La kiosko de la Mondcivitanoj

Mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

La Asembleo - Agendo - Membroj - Projektoj - Gazeto
Tago de la Mondcivitanoj - Tago de Monda Unueco
(marta ekvinokso)

Prezento - Komentoj 2015 - Sugestoj - Historio

Dufoje jare la trajektorio de la tero estigas, ke la suno troviĝas perpendikle al ekvatoro. En tiuj tagoj, dum en polusoj la suno montriĝas duoncirkle ce horizonto, ĉie aliloke lumo kaj mallumo estas perfekte samlongaj : 12 taglumaj horoj kaj 12 noktaj horoj. Ili estas printempa kaj aŭtuna ekvinoksoj. Kial ne projekcii tiun kosman egalecon sur nian civitanan vivon ? Egaleco inter homoj laŭ rajtoj kaj respondecoj, egaleco inter ĉiuj homoj malgraŭ la malsamecoj, egaleco antaŭ la leĝoj… Plurfoje en la freŝa historio kelkaj mondcivitanoj proponis, ke unu aŭ alia el tiuj datoj, aŭ ambaŭ, estus solenitaj kiel tago de la civitanoj de la Mondo, tago de monda unueco, tago de agado kontraŭ la malegalaĵoj, kontraŭ maljusto, kontrau rasismo kaj kontrau ekskludo, tago dum kiu ĉiuj terloĝantoj estus invititaj pripensi pri la estonteco de la homaro kaj de la planedo.

 La 4an de novembro 2007, la Kongreso de la Popoloj voĉdonis por la oficialigo de la marta ekvinokso kiel "Tago de la Civitanoj de la Mondo, Tago Monda Unueco".

2015

Komentoj

  • Germain (Belgio) Tio ja okazas hodiaù, la 15-an de marto je 14 h. en Bruselo .
    Responde al teroro kaj timo reprezentantoj de la diversaj kristanaj eklezioj, la judaro, la islamo kaj la liberpensuloj alvokas al nacia manifestacio en Bruselo sub la slogano "Togehter in peace - libereco kaj respekto".
    http://togetherinpeace.be/
  • André (Francio) : Mi tute subtenas vin ideon, ke ambau( ekvinoksoj estu samtempe solenataj kiel festotagoj por la mondcivitaneco sub ties diversaj specifaj^oj ! Ili estu la Ekvinoksaj Festoj por la Monda kaj Homara Unueco ! Nii trovu plian specifaj^on por c^iu el ambau( ! Ekz-e, ni povas elekti el la listo, kiun vi proponis !!
  • Jean-Pierre (Belgio) : J'apprécie toujours de recevoir tes courriers intéressants.
    A propos de l'équinoxe de printemps, sais-tu que le nouveau calendrier universel instauré par le Báb et Bahá'u'lláh débute à ce moment-là? L'année 1 débute le 21 mars 1844. Nous entrerons donc dans l'année 172 de l'ère bahá'íe ce 21 mars 2015.
    Tous les bahá'ís sont des citoyens du monde; quelque six millions d'hommes et de femmes dans le monde travaillent pour l'unité, thème principal de la révélation de Bahá'u'lláh. J'essaie d'être l'un de ceux-là et de collaborer avec tous ceux dont l'objectif est l'unité.
    Je te souhaite de poursuivre ton action afin d'attirer, de fédérer et de réveiller tous ceux et celles qui cherchent la paix du monde.
  • Pierre (Belgio) (*) Tout ça n'est rien à côté de la véritable dérive du système et du risque de disparition rapprochée de l'espèce humaine.
    (**) Par contre, il n'y a aucun risque pour la planète Terre : elle en a encore pour 4 milliards d'années à vivre sous le soleil.
  • Emile (Francio) : bona iniciato !!! Tamen se ni volas akompani chiujn homojn, "transiri" al socio pli paca, pli justa, plis frata, chu ne indus partopreni en la plej efikaj agadoj, kia" ALTERNATIBA" ?
    ww.alternatiba.eu
    Se vi povos rigardi la 35 mn filmon, esplri la tt-ejon, kaj kunlabori en la disdonado de la aldonitajho, tio kontribuos al pli granda konscio pril la urgheco engaghigi !!
    Notinde estas la fakto ke tiu movado daùros, post la pariza pri la klimato renkontigho .
  • Denis (Francio) : Mi provos citi la movadon dum tiu tago
  • Ursula (Brazilo) Sendube mi apogas tiun brilan sugeston, kiun ni jam observas de kelkaj jaroj! La temoj estas tre aktualaj kaj ni ne lacigxu admoni.
  • Madeleine (Francio) : Pour info: J'ai transmis votre message à une bonne partie de ma liste; plusieurs retours enthousiastes.
  • Amie Didi (Svisio) La baha-anoj jam festas tradicie la novjarfeston dum la marta tagnoktoegaleco, kiel simbola festo por nova tutmonda mondcivitana ordo.
  • Marie-Claude (Malalta Kongo - Kongio) : Merci de ces informations. nous organiserons une activité ce jour là.
  • Emmanuel (Sud-Kivuto - Kongio)) : Merci pour cette information, et courage !

Sugestoj

  •  
Sugestoj por la Tago de Monda Unueco

Persona strebado

  • Preni tempon por legi la informojn de la civitanoj de la mondo kaj de tiuj, kiuj referencas al tiu intelekta aŭ politika klopodo.
  • Interesiĝi pri la konkretaj agadoj inspiritaj de la monda civitaneco.
  • Pagi memvolan financan kontribuon por la antaŭenpuŝo de la monda civitaneco.

Rilata strebado

  • Subskribi ĉiun el siaj retmesaĝoj per " n, civitano de la mondo "
  • Indiki sub sia subskribo en ĉiu el siaj restmesaĝoj sian preferatan paĝon de mondcivitana retejo (www.recim.org aŭ alia)
  • Saluti siajn najbarojn, amikojn aŭ kunlaborantojn per kelkaj vortoj en lingvo alia ol la uzata lingvo, kial ne en Esperanto
  • Inviti almenaŭ unu homon sin deklari civitano de la mondo ; doni al li aŭ ŝi registriĝan dokumneton.

Aktivula strebado

  • La infanoj estus invititaj imagi dokumentojn, kiujn ili povus doni dum la Tago de Monda Unueco : desegnitajn legitimkarton, pasporton aŭ ian karton, kiuj permesu iri ĉien tra la tero.. . imagi nomojn miksante la devenojn , ...
  • Fari homan ĉenon, kiu transpasas la landlimojn
  • Krei mondcivitanajn vojojn
  • Konsistigi Babel-turon el bildoj kaj pentraĵoj pri la temo " kune vivi "

Komuna strebado

  • Organizi feston aŭ partopreni en ĝi
  • Planti "arbon de monda unueco" en publika loko, kun la permeso kaj la partopreno de lokaj aŭtoritatoj
  • Aranĝi video-projekciadon aŭ vesperan kunvenon kun kunigema temo
  • Fari biciklan aŭ turisman rondiron de la situoj pri paco, kie oni transdonus torĉon,.

...

Antaŭdankon se vi komunikos al ni viajn ideojn kaj iniciatojn

2009

  • Magdeburgo (Germanio) : la 22an de marto : Festivalo de Mondcivitana Tago fare de la AWC-grupo en Saksio-Anhaltio
  • Bohicon (Benino) Renkonto ĉe CBDIBA/BCEBI, la fondaĵo Lovesse, la Benina Mondcivitana Registrocentro kaj Elvis Tekadiomona, Korespondanto de Mondcivitana Registrolibro en Mbanza Ngungu (Kongio)
  • Lomeo (Togolando) Renkonto en Lomeo-Be la 21an de marto en la Togolanda Mondcivitana Registrocentro kun la partopreno de Patrice Lovesse (Benino) Elvis Tekadiomona (Kongio) kaj aliaj invititoj.
  • Antverpeno (Belgio) Internacia kunveno la 21an de marto je 14 h 00 ĉe Bier-Kafejo Noord, 24 granda Placo, antverpeno. Kontkto : Jacques Lefrançois, Leo Basckelandstraat, 9, 2030 Antverpeno.
  • Facebook : la 1500 membroj de la Mondcivitana Facebook-grupo estis intivitaj intereseĝi pri la Tago de la Mondcivitanoj. Alain Bal proponis ke okazu " semajno " de la monda civitaneco kaj de monda unueco.
  • Parizo-Creteil (Francio) : la kunvenoj de la 28a kaj 29a de marto estos metitaj en la spirito de la Tago de la Mondcivitanoj.

 


Iom da historio

Okaze de la tridekjariĝo de la kreado de UN, la tutmondistaj organizaĵoj kongresis en Sanfrancisko de la 20a ĝis la 25a de julio 1975, laŭ invito de " Association of World Citizens " AWC (Mondcivitana asocio). En tiu kadro la komisiono II de la grupo A, animita de la organizaĵo " World Community Events " (Eventoj de la monda komunumo) proponis, ke la ekvinoksaj tagoj de marto kaj de septembro estu deklaritaj " mondaj ferioj ".

Poste, la strebado celis precipe la martan ekvinokson, kiu nomiĝis " Tago de la Mondcivitanoj ". Ekzemple en 1982, 1984 kaj 1985 :

  • 1982 : Sabate la 20an de marto je 23 h 56 por festi printempan ekvinokson kaj lanĉi la Tagon de la Mondcivitanoj, niaj Sanfranciskaj amikoj alvokas la Mondcivitanojn en Novjorko, Misisaŭgo, Toronto, Meksiko, Ozako, Londono, Parizo.
    En Parizo, la alvoko estas akceptita en la salono " Terre Nouvelle " (nova tero) kaj reelsendita de la libera radio " Ici et Maintenant " (Tie ĉi kaj Nun). Dum pli ol duonhoro tiu radio konsentas pri la reelsendado de la tutmondistaj mesaĝoj elsenditaj tra la mondo. Guy Marchand sendas tiun de Parizo, Simone Fischer tradukas en francan por la aŭskultantaron.
  • 1984 : Kiel ĉiun jaron, la Tago de la Mondcivitanoj estas okazo de interkontinenta konversacio inter kelkaj mondcivitanoj.
    Tiun 20an de marto la konversacio estis lanĉita ekde Vermont en Usono kaj atingis Kanadon, Japanion, U.N. en Novjorko, Aŭstralion, Sanfranciskon, Brition kaj Francion, kie la konversacio estis reelsendita de la radio " Tie ĉi kaj Nun ", kiel ĉiun jaron ekde 1982.
  • En 1985 la telefona interkontinenta konversacio estis lanĉita de Lucile GREEN ekde Sanfrancisko

(fonto : arkivejo de Mondacivitana Registrolibro ... kiun estus inde kompari kun aliaj fontoj).

En 2000, AWC Sanfrancisko deponis ĉe U.N. proponon de rezolucio por ke la printempa ekvinokso estu oficiale deklarita " Tago de la Mondcivitanoj ". Tiu propono ne estigis la esperitan respondon.

En marto 2002, la Kanada Mondcivitana Registrocentro lanĉis invitadon (Novaĵletero n°11) por la celebrado de ekvinokso en Misisaŭgo.

20an de marto 2005 : Unua Tago de Mondcivitanoj.en Magdeburgo (Germanio) kun 50 partoprenantoj kaj 24 artistoj. 19an de marto 2006 : Dua Tago de Mondcivitanoj en Magdeburgo kun 80 partoprenantoj kaj 29 artistoj.

En marto 2006 dudeko da mondcivitanoj lanĉas foruman diskutadon pri ekvinokso. La fina propono estas, ke oni celebru la " Tagon de Monda Unueco ".

En oktobro 2006, la unua " Arbo de Monda Unueco " estas plantita en Bohicon, en Benino, komence de la Seminario de Tutmondismaj Studoj. La partoprenantoj decidas, ke kunveno de Mondcivitanoj okazu ĉe tiu arbo ĉiun jaron en marta ekvinokso por celebri la iĝantan mondan unuecon.

18an de marto 2007 : Tria Tago de Mondcivitanoj en Magdeburgo kun pli ol 100 partoprenantoj kaj 26 artistoj. La festo okazis sub la pratronado de la prezidanto de la landa parliamento de la federala lando Sakcio-Anhaltio en Germanio, sinjoro Dieter Steinecke.

En marto 2007, la Konsultiĝa Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj, lanĉas petskribon por ke la Kongreso de la Popoloj deklaru la martan ekvinoksan tagon " Tago de la Mondcivitanoj, Tago de Monda Unueco ".

 La 4an de novembro 2007, la Kongreso de la Popoloj voĉdonas por la oficialigo de tiu "Tago de Monda Unueco".

Ĉe U.N. : la tago 21a de marto estas deklarita " Internacia tago por eliminado de la rasa diskriminacio", dum tiu 21a de septembro estas " Internacia Tago por la Paco ".

Partopreni en ASKOP

Pri la retejo