mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj
La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 030 - Junio 1982

MALARMADO KAJ EVOLUIGO

Regnestra konferenco en Versajlo

La Mondcivitanoj deziresprimas, ke la regnestra konferenco en Versajlo starigu du komisionojn pri fundamentaj demandoj, kiuj hodiaŭ premas la homaron.

Komisiono pri malarmado

Sine de Unuiĝinta Naciaro aŭ ne, komisiono el juristoj ŝarĝita pristudi la kondiĉojn pro efika kontrolo de la malarmado, kaj ĝiajn sekvojn koncerne la absolutan ŝtatan suverenecon.

La Germania, Italia kaj Francia konstitucioj cetere antaŭvidas eventualajn formeton de suvereneco sub kondiĉo de reciprokeco.

Ĉiuj konferencoj pri malarmado fiaskis, ĉar ĉiuj ekde la unua en Hago la 29an de aŭgusto 1899 koliziis kun la absoluta ŝtata suvereneco.

Laŭlonge de sia historio la homaro rekonsideris la bazajn principojn de sia organizo, laŭmezuri kiam la sciencoj kaj teknikoj evoluis : grekaj civitoj, romia imperio, eklezia povo, feŭdaj potencoj, eldia reĝeco, sed, sola, de du jarcentoj, la absoluta nacia suvenereco, uzata de la ŝtato, neniam estis rekonsiderata.

Kial, dum la homara pluvivo dependas de tiu rekonsidero ?

Komisiono pri evoluigo

Komisiono el ekonomikistoj, taskita pristudi la influon de sia absoluta nacia suvereneco kiel obstaklo al la elradikigo de la malsato en aferoj kiel krudmaterialaj kurzoj, kontrolo de la plurnaciaj societoj, detruado de la tropikaj arbaregoj, ktp...

Ankaŭ ĉi tie sciencoj kaj teknikoj hodiaŭ igas la ekonomiojn pli kaj pli interligitaj.

Nepre necesas trovi tutmondajn solvojn por tutmondaj problemoj.

Esperanto

Français

English

Español

Volonta tutmondista ĵurnalisto

Pri la retejo