la kiosko de la Mondcivitanoj

mapo de tiu reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

Historio - La ĉarto - Listo de teritorioj - La Konsilio - Agadoj kaj sugestoj - Informado
TUTMONDIĜA ĈARTO

La ĉarto en pdf-formato pdf


NI, loĝantoj de ................

per la nuna ĉarto deklaras nian urbon tutmondiĝinta.

Nia agado signifas, ke :

  1. Ni asertas, ke nia sekureco kaj nia bonstato estas ligitaj kun la sekureco kaj la bonstato de ĉiuj urboj kaj komunumoj en la mondo.
  2. Ni volas labori en paco kun ĉiuj urboj kaj komunumoj en la mondo, kunlabori kun ili por fondi la tutmondan leĝon, kiu garantias nian komunan protektadon sub la aŭtoritato de tutmonda federa povo demokrate starigota kaj kontrolota.
  3. Ni vokas ĉiujn urbajn kaj komunumajn loĝantojn balotelekti delegitojn al iu reprezenta Kongreso, unua asembleo konsistigota por ilin reprezenti je monda nivelo.
  4. Ni postulas tutmondajn instituciojn je la servo de la tutmonda popolo por solvi la sekurecajn kaj mediajn problemojn, kaj kontentigi la fundamentajn bezonojn komunajn al ĉiuj homoj.
  5. Ni postulas, ke estu elprenitaj de la buĝetoj la necesaj monsumoj por plenumi la komunajn decidojn.
  6. Ni postulas de nia registaro, ke ĝi faru la necesajn elprenojn el la milita buĝeto por certigi la funkciadon de la reprezenta Kongreso de la homoj.
  7. Ni vokas ĉiun urbon kaj komunumon aliĝi al ĉi tiu solidareca Ĉarto.
  8. Neniel malkonfesante nian ligitecon, niajn devojn kaj niajn rajtojn al nia regiono kaj nacio, se ili kongruas kun tutmonda ordo, ni simbole proklamas nin TUTMONDA TERITORIO, LIGITA KUN LA TUTMONDA KOMUNUMO.

  • La Urboj, komunumoj kaj aliaj teritorioj estas invititaj subskribi la ĉi-supran ĉarton.
  • La ĝemelkomitatoj, tutmondiĝaj komitatoj, kaj ĉiuj asocioj, organizaĵoj kaj humanaj movadoj estas invitataj aliĝi al la Konsulta Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj (ASKOP)
  • La individuoj estas invititaj :sin registrigi kiel "Civitanojn de la Mondo", 

Cahors kaj la departemento Lot (Francio) : 50jariĝo (francingve)

Tiu tutmondiĝa ĉarto en malsameta versio ricevis la balotan konsenton unue de la urba konsilantaro de Cahors (Francio), kaj de 59 % de la loĝantaro de Figeac en 1950, kaj poste de pli ol 1000 komunumoj en 18 landoj, Tiu ĉarto estas fleksebla laù geografiaj kondiĉoj aù historio. La nepra komuna punkto estas la alvoko por la progreso de tutmonda demokratio.

Pri la retejo