KRONOLOGIO de TUTMONDISMO kaj
            de MONDA CIVITANECO
            
            1919
            
            La Ligo de Nacioj (LdN) estas internacia organizaĵo
            enkondukita de la traktato de Versajlo en 1919 cele al la
            savo de la paco en Eŭropo. Sidanta en Ĝenevo,
            en la palaco Wilson, kaj poste en la Palaco de la Nacioj,
ĝi estas anstataŭita en 1945 de Unuiĝinta Naciaro. Ĝi
            ne plenumas sian kompletan rolon antaŭ la dua
            mondmilito.
            
            La ĉefa iniciatinto de LdN estas la Usona
            prezidento WOORROW Wilson. Laŭ lia analizo de la
            unua mondmilito, la sekreta diplomatio estas la ĉefa
            kialo kaj la Ligo de Nacioj devas malsukcesigi ĝin.
            La 14a punkto de Wilson konsistigas la bazon de tiu
            asocio de nacioj. Tamen la usona Senato, rifuzante la
            ratifadon de la Versajla traktato, balotas kontraŭ
            la aliĝo al la Ligo de Nacioj kaj Usono neniam
            partoprenos. Inter la du mondmilitoj, Sovetio kaj la
            nazia Germanio kaj ankaŭ Japanio (en 1933) eksiĝas
            el LdN.
            
            1924
            :
            
            La usonanino Lola M. LLOYD kaj la hungaranino Rosika
            SHWIMMER proponas planon por monda konstitucianta
            Asembleo, kies membroj estus rekte elektitaj de la
            popoloj de la tuta mondo por redakti mondan
            konstitucion.
            
            4an
            de decembro 1937
            
            La usonanino Lola M. LLOYD kaj la hungaranino Rosika
            SHWIMMER fondas en Ĉikago la Kampanjon por Monda
            Registaro. "Campaign for World Government".
            
            1938,
            Novembre
            
            Kreado en Britio de la Federala Unuiĝo "Federal
            Union".
            
            En 1939 Federala Unuiĝo fiksas
            sian sidejon en Usono. Poste Federala Unuiĝo fariĝos
            "Asocio por unuigi la demokratiojn" "Association to Unite
            the Democracies"
            
            1940
            
            Kreado en Svisio de " Svisa Popola Movado por
            Federacio de la Popoloj ".
            
            En
            1945
            
            Usono : la Komitato por la antaŭenpuŝo de
            monda konstitucio kunvenas en la universitato de Ĉikago
            kaj skizas la grandajn liniojn de monda konstitucio.
            
            1946
            , Februare
            
            Robert Sarrazac fondas kun du amikoj la " Centron de
            Esploradoj kaj de Tutmondisma Esprimo " samtempe kiel
            malgranda reto de dudeko da kamaradoj : " La Homa Fronto
            de la Civitanoj de la Mondo ".
            
            1946
            :
            
            La brita deputito Henry USBORNE, reprenante la ideojn
            de Lola Lloyd kaj Rosika Schwimmer (Konstitucianta
            Asembleo de la Popoloj) taskis al si mem kunvoki ĝin.
            Popola movado : Kampanjo por monda registaro "Crusade for
            World Government" subtenos la britajn parlamentanojn
            kunigitajn kun USBORNE.
            
            13a ĝis 16a de
            oktobro 1946
            
            La " Internaciaj Federaciistoj " kunvenas en
            Luksemburgo kaj adoptas la nomon " Movado por Monda
            Federacia Registaro ".
            
            En
            1947
            
            Usono : Kvin malgravaj federaciistaj organizaĵoj
            kunvenas en Asheville (Norda Karolino) kaj interkonsentas
            konsistigi sin kiel " Unuiĝo de la Mondaj
            Federaciistoj ".
            
            17a ĝis 24a de
            aŭgusto 1947
            
            Svisio : 51 organizaĵoj kunvenas en Montreŭ
            kaj fondas la Universalan Movadon por Monda
            Konfederacio.
            
            En 1954 la nomo de la asocio ŝanĝiĝis
               en " Universala Movado por Monda Federacia Registaro
               ", en angla : "World Movement for World Federal
               Government" ĝis 1956. Poste ĝi transformiĝis
               en "World Association for World Federation" (W.A.W.F.)
               - Universala Movado por Monda Federacio (MMF), poste
               en Movado de Mondaj Federaciistoj (20a kongreso,
               1987).
               
               La Movado de Mondaj Federaciistoj celas doti la
               internaciajn instituciojn per demokrata politika aŭtoritato
               por prizorgi la problemojn, kiuj estas trakteblaj nur
               je monda nivelo, tamen agnoskante la suverenecon de la
ŝtatoj en certaj kampoj de interna politiko ". La movado laboras
               por la plifortigo de UN kaj ties demokratiigo, por
               politika reguligo de ekonomio je monda nivelo kaj por
               la konstitucio de grandaj " regionaj federacioj ",
               kiel stadio al monda federacio.
            
            25an
            de majo 1948 :
            
            Gary DAVIS, Usona piloto de la dua mondmilito,
            forlasas sian usonan ŝtatanecon kaj petas la
            protektadon de UN.
            
            5a ĝis 11a de
            septembro 1948 :
            
            2a konferenco de Luksemburgo. En la tagordo : revizio
            de la ĉarto de Unuiĝinta Naciaro. Kreado de la
            Internacia Gvid-Komitato taskita kunordigi ĉiujn
            agadojn al Konstitucianta Asembleo.
            
            19an de novembro
            1948
            
            En Parizo, Palaco de Chaillot, sidejo de Unuiĝinta
            Naciaro, Robert Sarrazac kaj Gary Davis interrompas la Ĝeneralan
            Asembleon de Unuiĝinta Naciaro por depostuli la
            demokratiigon kaj la supernaciecon de UN.
            
            9an de decembro
            1948
            
            En Parizo, en la vintra ciklodromo, pli ol 17 000
            homoj partoprenas en kunveno, dum kiu estas legita la
            respondo de la Prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de
            Unuiĝinta Naciaro al letero sendita de la Parizaj
            Civitanoj de la Mondo : " UN ne ekzistas por aranĝi
            pacon, sed por gardi ĝin kiam la ŝtatoj estos
            organizinta ĝin ".
            
            10an de decembro
            1948
            
            En Parizo UN adoptas la Universalan Deklaracion de
            Homaj Rajtoj.
            
            La 28a artikolo precizigas, ke :
            
            Ĉiu havas rajton je
            socia kaj internacia organizo, en kiu la rajtoj kaj
            liberecoj difinitaj en ĉi tiu Deklaracio povas esti
            plene realigitaj.
            
            1an
            de januaro 1949 :
            
            La Sekretariato de la Civitanoj de la Mondo decidis
            sin strukturi kaj krei Registrolibron de la Civitanoj de
            la Mondo. La anonco pri tio estas farita la 1an de
            januaro de Gary Davis. La statuto estis oficialigita la
            27an de julio 1949.
            
            En 2006, la " Mondcivitana Registrolibro " estas
            oficiale reprezentita de pli ol 50 Korespondantoj aŭ
            Registrocentroj en 40 landoj.
            
            5an de aprilo
            1949
            
            La ŝtato Tenesio (Usono) laŭ iniciato de la
            advokato Fyke FARMER, adoptas leĝon organizantan
            oficialajn balotelektojn al la Konstitucianta Asembleo de
            la Popoloj. Tiuj ĉi okazis la 3an de aŭgusto
            1950. 3 deputitoj, el kiuj FARMER, estis elektitaj, po
            unu por unu miliono da balotintoj.
            
            Tiu balotelekta leĝo estos deklarita nevalida en
            1952 de usona justica kortumo.
            
            24an de junio
            1949
            
            CAHORS ĉefurbo de la franca departemento Lot, sin
            deklaras mondcivitana urbo.
            
            Tiu unua " tutmondiĝo " estis la komenciĝo
               de vasta movado, kiu nun koncernas ĉirkaŭ
               960 urbojn, komunumojn, departementojn, regionojn kaj
               eĉ unu ŝtaton en 13 landoj. Ĉirkaŭ
               duono de la provincoj de Japanio adoptis tutmondiĝajn
               deklaraciojn. En 1966 Monda Konsilantaro por la
               Tutmondiĝo estis kreita de la Universala Movado
               de la Mondaj Federaciistoj kaj ĝia sidejo situas
               en Japanio en Hiroŝimo.
            
            http://www.recim.org/dem/mondurboj.htm
            
            24an
            kaj 25an de junio 1950
            
            CAHORS. Por festi la unuan datrevenon de la tutmondiĝo
            de la urbo granda kunveno arigis pli ol 5 000 homojn (la
            kvazaŭ tuta tiama loĝantaro) apud la historia
            ponto Valentre.
            
            Tiuj tagoj restos - kio ajn okazus -
               markitaj en la historio de Lot, de Francio ... kaj eĉ
               de la Mondo. Flagoj kun mondaj koloroj flirtis sur
               kelkaj publikaj konstruaĵoj apud la trikolora
               flago. La ĝojega homamaso staris ĉe la
               urbodomo por religie aŭskulti la Nobel-premiiton
               pri Paco 1949, Lord BOYD ORR, fondinto en UN de ONA
               (Organizaĵo por Nutrado kaj Agrikulturo), kiu
               venis el sia malproksima Skotlando. La ponto Valentre
               estis la fono de unu el la plej fruaj spektakloj "
               Sonoj kaj lumoj ". Mi eĉ aranĝis la muzikan
               programon : la unua movado de la unua simfonio de
               Beethoven eksplodis kiel piroteknikaĵo ... Poste ĉiuj,
               akompanataj de la eksterlandaj delegacioj, uzis la "
               Mondan Vojon n-ro 1 ". Sur la altaĵoj la
               kamparanoj estis bruligintaj grandegajn Sanktjohanajn
               fajrojn. Atingante la prilumitan mezepokan urbeton
               Saint-Cirq-Lapopie, André Breton, kiu mem
               partoprenis, frapiĝis pro la superreala etoso
               (...)
               
               Intervjuo kun la D-ro Louis
               Sauvé.
            
            http://www.recim.org/dem/lot.htm
            
            26an de decembro
            1950
            
            Malfermo en Ĝenevo de la Monda Konstitucianta
            Asembleo, kun la partopreno de delegitoj el 27 landoj
            (inter kiuj 2 el la 3 mondaj deputitoj el Tenesio). Tiu
            kunveno finiĝos meze de januaro 1951 per malsukceso
            pro konstato de nesufiĉa reprezenta rajteco.
            
            24a
ĝis 29a de septembro 1951
            
            Konferenco de Londono : kreado de la Universala Asocio
            de la Parlamentanoj por Monda Registaro. Tiu asocio,
            iniciatita de Henry USBORNE, arigis 800 parlamentanojn el
            10 landoj (en 1967). En Danio, 98 % de la deputitoj sin
            deklaris tutmondistoj.
            
            Periodo
            1951-1957
            
            La Universala Movado de la Mondaj Federaciistoj, kiuj
            en la komenco ricevis la apogon de Lord BOYD ORR,
            Nobelpremiito pri paco 1949, de Lord ATTLEE, de Jean
            LECANUET, de Thor HEYERDHAL .., estos submetita de la
            kongreso de Romo (1951) ĝis la kongreso de Hago
            (1957) sub la forta prezidanteco de la norvega Hjalmar
            RIISER-LARSEN. La kvietiĝinta entuziasmo, la milito
            en Koreo kaj la malvarma milito, la " Mac-Carthysmo " en
            Usono, la Sueza afero en 1956, la tendenco nete
            minimalista (t.e. favora al simpla reformo de UN) de MMF,
            estos la ĉefaj kialoj de la senspiriĝo de la
            tutmondismo kaj ĉefe de MMF, kies membraro
            malkreskas. La Civitanoj de la Mondo, pli " maksimalistoj
            " rifuzos grupiĝi kun MMF.
            
            1953
            
            
            Garry Davis fondas " World Service Authority ",
            sendependa entrepreno pri civila stato..
            
            29an
            de marto 1955
            
            Prezentado de la plano " NEPTUNO " en la brita
            ministerio de la eksterlandaj aferoj (celo : internaciigo
            de la oceanoj, maraj fundoj kaj de Antarktiko).
            
            La saman tagon, la franca ministro Edgar FAURE
            prezentas planon por utiligi la monsumojn liberigotajn de
            universala malarmado por helpo al la subevoluintaj
            landoj.
            
            25an
            de novembro 1956
            
            Unuafoje en la historio, internacia polica forto
            intervenas : la " blukaskuloj " instalas siajn poziciojn
            en Egiptio, post la franca-brita ekspedicio sur la Suezan
            kanalon.
            
            1957
            
            Kun siaj amikoj Maurice COZYN, belga pacisto, kaj
            Jacques SAVARY, franca pentristo kaj poeto (kiu estos en
            1965 la verkanto de la Alvoko de la 13),
            A.RODRIGUES-BRENT prezentas al la Internacia
            Registrolibro de la Civitanoj de la Mondo la projekton de
            KONGRESO DE LA POPOLOJ.
            
            1959
            Junie
            
            Kreado de la DENVERA GRUPO, (Kolorado - Usono) : Monda
            Komitato por Monda Konstitucio (World Committee for a
            World Constitutional Convention), animata en la komenco
            de Philip ISELY, kiu kunvenon post kunveno (Ĝenevo,
            Milano...) neniam ĉesos agadi por konstitucianta
            asembleo kaj eĉ sukcesos kunvenigi Mondan
            Parlamenton de la Popoloj en Interlaken (Svisio) kaj
            Wolfach en 1968.
            
            La nomo ŝanĝiĝis : Asocio por
               Monda Parlamento kaj Konstitucio. La " parlamento "
               estas nomita " Provizora Monda Parlamento ". Temas pri
               kunelektita parlamento (ne balotelektita). La 12a
               sesio de tiu " parlamento " okazis en Kolkoto (Hindio)
               en majo 2010
            
            22an
            de aprilo 1960
            
            Komuna deklaracio de Britio, Francio, Kanado, Usono
            kaj Italio, en la konferenco de Ĝenevo, laŭ kiu
            ili estus pretaj akcepti mondan registaron.
            
            11an
            de aprilo 1963
            
            Encikliko de la papo Johano XXIII : "Pacem in
            Terris"
            
            3an - 5an de majo
            1963
            
            En Bruselo, Maurice COSYN organizas kongreson, el kiu
            rezultos la Komitato por la Kongreso de la Popoloj (kies Ĝenerala
            Sekretario estos RODRIGUES-BRENT).
            
            3an
            de marto 1966
            
            Dek tri monde famaj personoj lanĉas la " ALVOKON
            DE LA DEK-TRI ". Laŭlonge de la jaro 1966 tiu teksto
            estos represita de diversaj ĵurnaloj en multaj
            landoj.
            
            15an
            de novembro 1968
            
            Kunveno de 3000 homoj en la ĉambrego "
            Mutualité " en Parizo, organizita de la franca
            Registrocentro de la Civitanoj de la Mondo por lanĉi
            la unuan transnacian balotelekton en la homara historio.
            Sur la tribuno :
            
            Josué DE CASTRO, S-ino NEHRU, Jean ROSTAND, ĉe
            Alfred KASTLER, Louis LECOIN, Clara CANDIANI,
            Léonide MOGUY, RODRIGUES-BRENT, Guy MARCHAND,
            Théodore MONOD ...
            
            3a
            de marto ĝis 7a de junio 1969
            
            Unua transnacia balotelekto en la homara historio : ĝi
            estas la unua parto de elektado al la Kongreso de la
            Popoloj. 10.000 enskribitoj el 87 landoj. Estas elektitaj
            Jeanne HASLE (Francio) kaj Josué DE CASTRO
            (Brazilo).
            
            La sekvaj balotelektoj okazos en 1971, 1973, 1975,
            1977, 1980, 1984, 1987, 1994 kaj 1998.
            
            El ĉiu balotelekto 2 elektitaj Delegitoj kaj 2
            anstataŭaj Delegitoj de 10000 balotelektantoj. Sume
            20 titolaj Delegitoj kaj 20 anstataŭaj
            Delegitoj.
            
            Notinde, ke tiu balotelekta maniero nun estas kaduka
            (vd. Ĉi poste en oktobro 2003).
            
            22an
            de aprilo 1970
            
            Unua Tago de la Tero, en Usono, laŭ iniciato de
            la demokrata Senatano de la ŝtato Viskonsino GAYLORD
            Nelson. 20 milionoj da homoj respondis al lia alvoko.
            Okazanta la 22an de aprilo jam de 36 jaroj, la Tago de la
            Tero fariĝis monda en 1990. Nun 500 milionoj da
            homoj, en 184 landoj, partoprenas ĉiun jaron en la
            festo de la planedo.
            
            10an de decembro
            1970
            
            Nova granda kunveno de la Civitanoj de la Mondo :
            3.000 homoj en " Mutualité ". Temo : UN kaj la
            homaj rajtoj.
            
            17an de decembro
            1970
            
            Rezolucio 2749 de UN, kiu dekretis la marajn fundojn
            KOMUNA HEREDAĴO DE LA HOMARO.
            
            1972,
            marte
            
            Kreado de Monda Helpo-Korpuso.
            
            En 1971, terura ciklona cunamo ruinigas la Orientan
            Pakistanon (nuna Bangladeŝo), kaj estigas pli ol 100
            000 mortoj.
            
            Clara CANDIANI, Abato PIERRE, Michel CEPEDE,
               Gilbert CESBRON, Théodore MONOD, Alfred
               KASTLER, Robert BURON... decidas krei konstantan
               korpuson da volontaj savistoj specialigitaj pri la
               helpoj okaze de natura katastrofo, kun la celo savi la
               homajn vivojn kaj helpi la sinistritajn loĝantarojn
               en la mondo.
            
            UN : Kreado de UNDRO (Oficejo de la
            Kunordiganto de UN por la helpoj okaze de katastrofo)
            taskita mobilizi kaj kunordigi la helpojn provizitajn de
            diversaj organizaĵoj, kiel ONA, Monda Organizaĵo
            por la Sano, UNICEF, ...
            
            1975
            
            
               - Fondado de la Asocio de Civitanoj de la Mondo en
               Sanfrancisko. AWC laboras por malarmado, monda
               demokratio, plifortigo de UN. AWC kunlaboris dum
               proksimume 30 jaroj kun Mondcivitana
               Registrolibro.