La kiosko de la Mondcivitanoj

- -

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

Funkcio - La asocio - Ĝeneralaj strukturoj - Teritorioj - Eldonado
Administra Konsilantaro
kunveno de la 28a de marto 2009
en PARIZO-Créteil

Tiu ĉi dokumento en printebla pdf-formato

Malfermo je 9 h 30

Ĉeestas : 13 homoj

  • Daniel Durand, Prezidanto
  • Claude Jousseaume, Jean-Claude Loewinski, membroj de la Administra Konsilantaro
  • Stevens Chellum, Bernard Cogneras, Marie-Françoise Lamperti, Landing Niassy, Roger Winterhalter, membroj de Mondcivitana Registrolibro
  • Aliaj partoprenantoj : Alain Bal, Vincent Peingnez, Brigitte Carraz, Odile Durand, Gilbert Descossy, civitanoj de la mondo.

TRI inter la ĉeestantoj estas Delegitoj al la Kongreso de la Popoloj : Landing Niassy, Vincent Peingnez, Roger Winterhalter.

Senkulpiĝis :

  • Geneviève Charpentier, Vicprezidantino
  • Patrice Lovesse, ĝenerala sekretario
  • Karl Kpodo, adjunkta ĝenerala sekretario
  • Peter Davidse, kasisto
  • Claudine Fischer, Ursula Grattapaglia, Christopher Hamer, Dorothea Sheasby, Liliane Metz-Krencker, membroj de la Administra Konsilantaro,

Ankaŭ senkulpiĝis : Yen Campos, Jean Verstraeten, Louis Gohin, Thierry Toulon, René Wadlow

Kunsida prezidanto : Daniel Durand

Kunsida sekretario : Bernard Cogneras

1. Vivo de Mondcivitana Registrolibro

1.1. Aktivecoj de la Estraro en 2008

Daniel Durand informas pri la multaj aktivecoj de la jaro 2008. Neniu el ili necesigas decidon de la Administra Konsilantaro. Kelkaj el tiuj aktivecoj entagordiĝos por la kunveno de la Konsultiĝa Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj (ASKOP). Ĉiuj aktivecoj estos detale prezentitaj dum la Ĝenerala Asembleo (2010) kaj parte aperos en estonta RECIM-mondo.

1.2. Renovigo de la marko-protekto ĉe INPI

La marko " Citoyens du Monde " estis deponita ĉe la franca " Nacia Instituto de la Industria Proprieto " (INPI). La depono estis renovigita en 2000. Tiu protektado, valida nur sur la franca teritorio, kadukiĝos en 2010. La Administra Konsilantaro opinias utile plu gardi tiun protekton, sed sugestas delegi tiun taskon al la Franca Registrocentro.

1.3. Agadoj de Registrocentroj kaj korespondantoj

Malmulte da Agadaj raportoj de la Registrocentroj kaj Korespondantoj estis senditaj al Mondcivitana Registrolibro por la jaro 2008. Tiuj raportoj estos menciitaj kaj publikigitaj en estonta bulteno RECIM-mondo. Same malmultaj bultenoj estis eldonitaj, ĉar la Kanada kaj Franca Registrocentroj endormiĝis.

1.3.1. Franca Registrocentro :

La Administra Konsilantaro de Registrolibro maltrankviliĝas pro la alarmiga malalta nivelo de la aktiveco de la franca Registrocentro. Tiu malaltiĝo ŝajnas kaŭzita pro homaj problemoj kaj pro malkuraĝiĝo de la volontuloj. Kunveno de la Administra Konsilantaro de la Franca Registrocentro okazos la 3an de majo 2009. Daniel kaj Claude transportos al ĝi projektojn nome de la Administra Konsilantaro de Mondcivitana Registrolibro.

Objektive konstatinte, ke la Franca Registrocentro travivas misfunkciadon, la Administra Konsilantaro de Mondcivitana Registrolibro rekomendas al la Franca Registrocentro

  • Klarigi sian internan situacion
  • Rekonsideri la problemon de telefono por ke la alvokoj faritaj al la sidejo de la Registrocentro ricevu kontentigan respondon, ekzemple : ol aŭtomatan mesaĝon de registrilo preferi la transsendadon de alvokoj ;
  • Restarigi normalajn rilatojn kun Mondcivitana Registrolibro, interalie per la simpla respekto de la direktivoj, tiaj kiaj ili estis aprobitaj en 1990 koncerne la financojn ;
  • Igi el sia bulteno realan informilon kunmetante plurecon kaj respekton de la mondcivitana etiko (aludo farita tie ĉi al kelkaj leteroj de legantoj, kiuj ne devus transpasi la baron de la redakcia komitato) ;

Koncerne la produktadon de bulteno : la Mondcivitana Registrolibro konsideras la gravan homan investiĝon, kiun necesigas la aranĝo de bulteno tiel por Registrolibro kiel por la Franca Registrocentro ; ĝi konsideras ankaŭ, ke de pluraj jaroj la franca Registrocentro ne plu kapablas doni regulajn, interesajn kaj ĝisdatigitajn informojn. Tial Mondcivitana Registrolibro rekomendas al la franca Registrocentro la principon de kunlaborado kun Mondcivitana Registrolibro por ke almenaŭ unufoje ĉiujare la bulteno povu esti kune farita, dum ĉiu strukturo gardos sian distribuan sistemon. Necesas, ke la francaj Mondcivitanoj sciu tion, kio okazas en Afriko, en Hindio, en Japanio, en Kanado aŭ en Brazilo. Nu malgraŭ la liverado de kunvenaj protokoloj, malgraŭ la bulteno RECIM-mondo, kiu estas ĝuste destinata por provizi la redaciojn, oni konstatas, ke la francaj Mondcivitanoj ricevas tre malmultajn informojn pri tutmondismo ekster Francio.

  • Konstatinte la anoncitan foriron de F-ino Giang Nguyen el Parizo, la Administra Konsilantaro konsideris la eblecon alcentrigi la liveradon de la legitimkartoj en Parizo. El la debato pri tio fontis neniu konkreta propono.
  • La Franca Registrocentro konstruis retejon www.citoyensdumonde.net. Spektinte la instalitajn paĝojn la Administra Konsilantaro :
    • konstatas utilan kompletigecon pri la Alvoko de la Artistoj, la artikoloj de la bulteno " Citoyens du Monde " kaj la interreta butiko.
    • rekomendas, ke estu farita videbla ligilo inter tiu retejo kaj tiu oficiala de Mondcivitana Registrolibro www.recim.org kaj per hiperteksta ligilo kaj per informo de filiiĝo de la Franca Registrocentro al la Mondcivitana Registrocentro.

1.3.2. Haitio

S-ro Michelet MICHEL, Korespondanto de Registrolibro deziras ricevi dokumenton atestantan pri lia partopreno en la aktivecoj de Mondcivitana Registrolibro. Sama dokumento iam estis postulita de pluraj korespondantoj en Bulgario, en Peruo aŭ en Kongio. Post diskuto, la Konsilantaro proponas la jenan formulon :

La subskribinta Prezidanto de Mondcivitana Registrolibro, agadante tiel pro sia prezidanteco kiel je la nomo de ĉiuj mondcivitanoj ĉeestintaj en la kunveno de Administra Konsilantaro la 28an de marto 2009, decidas nomumi S-xx kiel Korespondanton kaj komisiiton de Mondcivitana Registrolibro, por juste, klare kaj senpartie reprezenti la Mondcivitanan Registrolibron en sia loĝregiono kaj en ĉiuj lokoj, kiujn tiu ĉi vizitos. Tiu mandato, laŭdire kun universala kompetenteco, devos estis plenumata per neŭtrala kaj volonta maniero konforme al la Direktivoj tiaj, kiaj ili estas skribitaj en la reverso de tiu atesto kaj formale prikonsentitaj de S-xx.

Tiu mandato estas limigita al ses monatoj, kaj poste renovigebla ĉiun duan jaron de la Ĝenerala Asembleo, post plenumo fare de la koncernato produkti jaran raporton de siaj agadoj.

Farita en Parizo, la

Aldoni sub la direktivoj

La prikonsento de tiuj direktivoj pravigas la liveron de atesto valida dum du jaroj, de iu Ĝenerala Asembleo ĝis la sekvonta.

1.3.3. Vizito al la Registrocentro en Lomeo

Tiu vizito de Daniel Durand okazis la 12an de novembro 2008, aranĝita de François Têté, Sovon Kodzo, Yaovi Kuadjo, kun la ĉeesto de Patrice Lovesse, ĝenerala sekretario de Mondcivitana Registrolibro, de John Agbeli, reprezentanto de " Lernejo, pacilo " kaj membro de la Monda Konsilio de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato, same kiel de multaj homoj, esperantistoj aŭ mondcivitanoj. Sume 60 homoj ĉeetis. Tamen dum la kunveno nur 20 homoj ĉeestis.

1.4. Seminario de Tutmondismaj Studoj en Akro, en novembro 2008

Tio estis agado de ASKOP. Tiu seminario okazis en klasĉambro laŭ nemulte favoraj kondiĉoj : bruado, poluado pro brulego en najbara rubejo, kaj arigis malmulte da homoj. Tamen la interŝanĝoj ebligis interkonsenti pri du programoj gravaj en estonteco :

- la fondado de afrika organizaĵo de la demokratio

- la propono farita en ĉiuj lokoj, kie vekiĝas la mondcivitaneco, fondi " komitatojn el loka iniciato por plibonigi la medion ".

2. Kontoj kaj financa situacio

Simpla prezento de la kontoj por 2008, sen baloto. La financa situacio estas sana, sed ne ebligos daŭre plenumi la informadon, la balotelektojn al la Kongreso de la Popoloj kaj la necesajn investojn okaze de supera kresko. Notinde, ke la ĉefa monfonto venas de la memvolaj individuaj kontribuaĵoj.

Debato venas inter la partoprenantoj pri la mono deponita por la Kongreso de la Popoloj. Tiu mono venas de la konto malfermita ĉe BNP (Banque Nationale de Paris) sub la nomo de " Comité pour le Congrès des Peuples ". Konta eltiraĵo datita la 21an de decembro 1998 aperigis saldon de 8345,46 frankoj, t.e. soit 1 272,26 Eŭroj. Sed kiam Peter Davidse kaj Basile Ginger volis fermi tiun konton, la saldo estis malpliigita ĝis nur 434 eŭroj. Agado estus iniciatebla por rehavi la mankantan monon. Bernard Cogneras, Claude Jousseaume kaj Stevens Chellum esploros la problemon. Tiu situacio ne koncernas Registrolibron sed la Komitaton por la Kongreso de la Popoloj.

3. Partoprenado

Mondcivitanaj grupoj kaj retoj : tiu temo estos pritraktita en kunveno de ASKOP.

4. Eldonado

4.1. La legitimkarto estas havebla ankaŭ en araba, en kutima formato

4.2. Bulteno
Eĉ en la nuna okazo, kiam Mondcivitana Registrolibro penas por produkti sian propran bultenon, estas rimarkinde, ke la retejo recim.org entenas centojn da informaĵoj kaj dekojn da paĝoj da leteroj, vidpunktoj, debatoj. Ĉio estas utiligebla por la produktado de la bultenoj de la landaj Registrocentroj, kaj tiu de Francio kaj tiuj de aliaj landoj.

 

Kunsida paŭzo je 12 h 30

Rekomenco je 14 h 00 pri la tutmondiĝoj

Esperanto

Français

English

Español

Sugestoj por helpo al RCM

 

Pri la retejo