


BCEBI/CBDIBA, BP 256, BOHICON (Bénin) - cbdiba@intnet.bj

Pri la retejo