mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Registrolibro de la Mondcivitanoj - Asembleo - Elektitaj Delegitoj

Esperanto

Français

English

Español

La Agentejo - La informoj - La aktualeco

1an de novembro 2011

Fakuloj diskutas pri monda demokratio kaj pri parlamento ĉe UN.
 La fondado de Parlamenta Asembleo ĉe Unuiĝinta Naciaro estis unu el la temoj pritraktitaj dum la konferenco aranĝita de la Germana Asocio por Unuiĝinta Naciaro (DGVN) fine de la pasinta semajno en Berlino. La germanjapana centro de la libera Universitato de Berllino akceptis universistatojn venintajn de tuta germanio por diskuti pri " tendencoj al pli da monda demokratio ".

Tiu konferenco celis situiĝi dek-kvin jarojn post la publikigo de agendo pri demokratigo far Boutros Boutros-Ghali, tiama Ĝenerala UN-sekretario. La teksto de S-ro Boutros-Boutros-Ghali, kiu estas unu el la plej eminentaj subtenantoj de la kampagno por la fondado de Parlamenta Asembleo ĉe Unuiĝinta Naciaro, utilis kiel deirpunkto de la diskutoj aranĝitaj dum tiuj deu tagoj.

Dum unu rondkunveno la projekto de Parlamenta Asembleo ĉe Unuiĝinta Naciaro estis prezentita de Peter Spiegel, vicprezidanto de la Komitato por Demokrata UN en Berlino. S-ro Spiegel asertis, ke la demokratigo de UN estas ankaŭ maniero por antaŭenpuŝi demokration je internacia nivelo, kio estigis la demandon, kial la demokratioj de la tuta mondo metas obstaklon kontraŭ la streboj al la demokratigo de la internaciaj organizaĵoj. "

Pli frue la profesoro Lothar Brock el la Universitato de Franfurto pritraktis la temon de la demokrata manko de Unuiĝinta Naciaro kaj klarigis kial li subtenas la projekton de Parlamenta Asembleo ĉe UN. Dum lia parolado, la Profesoro Brock pritraktis multajn temojn de la konferenco tiajn, kiaj la enskribo de la demokratio sine de la koncepto de UN ; la kondiĉoj necesaj al la demokratio, la demokrataj modeloj, la demokrata interdependeco je naci-ŝtata nivelo kaj je internacia nivelo, kaj ankaŭ la legitimigaj manieroj, la bezono pri legitimeco kaj ties eblaj konsekvencoj.

La partoprenantoj ne sukcesis atingi komunan vidpunkton pri Parlamenta Asembleo ĉe Unuuiĝinta Naciaro. Larĝa interkonsento troviĝis koncerne la konsideron asertantan, ke la demokratio estas sistema en la valoroj de UN kaj ke la legitimeco de tiu monda organizaĵo devas est plibonigita.

La Germana Asocio por Unuiĝinta Naciaro planas publikigi la komunikaĵojn de la konferenco en germanlingva kolekto. Tiu kolokvo estas sekvo de unua konferenco, kiu temis pri monda juro, aranĝita de la Germana Asocio por Unuiĝinta Naciaro en novembro 2008.

Tutmondista Informa kaj Gazeta Agentejo

Pri la retejo