La kiosko de la Mondcivitanoj

mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

KONGRESO DE LA POPOLOJ

Protokolo de la
PLENA KUNSIDO
PARIZO, 25-26-27ajn de Oktobro 2003

ENHAVO

 

mallongigita eldonaĵo

1. PARTOPRENANTOJ

1.1. Registrolibro de la Mondcivitanoj
Daniel DURAND, prezidanto
Basile GINGER, kasisto
Jean-Claude LOEWINSKI, konsilantarano
René MARLIN, konsilantarano
Bernard J.HENRY, membro
Christopher HAMER, korespondanto en Sydney (Aŭstralio)

Franca Registrocentro
Joël LUGUERN, Ĝenerala Sekretario
Thierry TOULON, adjunkta kasisto
Gabrielle TREANTON
Roger HARDY

Esperantista Internacia Centro
Geneviève CHARPENTIER, estrino

Aliaj mondcivitanoj
Gilles BAUDAT
Fernando ELENA DIAZ
Jean Michel RICHARD
Gabrielle TREANTON
Jean-Marc ZAN

1.2. Delegacio de Esperanta Civito
Giorgio SILFER, Membro de la Justica Kortumo
Perla MARTINELLI
Marie-France CONDE REY, Senataninoj de la Civito

1.3. Kongreso de la Popoloj

Elektitaj Delegitoj
Marc GARCET
Bhupendra " Bhupy " KISHORE
Georges KRASSOVSKY
Josiane TROUMPS-AH.SIM
Roger WINTERHALTER

Anstataŭaj Delegitoj
Henri CAINAUD
Peter DAVIDSE

1.4. Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato
Claude TELLIER, eksa konsilantarano

1.5. Instituto por Tutmondismaj Studoj
Marc GARCET, prezidanto

1.6. Konstanta Tutmondista Komitato
Michel CHARIER, sekretario

1.7. Internacia Komitato por Tutmonda Aŭtoritato pri Medio - CILAME
Michel CHARIER, vicprezidanto
Michel FORESTIER, ĝenerala sekretario
Christiane LIBOUBAN

1.8. Esprimis sian subtenon al la kunveno sed ne povis mem ĉeesti :

Kongreso da la Popoloj.

Elektitaj Delegitoj
Hideaki KUWABARA
Landing NIASSY
Muriel SARAGOUSSI

Anstataŭaj Delegitoj
Ursula GRATTAPAGLIA
Rolf Paul HAEGLER
John ROBERTS
Keith SUTER
René WADLOW

Registrolibro de la Mondcivitanoj
Liliane METZ-KRENCKER
Gunnar EKEGARD
Amel DJEMAI
Souleymane DRABO
Leo REBELLO
Aimé RUZUBA BISIMWA
Eric SAUVAT
Dorothea SHEASBY
François TETE
Jean VERSTRAETEN

Mondcivitanoj

Bernard MUET
Janine STERL
Laurent KENUM
Djemil KESSOUS
Ferdinand KINKANI
Jean PREDINE
Véronique TRUCHOT

Aliaj tutmondistaj organizaĵoj

Mondfederaciista Movado
Daniel SCHAUBACHER
Jerry BOURGEOIS

Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato
Danièle CHARIER

Tutmondiĝintaj komunumoj
Joël LABBE

2. MALFERMO

PARIZO, Sabate la 25an de oktobro 2003, 9 h 50

2.1. Bonvenigo

Daniel DURAND, Prezidanto de la Registrolibro de la Mondcivitanoj, provizora sekretario de la Kongreso de la Popoloj malfermas la kunsidon dankante pro iliaj ĉeestoj tiujn, kiuj venis. Li prezentas la sinsekvon de okazaĵoj, ekde Renée MARCHAND taskis al Henri CAINAUD la relanĉon de la agadoj de la Kongreso de la Popoloj, kaj la kialojn pro kiuj Registrolibro de la Mondcivitanoj aliĝis al la Subtena Komitato por la Kongreso de la Popoloj, ĝis la kunvokado de tiu Plena Kunsido.

La organizado de la Plena Kunsido de Kongreso de la Popoloj estas la sekvo de du antaŭaj kunvenoj organizitaj la unua en Dabo en septembro 2002, la dua en Dijon en marto 2003, kaj ankaŭ de la debato pri Tutmondista strategio en la 3a de ĉijara majo. Tiuj kunvenoj okazis sub la nura kompetenteco de Mondcivitana Registrolibro ; tamen la protokoloj de la tri kunvenoj estis senditaj al la Delegitoj al Kongreso de la Popoloj, por ke ili estu informitaj pri niaj laboroj.

Dum la Kunveno de Dijon, la 15an kaj 16an de ĉijara marto, ni pripensis pri relanĉo de la Kongreso de la Popoloj, sekve de la forpaso de Renée MARCHAND, pripenso kiu okazis sub la titolo de Subtena Komitato al la Kongreso de la Popoloj, antaŭe konsistigita dum la laborkunveno de Dabo. Tri Delegitoj ĉeestis, nome Rolf HAEGLER, Henri CAINAUD kaj Roger WINTERHALTER. La kunveno de Dijon celis kolekti proponojn rilatajn al la funkciado de la Kongreso de la Popoloj.

2.2. UN neas pri tutmonda Parlamento

Fine de la kunveno de Dijon letero subskribita de pluraj Delegitoj al la Kongreso de la Popoloj estis sendita al la Ĝenerala Sekretario de UN, Kofi ANNAN, al kiu estis petite kapti la okazaĵon estigitan de la anoncita milito en Irako por meti la kreadon de Dua UN-Ĉambro, demokrate elektita de la civitanoj de la tuta mondo, en la programon de la debatoj de la internacia organizaĵo. La anglalingva respondo sendita de la Oficejo por la respondoj al la publiko, informas nin, ke UN ne povas konsenti pri la ideo de tutmonda registaro.

Tio rememorigas al ni la leteron de D-ro Herbert EVATT, Aŭstrala prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de UN en 1948, kiu skribis al Garry DAVIS kaj Robert SARRAZAC, ke " UN ne ekzistis por estigi pacon, sed por ĝin certigi post kiam la ŝtatoj estos organizintaj ĝin ". Reage pro la enteno de tiu letero estis kreita la Internacia Registrolibro de la Mondcivitanoj.

La respondo de UN demonstras al ni, ke tiu organizaĵo ŝajnas kiel ligita al sia ĉarto, kiu malebligas ĝin direktiĝi al demokrata reprezentado de la civitanoj malfavore al la povo de la nuraj ŝtatoj. Ja en tiu celo la Mondcivitanoj manifestiĝis kaj la Kongreso de la Popoloj ekzistas.

2.3. La dosiero de la partoprenantoj

Laŭ prezento de sia invitilo, kun numo kaj numero, ĉiu ricevis partoprenan dosieron lingve personigitan kun kompletigaj dokumentoj en angla kaj en Esperanto. Tiu dosiero entenas :

  • La leteron de la Kongreso de la Popoloj al Kofi Annan, kaj dorse, la respondon de UN pri la demokrata reprezentiĝo de la popoloj ;
  • libreton Kongreso de la Popoloj, eltirita el la samnoma libro, kiu entenas interalie la statuton kaj la internan regularon ;
  • la proponojn de la Subtena komitato por pli bona funkciado de la Kongreso de la Popoloj, kun, dorse, la proponojn de reviziado de kelkaj artikloj ;
  • la organigramon de la tutmondistaj institucioj devenaj de Registrolibro de la Mondcivitanoj, inter kiuj la Kongreso de la Popoloj kaj ties kreaĵoj ;
  • la alvokon de la tridekjariĝo, de la 3a de marto 1996, alvoko redaktita de la Kongreso de la Popoloj dum la kunsido organizita okaze de la tridekjariĝo de la alvoko de 1966 ;
  • la verkon "Dua ĉambro kaj UN", de la mondcivitanoj kaj profesoroj pri internacia juro Tsuruji KOTANI (Japanio) kaj Paul DE LA PRADELLE (Francio) ;
  • dokumenton subskribita de Philip ISELY, Anstataŭa Delegito al la Kongreso de la Popoloj, kaj prezidanto de World Constitution and Parliament Association, sidanta en Usono ;
  • Deklaron de la Fondaĵo por la Progreso de Homeco koncerne Tutmondan Parlamenton por la 21a jarcento - programo de la unua duonjaro 2003 ;
  • faldfolion pri Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato ;
  • 8paĝan dokumenton titolitan "Reformi UN", kiu enhavas ĉitemajn freŝdatajn artikolojn de la franclingva ĵurnalo Le Monde.

2.4. Memprezento de la partoprenantoj

La partoprenantoj mallonge sin prezentas, poste Daniel Durand legas la mesaĝojn (v. anekson n°3) senditaj de tiuj, kiuj ne povis veni ; poste nomas tiujn, kiuj petis nin ekskuzi ilian foreston, foje pro rifuzo de vizo, pria problemo de la afrikaj mondcivitanoj.

2.5. Enkonduko de Henri CAINAUD, je la nomo de la Subtena Komitato

Mi dankas pro iliaj laboro Daniel DURAND kaj Liliane METZ-KRENCKER. Mi dankas ĉiujn pro via veno, tiel atestantaj pri via intereso al la Kongreso de la Popoloj.

Tion vi scias, la Kongreso de la Popoloj estas la fakta realigo de jam okdek jarojn malnova ideo, ĉar devena de du usonaninoj, kiuj lanĉis ĝin en 1924, post kio ĝi kreskis en Eŭropo.

En 1963 la Kongreso de Bruselo fondis la Komitaton por la Kreado de la Kongreso de la Popoloj, kies unua balotelekto okazis en 1969. En tiu memorinda okazo, D-ro Josué DE CASTRO (Brazilo) Ĝenerala administranto de Nutraĵa kaj agrikultura organizo de Unuiĝinta Naciaro N.A.O., elektita per 58 % de la voĉoj, prenis sian Delegitecan oficon dum historia ceremonio en La Mutualité, fama pariza kunvenĉambrego. Poste, dum pli ol tridek jaroj niaj amikoj Guy kaj Renée MARCHAND portis kvazaŭ per propraj fortoj la Kongreson de la Popoloj, kiu ankaŭ profitis de la subteno de elstaraj internaciaj juristoj tiaj, kiaj Rolf HAEGLER kaj la karmemoraj Tsuruji KOTANI kaj Paul DE LA PRADELLE.

Post la sinsekvaj forpasoj de la geedzoj MARCHAND, kiuj venis post tiuj de la unuaj Elektitaj Delegitoj, la agadoj de la Kongreso de la Popoloj multe malmultiĝis. Sed nun, la evoluado de la internacia situacio instigas la Kongreson de la Popoloj vekiĝi, samtempe kiam vekiĝas la monda loĝantaro, kiu amase protestis kontraŭ la Iraka milito kaj kiu montris sian povon dum la ĉefkunveno de la Monda Organizo pri Komerco en Cancún (Meksikio), kiu malsukcesis pro la popola premo, sen forgesi la revenon de Usono al UN, kiun ĝi antaŭe disdegnis same kiel al UNESKO, kiun ĝis forlasis en 1985. En UN Kofi ANNAN plurfoje mem deklaris sin favora al la aldono de Dua Ĉambro elektita de la loĝantaroj ; kaj samtempe ĉiuj gravaj mondaj civitanaj movadoj tiaj, kia ATTAC entute postulas civitanan reprezentiĝon en UN.

La Kongreso de la Popoloj sendube devas strebi al internaciigo de sia agado, en kiu partoprenas nek la Ĉinoj, kiuj provizis ĝis nun nek Delegitojn nek Mondcivitanojn, nek la Rusoj, krom la Delegito Georges KRASSOVSKY, kiu loĝas en Parizo. Eĉ en Usono, tamen dirata "izoliĝema", espero ekzistas, ĉar multe pli da usonanoj ol oni pensas, estas favoraj al la agado de UN. La revue Nexus, publikigita en Aŭstralio, kaj traduke havebla en franca, rememorigas klare, ke Nelson ROCKEFELLER, el la fama familio da miliarduloj, estis usona vicprezidento tre UN-ema ; ni ne forgesu ke la familio ROCKEFELLER provizis la terenon, sur kiu nun staras la UN-sidejo en Novjorko.

Inverse eble estas tro da Francoj inter la Delegitoj, kio evidentigas ankoraŭ alian kialon por deziri geografian kaj kulturan reekvilibron de la Kongreso de la Popoloj, ne forgesante, ke ekzemple ĉinaj kaj hindaj elektitoj nepre alportus malsamajn kaj novajn ideojn, pri kiuj la Kongreso de la Popoloj bezonas.

La karmemora Guy MARCHAND sin demandis kiun formon povus ekhavi monda civitana reprezentiĝo : ĉu temus pri reprezento de NŜO , Ĉambro da Ekonomikistoj, Asembleo konsistanta el landaj deputitoj investitaj per mondaj povoj ? Siaflanke Guy MARCHAND deziris demokrate elektitan ĉambron. Multaj projektoj ekzistas, li diris, kaj ni ĉiuj devas insisti por ke membro-ŝtato iniciatu oficialan proponon por ke tia projekto estu debatata en UN.

En kiun direkton ni devas iri ? En tiun direkton devos iri nia pripenso.

2.6. Malfermo fare de la kunvena prezidanto : Marc GARCET.

Mi salutas la ĉeestantajn homojn, el kiuj la amikoj, kiujn mi rekonas. Ne estas facile por mi prezidi tiun kunvenon, ĉar mi ĉiam sentas ĝenon en tia funkcio ; tamen mi ĝin plenumos.

La Kongreso de la Popoloj nun dormas. En sia sino estas la "kapo" kaj la aliaj. De post la forpasoj de Guy kaj Renée Marchand, la organizo fariĝis tute simple orfeca. La Delegitoj havas siajn proprajn ideojn, ili formas rondojn, kaj la koro de la Kongreso de la Popoloj pulsas izolite en strato Victor Duruy. Certe estas malfacile relanĉi la aferojn aŭ daŭrigi en tiuj kondiĉoj : sed ni tute necese devas fari tion. Mi tre feliĉas, ke Daniel DURAND agadas laŭ tiu strategia politiko. Nia pozicio estas sufiĉe forta por ke ni iniciatu la strebon rekonstrui ion kun aliaj kamaradoj. Kun ili, ni devas rekonstrui solidarecojn, ideojn, strategiojn.

Mi havas en mia sako la ideon pri internacia solidareco. Mia ŝatokupo estas tiu de internacia civila servo, interalie en la organizo kun tiu nomo. En junaĝa tempo mi estis ankaŭ konsciencobĵetanto. Mia persona devontiĝo ĉiam estis tiu kun "ŝovelilo kaj pioĉo", de la konkretigo prefere ol la deklaro. Mi preferas labori kun homoj el la bazo ol kun elstaruloj, ĉar tiuj ĉi aperas nur marionetoj de la publika opinio. Ankoraŭ kaj ĉiam la bazon mi preferas ; ol diri "ni devas demandi" mi preferas diri "ni devas konstrui".

Mi multe pripensis pri la situacio de la Kongreso de la Popoloj. Inter 1975 kaj 1993, tiu ĉi kunvenadis trifoje aŭ kvarfoje en la jaro ; tiam la Delegitoj havis veran korpan realecon. Ili produktis deklaraciojn, pri kiuj ni bone memoras ; hodiaŭ, bedaŭrinde kiam ni atente rigardas la staton en kiu restas la Kongreso de la Popoloj, ni havas la senton vivi en alia mondo. Certa nombro da niaj amikoj malaperis, kaj la mondo - ne tiu "alia mondo", sed ja la nia - ŝanĝiĝis. La koncepto pri naciŝtato kadukiĝas. Ĝi produktis nur militojn, kaj pro tio ĝi devas esti detruita. Ni devas rigardi la Teron kiel unueca kaj sama ento. Bedaŭrinde la koncepto, kiu kongruas al tiu klopodo, tiu pri tutmondiĝo, unue kvalifika de urboj kaj institucioj, migris pro la faro de la "ali"mondistoj. Hodiaŭ ĝi entenas ion alian, kiu estas vere malsimila.

La konceptoj kaj la valoroj ŝanĝiĝis. Tio, kion ni kredis esti la rezultato de niaj laboroj, ĉiuj ŝanĝoj okazintaj en la mondo, estis forkaptita de la financforto. Nun la mondo situas en tute malsama dialektiko. Kiel ni povas re-situiĝi en tiu medio ?

Ni devas redefini kadron, kaj por tio restudi la statuton de la Kongreso de la Popoloj. Al tio ni dediĉos la venantan tempon, zorgante igi la Kongreson de la Popoloj kiel eble konstruema en siaj laboroj kaj daŭrema en sia ekzisto. Ne forgesu ke Monda Fonduso kaj la Instituto por Tutmondismaj Studoj, ambaŭ kreitaj de Kongreso de la Popoloj, viglas kaj staras. Tio bone pruvas, ke la ideo mem pri Kongreso de la Popoloj ankaŭ validas.

La ideo krei komitaton por la Kongreso de la Popoloj plilarĝigas la originalan koncepton. Tiu ideo estas bonega, kaj ni povas ankoraŭ iri transen ; ĉiu do estas libera alporti novajn ideojn en la tagordon.

3. Institucioj ligitaj al la MONDCIVITANOJ

Registrolibro de la Mondcivitanoj - Mondaniĝoj - Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato - Instituto por Tutmondismaj Studoj - Mondanista Gazetoficejo AMIP.

(...)

4. ALIAJ TUTMONDISTAJ ORGANIZAĴOJ

CILAME - ATTAC - Amikoj de " Monde Diplomatique " - Fondaĵo Charles Léopold Mayer - Socialaj Forumoj - Mondfederaciistoj - Esperanta Civito

(...)

5. NOVA EKIRO

De Marc GARCET :

Ni devas plej eble ŝpari la debaton. Tie ĉi ni ĉiuj estas tutmondistoj kun pli malpli diversaj sentoj, kaj ni havas la oportunon revigligi la Kongreson de la Popoloj, kion ni ĉiuj deziras tion. La Kongreso de la Popoloj estas leĝodona organo, kiu estis imagita kiel ekzemplo. La rolo ludita de multaj internaciaj Ne-Ŝtataj Organizoj en tiu procezo bone demonstras, ke ĉio ne plu estas la nura faro de la Kongreso de la Popoloj tia, kia imigita en la komenco, sed ankaŭ de multaj asocioj. La Komitato por la Kongreso de la Popoloj aldoniĝas al la Kongreso de la Popoloj ; ĝi rolas kiel forumo por la Kongreso de la Popoloj kaj ebligas nin reciproke rekoni ĉiujn en la diverseco, kvankam partoprenante en la forumo. En tiu kadro, ni preparos inventariojn, sed ĉefe ni strebos kune labori. Por tion fari, ni devas oficialigi la komitaton, prepari tagordon kaj ekscii pri kiu faras kion en ĉiu ne-ŝtata organizaĵo, kiun ni konas. La Kongreso de la Popoloj estas longdaŭra celo, kiu devos esti atingita per demokrata vojo. Ĝi konsistigas alternativon al la mondiĝo tia, kia proponita al ni.

La debato

Fernando ELENA. "Mi tute miras". "Kiel vi aŭdacas diri "Kongreso de la Popoloj" ? Tiel ambicia nomo igas tiun entreprenon tute ridinda ! Ĝi estas plene bombasta ! Vi bonvolu pardoni al mi, sed mi parolas tie ĉi per mia koro. La Mondcivitaneco staras kiel originala ideo, kaj pro tio ĝi allogis min. Fakte ekde nia naskiĝo ni ĉiuj estas Mondcivitanoj, kaj pro tio ni ĉiuj devus povi voĉdoni por monda registaro. Sed en Hispanio, mia lando, miloj da homoj samopinias kiel mi, ke la maniero per kiu vi reprezentas ĝin estas ridinda ! Necesas trovi aliajn manierojn por fari tion."

Roger WINTERHALTER : "Tia ĉi kunveno okazas, ĉar la mondcivitaneco entenas plurajn malfermotajn pordojn, kaj ni devas ĉiujn malfermi por havi avenuon."

Daniel DURAND : "Antaŭ ĉio, la Kongreso de la Popoloj estas granda aventuro, en kiu partoprenis 100.000 balotintoj en 120 landoj. Tio tute ne estas ridinda. Ĉiel post la malsukceso de la kreado de tutmonda konstitucia Asembleo en 1950, la ideo de Rodriguez BRENDT troviĝis pli prava ol iam ajn, tiu pri elektita organo, kies celo estos altrudi la leĝon de la loĝantaroj de la tero. Tamen la procezo por realigi tiun ideon estis tro ambicia rilate al la evoluado de la mondo, kaj do ni devas reprecizigi ĝin, kio tute ne konsistigas retroiron. La Kongreso de la Popoloj estas la sola organizo, kiu eksperimentis la mondan demokration, kaj tie ĉi ni devas fiksi la parapetojn ne transirendajn."

Marc GARCET : "La Kongreso de la Popoloj, konsistanta el dudek elektitaj Delegitoj kaj dudek anstataŭaj Delegitoj, teorie devas kunveni kvar ĝis kvinfoje ĉiujare krom la laboro farita la ceteran tempon per korespondado. Nu, la lasta Plena Kunveno de la Kongreso jam datiĝas de 1990, kiam tri elektitoj kaj sep anstataŭuloj, t.e. apenaŭ kvarono de la Kongresanoj, troviĝis en Ĝenevo. Simbola, sed ne sufiĉa. Ni devas igi la vivon de la Kongreso de la Popoloj reala, ĉar ĝiaj kreaĵoj, kiuj estas AMIP, Monda Fonduso, kaj Instituto por Tutmondismaj Studoj, estas realaĵoj. Ĉar ni hodiaŭ kreos forumon, kiun ni eble nomos "asembleo", ni devas zorgi ke tiu nova organizo ĉefe utilu por daŭrigi la faktojn. Ni devas uzi ĝin por diskonigi ideojn kaj nutri pripensojn.. La Asembleo estos leĝopropona kaj la Kongreso leĝodona, dum la asembleo povos kolekti la subtenon de la interesiĝantaj asocioj. "

Jean-Marc ZAN : "Sed, se la asocioj ekludas tiamaniere, ĉu ne estos perdo de demokrata praveco ? "

Roger WINTERHALTER respondas, ke la skemoj, kun kiuj ni laboras ne estas aliaj ol tiuj jam konataj, kaj tial la asembleo estos plene prava ĉar ĝi konsistigos formon de partoprena demokratio, memrege bazita, krom la elekta demokratio reprezentata de la Kongreso de la Popoloj.

Giorgio SILFER : "La organizado, kiun ni proponas ĉe la Kongreso de la Popoloj, starigas tri problemojn. La unua, ke estas konfuzo inter roloj, ĉar la Kongreso de la Popoloj estas samtempe celo kaj rimedo ; la dua, pri la fakta ideo krei "dumvivan Senaton" ; kaj la tria, devena de la dua, ke ne ekzistas politikaj partioj en la Kongreso de la Popoloj. En la senato de Esperanta Civito ili estas tri. En tiaj kondiĉoj, la Kongreso de la Popoloj nepre fariĝus ia akademio, escepte se oni aldonas al ĝi, ekzemple, "komitaton el Garantiantoj".

Marc GARCET emfazas la interesan distingon inter celo kaj rimedo. Laŭ li la Kongreso de la Popoloj, kiu estas simbolo de la estonta monda konstitucianta Asembleo, estas celo, dum la rimedoj konsistas el la jam ekzistanta komitato kaj la kreota asembleo. Tiu asembleo ne estos reale leĝofara aŭ konstitucianta, ĉar ĝi ne estos elektita. En tio, ĝi fakte similos pli al "akademio".

Giorgio SILFER opinias, ke se ni kreas asembleon ĉe la Kongreso de la Popoloj, kaj donas al tiu ĉi la leĝofaran povon, siaflanke la Kongreso devas ricevi la justican ovon. Oni parolas pri Konsilio de la Saĝuloj, sed laŭ juro, al la Kongreso mem estas atribueblaj la povoj de tiu ĉi Konsilio kun arbitracia funkcio. Li krome proponas, ke estu instituciita, krom la jam ekzistanta elekta demokratio, kaj la kreota partoprena demokratio, referendumo, kiu plie kreos rektan demokration. Li fine petas, ke sine de la asembleo (aŭ forumo ?) kie ĉeestos interalie asocioj, la individuo estu plene rekonata.

5.1.

La Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj ekas.

Nun ni devas decidi ĉu ni konsentas por krei tiun faman asembleon, aŭ forumon, kiu ajn estos ĝia estonta nomo, kiu aldoniĝos al la Kongreso de la Popoloj. Ĉar tiu kreado koncernos ĉiujn partiojn reprezentatajn en la ĉambro, la Prezidanto decidas plilarĝigi la voĉdonrajton al ĉiuj ĉeestantaj personoj.

Rezultato de la voĉdonado :

  • Por 17
  • Kontraŭ 0
  • sindetenoj 4

Daniel DURAND tiel reagas je la anonco de la rezultato : "Rigardu viajn brakhorloĝojn. Je 15 h 10, en la 26a de oktobro 2003, la Kongreso de la Popoloj ĵus faris novan ekiron." Kun aplaŭdado taŭganta al tia historia momento !

Kiu rajtos aliĝi al la Asembleo ?

Marc GARCET rememorigas, ke ĉar nun la asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj ekzistas, ni devas scii kiu aliĝos, interalie pri la asocioj. Laŭ Daniel DURAND la afero malfacilas manke de respondo de kelkaj asocioj, kiuj estis oficiale invititaj al la Plena Kunsido de la Kongreso de la Popoloj, unue tiuj kiuj konsistigas la Konstantan Tutmondisman Komitaton. La plej bona procedo estus inviti al la Asembleo la asociojn, kiuj jam provizis voĉdonantojn al la Kongreso de la Popoloj, kaj ankaŭ tiujn, kiuj konsistigas la Koalicion por Demokrata Monda Regado (KDMR, anglalingva mallongigo : CDWG), laŭ kies modelo en sia Ĉaŭdefona prelego de lasta julio Daniel Durand alvokis al la kreado de alianco de la esperantistaj tutmondistaj organizaĵoj.

Laŭ Marc GARCET, ni devas ekigi la laboron kun la asocioj tie ĉi reprezentataj, kaj ankaŭ kun tiuj, kiujn ni invitis ; poste la asembleo daŭre havos eblecon plilarĝigi sian sferon. Ni jam havas tie ĉi la Registrolibron de la Mondcivitanoj, ties francan Registrocentron, Mondan Fonduson, IEM, CILAME, Esperantan Civiton kaj la Mondfederaciistojn. Pri tio Joël LUGUERN opinias, ke decidos tio, kion siaflanke li nomas " partneraro ", inkluzive la tutmondiĝintajn komunumojn, kiuj povus deziri aliĝi.

Giorgio SILFER : Laŭ li, la asembleo aŭ forumo devas ankaŭ ebligi la valorigon de la individua laboro, ne hezitante utiligi tiucele la telematikajn rimedojn nun disponeblajn, kaj tiel inkluzivi krom la asociojn kaj komunumojn, la tutmondiĝintaj instituciojn.

La nomo de la Asembleo

Roger WINTERHALTER prave rememorigas, ke ni devas doni nomon al la asembleo.

Diversaj proponoj prezentiĝas :

  • Konsultiĝa Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj
  • Internacia Partnereco de la Kongreso de la Popoloj
  • Unuiĝo por la Kongreso de la Popoloj
  • Komisiono por la Kongreso de la Popoloj
  • Parlamento de la Kongreso de la Popoloj.

Rezultato de la balotado :

  • Konsultiĝa Asembleo : 16
  • Partnereco : 1
  • Unuiĝo : 1
  • Komisiono : 3
  • Parlamento : 0

Do la kompleta nomo estos "Konsultiĝa Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj. "

La funkciado de la Konsultiĝa Asembleo.

Daniel DURAND ekparolas pri kelkaj tiklaj punktoj por la tuja estonteco de la Konsultiĝa Asembleo : ne nur : Kiuj partoprenoj ? sed ankoraŭ : Kia estos ĝia interna funkciado ? Interna regularo devos antaŭdecidi pri multaj el niaj demandoj. Certas tio, ke ni devas starigi firman mekanismon de "filtrado", kiu ebligos laŭdecide akcepti aŭ malakcepti iun aŭ tiun, unuacele por kompreneble eviti enŝoviĝojn ekzemple tiun de sektoj.

Flanke de tio, kompreneble estas asocioj pri kiuj ni havas neniun dubon, komencante per tiuj, kiuj provizis voĉdonantojn por la antaŭaj balotelektoj al la Kongreso de la Popoloj (...) Estas ankaŭ la asocioj, 30 asocioj dis 15 landoj, kiuj subskribis la Ĉarton por Tutmonda Institucio de Solidareco. Koncerne la financajn rimedojn, ni povas kalkuli kun la kotizoj de tiuj asocioj, eĉ se kelkaj en la evolulandoj estas tre malriĉaj.

Jean-Marc ZAN observas, ke la civitanoj devas ankaŭ esti individue konsiderataj. Daniel DURAND respondas, ke ni havas plenan eblecon aranĝi forumon sine de la Konsultiĝa Asembleo, kiu ebligos la civitanojn aŭdigi sian voĉon.

Roger WINTERHALTER siaflanke interesiĝas pri la asocioj, kiujn ni ankoraŭ ne konas. "Ni devas listigi tiujn, kiuj estas proksimaj al ni kaj informi pri la rezultatoj de la Plena Kunsido. La aliajn ni ankoraŭ povos akcepti poste en la Asembleon post antaŭa propono kaj post oficiala balotado. Ekzemple ni povus decidi, ke ĉiu nova alvenanto devos havi la apogon de du membroj, kaj subskribi la ĉarton por Tutmonda Institucio de Solidareco je sia alveno. Ankaŭ konvenos pripensi pri la procento de kotizo, kiun ni petos, sciante ke ni forpelos neniun asocion nur pro mona manko. Necesos ankaŭ fiksi ritmon de kunvenoj, kaj realisman oftecon.

Regionaj Asembleoj

Laŭ Daniel DURAND, estus dezirinde, ke tiaj kunvenoj okazu ĉie tra la mondo, kiel regionaj asembleoj de la Konsultiĝa Asembleo. Roger WINTERHALTER opinias, ke temas pri bonega propono, kiu perfekte kongruas kun nia volo. Ni povus ekzemple aranĝi unu aŭ du regionajn Asembleojn en Mezeŭropo, dum kiuj niaj celoj estus diskonigi la mondcivitanajn ideojn, kunvenigi homojn kaj interŝanĝi pri nia esplorado kaj niaj provoj. Tio povus esti farata dank'al la helpo de la Fondaĵo kaj implicus esplorojn pri farebleco fare de la regionaj Registraj Korespondantoj, kiuj cetere proponus kunvenajn temojn (ekzemple distribua ekonomio, solidareco, valoroj de la Mondcivitaneco), preparante la terenon por kunveno, en kiu necesus nur la ĉeesto de unu aŭ du el ni, por subteni ĝin.

Henri CAINAUD opinas tre bona tiun ideon, des pli ke la regionaj Asembleoj transdonus al ni la rezultatojn de siaj debatoj, tiel plenumante la rolon de laboratorioj de la ideoj de la Kongreso de la Popoloj.

Siaflanke Daniel DURAND timas, ke la multeco de la ideoj, kiuj estos esprimataj, inundos la entuziasmon sub troa literatura fluo. Li demandas ankaŭ pri la bezono krei Tribunalon pri konduto por regi la kondutojn sine de la Asembleo. Samsence, Roger WINTRHALTER opinias, ke okaze de blokadoj sine de la Asembleo, la Konsilio de la Saĝuloj, kiun ni deziras krei, povus esti rajtigita arbitracii.

La estonta kunveno de la Konsultiĝa Asembleo

La Konsultiĝa Asembleo kunsidos en Parizo la sabaton 7an de februaro 2004 por sia fonda kunsido. La kunvokado estos farita de la Sekretario de la Kongreso de la Popoloj. Estos invititaj ĉiuj organizoj, kiuj iel partprenis en la nuna Plena Kunsido.

5.2.

Balotadoj internaj al la Kongreso de la Popoloj.

Je la peto de Bhupy, oni konvenas, ke ĉiuj balotoj okazantaj dum tiu Plena Kunsido de la Kongreso de la Popoloj devos firmigitaj de la skribita balotado de la forestantaj Delegitoj antaŭ la 7a de februaro 2004.

Roger WINTERHALTER alvokas la ĉeestantajn Delegitojn balotelekti la organojn planitajn en la Interna Regularo de la Kongreso de la Popoloj.

Plenuma komitato

Estraro konsistanta el Prezidanto, Vicprezidanto kaj Financa komisiito ;

Ĝenerala Sekretario, al kiu oni povos aldoni Adjunktan Ĝeneralan Sekretarion.

Post diversaj interŝanĝoj inter la partoprenantoj, la Delegitoj al la Kongreso de la Popoloj voĉdonas.

Rezultato

Estas unuvoĉe balotelektitaj :

Membroj de la Plenuma Komitato

  • Henri CAINAUD
  • Peter DAVIDSE
  • Marc GARCET
  • Bhupy KISHORE
  • Muriel SARAGOUSSI
  • Roger WINTERHALTER
  • Ursula GRATTAPAGLIA
  • Josiane TROUMPS

 

Membroj de la Estraro

  • Prezidanto : Roger WINTERHALTER
  • Vicprezidantino : Ursula GRATTAPAGLIA, sub kondiĉo de ŝia posta konsento
  • Financkomisiitino : Josiane TROUMPS

 

  • Estas unuvoĉe balotelektita Ĝenerala Sekretario : Jean-Marc ZAN
  • Estas elektita per interkonsento Adjunkta Ĝenerala Sekretario : Bernard J.HENRY

Laŭ la deziro de la Prezidanto Roger WINTERHALTER, Bernard J.Henry estos pli speciale komisiita por la komunikado de la Kongreso de la Popoloj.

6. DIVERSAĴOJ

6.1. Al Monda Kongreso de la SENŜTATAJ POPOLOJ

de Giorgio SILFER je la nomo de la Delegacio de la Esperanta Civito

Giorgio SILFER proponas la aranĝon en Ĉaŭdefono, ĉefurbo de la Civito, de kunveno de la Kongreso de la Popoloj temanta pri la senŝtataj popoloj. La Esperanta Civito plenumus ĉefe rolon de gastiganto kaj de partoprenanto, dum la iniciato estiĝus de nur la Kongreso de la Popoloj. Li rememorigas, ke la fina celo estas pruvi, ke oni povas fari alimaniere ol kun UN ; tial li deziras, dum tiu kunveno se ĝi okazos, antaŭenpuŝi la principon de alternativo al UN.

Giorgio SILFER petas, ĉar nun la Kongreso de la Popoloj posedas plenuman komitaton, ke okazu formala baloto pri tiu propono inviti la Kongreson en Svislandon, kun oficiala mandato de la Kongreso de la Popoloj, kiuj tiel povos kontroli projekton pretigatan de la Esperanta Civito. Giorgio SILFER opinias, ke la invito povos konkretiĝi nur en 2006, sed tamen petas principan baloton por tiu kunveno, kiu povus daŭri, laŭ li, inter tri tagoj kaj unu semajno.

La balotado estas alvokita de la Prezidanto :

Rezultato : la propono estas adoptita per unuvoĉeco minus 2 sindetenoj.

6.2. La financoj de Kongreso de la Popoloj

Koncerne la situacion lasitan de Renée Marchand, laŭ cirkulero datita je la 30a de aprilo 1999, situacia konstato ŝajnas necesa : ekzisto de bankaj kontoj, sumoj sur tiuj kontoj aŭ kiel sub-kontoj de aliaj organizaĵoj. Daniel DURAND promesas klarigi la situacion kaj raporti pri tio al Josiane TROUMPS.

6.3. Adreso de la Sekretariato de la Kongreso de la Popoloj.

La Kongreso de la Popoloj estas, laŭ vidpunkto de la naciaj leĝaroj, neformala organizaĵo, sen statuta sidejo. Pro tio, la rilata adreso estas tiu de la sekretariato. Ekde la fondado de la Kongreso de la Popoloj, la adreso de la sekretariato estis je 15 rue Victor Duruy, Paris 15ème, laborloko de la sinsekvaj sekretarioj. La elekto de Jean-Marc ZAN kiel Sekretario de la Kongreso de la Popoloj implicas, ke la poŝtaĵoj senditaj al la Kongreso de la Popoloj atingu ĝin plej rapide. Estas do necese konsideri lian adreson kiel la oficialan adreson de la sekretariato de la Kongreso de la Popoloj :

KONGRESO DE LA POPOLOJ
ĉe Jean-Marc ZAN
4 bis avenue Gallieni
91 800 BRUNOY (Francio)

Tiu propono ricevas unuvoĉan konsenton, sen balotado.

6.4. Elektitoj kaj voĉdonantaro

La Kongreso de Bruselo en 1963, fondinto de la Kongreso de la Popoloj, imagis voĉdonan procezon gradan, rapidan kaj eksponencialan. Grada ĝi estis per la sinsekvo de 10 balotelektoj ; rapida, ĝi estis malpli kaj malpli ĉar la tempo inter du voĉdonadoj pli kaj pli longiĝis ; eksponenciala, ĝi tute ne estis : ni devintus pasi de voĉdonaj tranĉoj kun 10.000 voĉdonantoj je balotado ĝis tranĉoj de cent mil kaj pli ! Kelkaj Delegitoj daŭre postenas, post tridek kvar jaroj de mandato, kio estas tro longa. Necesas nova sango en la Kongreso de la Popoloj, elekti pli junajn homojn kaj por mandato, kiu ne estu ĉiama. Tial ni devus funkcii laŭ la principo de triona renovigo kaj de mandato limigita je naŭ jaroj.

Tiu propono de limigo de la mandato je naŭ jaroj kaj de triona renovigo ĉiun trian jaron, tia, kia prezentita en la dosiero de la Plena Kunsido, estas adoptita per unuvoĉeco de la ĉeestantaj Delegitoj de la Kongreso de la Popoloj.

Dum la Studaj Tagoj de Diĵono, estis proponite labori kun la nombro da ekzistantaj voĉdonantoj entute, nome tiuj enregistritaj kiel voĉdonantoj far la Mondcivitana Registrolibro : enregistritaj Mondcivitanoj kaj listoj da voĉdonantoj devenantaj de la partneraj tutmondistaj organizaĵoj kaj la tutmondiĝintaj komunumoj, ligitaj aŭ ne al la Konsultiĝa Asembleo. Tiu voĉdonantaro povos esti trione alvokita por balotelekti po dek-tri Delegitojn.

6.5. Reviziado de la tekstoj

Roger WINTERHALTER opinias, ke gravas oficialigi la funkcion de Adjunkta Ĝenerala Sekretario komisiita al Bernard J.HENRY, kio ne ekzistas en la tekstoj. Li ankaŭ elvokas la ideon plilongigi la tempon de unu jaro, antaŭvidita de la artikolo VIII.3 de la statuto, kiel tempo de la mandato de la Prezidanto kaj de la Vicprezidanto, ĝis tri jaroj.

Tiu reviziado de la tekstoj, nesufiĉe preparita, estas prokrastita al posta Plena Kunsido.

6.6. La komunikado de la Kongreso de la Popoloj

Henri CAINAUD rememorigas ke pri la komunikado de la Kongreso de la Popoloj, ni daŭre disponas pri la kompleta kolekto de la bultenoj de AMIP kaj certe povas plani kun la bulteno Citoyens du Monde, same kiel pri la eldonaĵoj internaj al la institucioj de la Kongreso de la Popoloj.

6.7. La rilatoj kun UN kaj UNESKO

Bernard J.HENRY rememorigas la enhavon de la letero sendita de la partoprenantoj de la Studaj Tagoj de Diĵono al Kofi ANNAN, Ĝenerala Sekretario de UN, pri Dua Ĉambro elektota de la popoloj, kaj ankaŭ, ke la respondo de UN, kiu diras, ke ĝi ne estas favora al tia koncepto, kiun ĝia Ĉarto ne enhavas.

Roger WINTERHALTER opinias, ke la respondo de UN metas nin antaŭ elekto : ĉu ni devas ĉesigi nian agadon tie aŭ sendi respondon ? Ni povus ekzemple diri al UN, ke ni bone notas ĝian esprimon, eĉ se tiu ĉi malĝojigas nin, kaj post historia realvoko substreki, ke nenio ŝanĝiĝis laŭ nia vidpunkto, kaj ke niaflanke ni reorganizas nin. Ni povus konkludi per "Al vi la elekto", same kiel siatempe faris tion Tsuruji KOTANI kaj Paul DE LA PRADELLE : "Ĉu vi volas preni la riskon de monda civitana kontraŭpovo, kiu estus ekstera de vi ?"

Helpi la Kongreson de la Popoloj

 

Pri la retejo