| Etika kodo de ĵurnalismaj
         principoj Inter la homaj rajtoj estas tiuj de libera informado kaj
         informiĝado, de libera esprimado de opinioj kaj
         kritikoj. Sur ĉi tiuj fundamentaj homaj rajtoj baziĝas
         la ĵurnalisma libereco, kiu devas ne esti malhelpata
         per iuj ajn limigoj. Eldonistoj kaj ĵurnalistoj devas
         esti sendependaj kaj plenumi siajn taskojn laŭ plej
         bonaj scio kaj konscienco, ne influitaj de personaj
         interesoj kaj fremdaj personoj. Surbaze de supraj konsideroj
         Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio preskribas por
         siaj membroj jenajn principojn: 
            Respekto al la vero estas la plej alta principo de ĵurnalismo.Publikigotaj informoj, ĉu tekstoj, ĉu
            fotoj, devas esti zorgeme kontrolataj rilate al la vero.
            Ilian sencon oni ne devas ŝanĝi nek falsi per
            prezentado, titolo aŭ bild-klarigo. Dokumentojn oni
            devas komuniki fidele al ilia enhavo. Ne-konfirmitajn
            informojn oni devas klare karakterizi kiel onidirojn,
            supozojn aŭ eblojn. Se temas pri simbola foto, oni
            klare devas indiki, ke ĝi ne estas dokumenta.Aperigitajn informojn aŭ asertojn, kiuj poste
            pruviĝas malĝustaj, la koncerna komunikilo
            devas el si mem reĝustigi tuj kaj en adekvata
            maniero.Por havigi al si informojn, materialon kaj fotojn,
            oni devas ne apliki malhonestajn kaj mallojalajn
            metodojn.Ĉiu ĵurnalisme laboranta persono devas
            gardi la profesian sekreton, devas ne denunci atestanton
            kaj devas ne nomi informinton sen ties konsento.Redakciajn publikigojn devas ne influi privataj aŭ
            komercaj interesoj de aliaj personoj. Oni devas klare
            disigi redakciajn tekstojn de varbaj kaj reklamaj
            tekstoj. Reklamaĵoj devas esti klare ekkoneblaj kiel
            tiuspecaj.La ĵurnalismo respektas la privatan vivon kaj la
            intim-sferon de l' homo. Nur se privata agado de homo
            koncernas publikajn interesojn, oni povas diskuti ĝin
            en amas-komunikiloj. Oni devas severe kontroli, ĉu
            per tio estas vundataj la homaj rajtoj de
            nekoncernatoj.Kontraŭas ĵurnalisman etikon, aperigi
            nemotivitajn akuzojn, precipe se ili estas
            malhonestigaj.Artikoloj, kiuj laŭ formo aŭ enhavo povas
            vundi moralajn aŭ religiajn sentojn de iu grupo, ne
            konformas al la ĵurnalisma etiko; tio precipe
            validas ankaŭ por ilustraĵoj kaj
            karikaturoj.Oni devas eviti ne-adekvatan sensacian prezenton de
            perforto aŭ brutaleco. Precipe oni atentu protekti
            junularon kontraŭ tio.Neniu devas esti diskriminaciata pro raso, religio,
            nacieco aŭ lingvo.Raportado pri kurantaj kriminal-enketoj kaj procesoj
            devas esti libera de antaŭjuĝoj. Akuziton oni
            devas ne prezenti kvazaŭ kondamniton antaŭ
            tribunala verdikto.Ĉe medicinaj temoj oni devas eviti sensacian
            prezentadon, kiu povus provoki nemotivitan esperon.
            Esploradoj ne jam finitaj estu prezentataj kiel
            provizoraj.Neniu eldonisto kaj ĵurnalisto koruptiĝu
            per akcepto de donacoj kaj avantaĝoj, kiuj povus
            redukti la liberecon de decido.Altaj idealoj de ĵurnalismo devas esti pacamo,
            solidareco kun subprematoj kaj defendo de l' homaj rajtoj
            agnoskitaj de UN.  Adoptita en Nkongsamba
         (Kamerunio, la 24an de julio 2014Submetita ĉe la Jura
         RegistroServo de Kongreso de la Popoloj la 26an de julio
         2014 sub la referenco U-2014/1
 |