la Kiosko

mapo de tiu reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Registrolibro de la Mondcivitanoj - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

Alvoko - Enregistriĝo - Pago - Agado - Informado

Mondcivitana retkunsido, merkrede la 11an de majo 2022

Solidareco inter ni, kiel ?

Partoprenintoj :

Alphonse Waseka, Jean-Bosco Malanda, Emile Malanda, Ursula Grattapaglia, Daniel Durand, Claude Labetaa, Dinah MacKenzie Peers, Didier Loison, Eric Ellard, Frannçois Lo Jacomo, Joël Muhire, Raulo Antoniano, Emile Malanda

Sinteza resumo de la interŝanĝoj (dum kaj post la retkunsido)

La 11-an de majo 2022, renkontiĝo de esperantistaj civitanoj de la mondo ĉirkaŭ la temo "Civitanoj de la mondo : solidareco inter ni, kiel? "

Dum preskaŭ du horoj, esperantistaj civitanoj de la mondo interŝanĝis ĉirkaŭ la temo : Civitanoj de la mondo, kia solidareco inter ni? Temo iniciatita de Alphonse WASEKA de la asocio Solidarité Bonne Volonté en Kongio.

Ĉirkaŭ la temo estis prezentitaj pluraj ideoj, precipe tiuj scii ĉu temas pri individua solidareco unu al la alia, ĉu temas pri asocia solidareco aŭ ĉu temas pri financa subteno al iniciatoj faritaj de civitanoj de la mondo.

El ĉiuj tiuj interŝanĝoj, la sekvaj ideoj aperas :

Oni ne devas solidarigi laŭ la kolonia maniero, sed meti la solidarecon sub la nivelo pli alta ol la nacio kaj ne estas diferenco inter la riĉuloj kaj malriĉuloj, inter posendantoj kaj ne posedantoj, blankuloj kaj ne blankuloj. Ni estas kune inter simplaj homoj. Ĉiu partoprenas je sia propra vivnivelo, kaj la tuto ebligas la financadon de projektoj aŭ la solvoj de problemoj.

Ekzemploj de solidareco estis menciitaj, precipe pri MONDA SOLIDARECO KONTRA KONTRAŬ LA MALSATO, kiu dank' al la solidareco unu de la alia kaj kun siaj 1 300 membroj tra la mondo jam financis cent projektojn en landoj kiel Francio, Meksiko, Brazilo, Malavio, Kenjo, Togolando kaj en aliaj landoj tra la mondo. Bedaŭrinde la forto de Monda Solidareco kontraŭ Malsato estas minimuma por fari pli. Pro tio ke ankaŭ la kontribuo de la membroj estas minimuma.

Por konkretigi la diversajn ideojn pri kiel apliki solidarecon inter ni, oni proponis la ideon starigi strukturon kapablan ricevi projektojn kaj aliajn proponojn, analizi ilin kaj gvidi ilin en la serĉado de financado.

Kaj la Asembleo de la civitanoj de la mondo estis indikita por ludi ĉi tiun rolon.

Asembleo de la civitanoj de la mondo estas dua ĉambro de la Kongreso de la popolo.

La ideo estis refarita dum la kunveno en franca ke tiu asembleo kunordigu la solidarecon inter la civitanoj de la mondo, kaj tiu ideo estos prezentota en la kunveno kiu okazos en Mulhouse la 11an de junio 2022. La institucioj por fari tiun laboron ekzistas, sed mankas homoj por sin dediĉi al tio.

Krom solidareco en la formo de projektoj, oni emfazis la bezonon eduki kaj konsciigi la loĝantaron pri la bazaj ideoj de tutmonda civitaneco kaj ankaŭ pri la diversaj problemoj tutmonde, kiuj postulas tutmondajn solvojn.

Sed ankaŭ nia solidareco devas gvidi la mondon al novaj strukturoj kapablaj solvi la bezonojn de la homaro.

Ĉiuj ideoj interŝanĝitaj estos prezentitaj dum la renkontiĝo de mondcivitanoj okazonta en Mulhouse la 11-an de junio 2022.

Tiu kunveno permesis al la partoprenintoj antaùvidi diversajn manierojn antaùenigi nian solidarecon. Interalie, konkreta solidareco al homaj problemoj ; solidareco inter ni kiu estas pli ol konkreta, sed ankaù pensa ; solidareco por antaùen puŝi projektojn por ke ili recevu rimedojn ; solidareco por havi influon sur la venontaj leĝoj.

Raporto verkita de Jean Bosco Malanda
kaj Alphonse Waseka

Enkonduka teksto

Hodiaŭ, ni estas invititaj, ni Esperantistaj mondcivitanoj partopreni en renkontiĝo de mondcivitanoj kie nia kara lingvo Esperanto estos uzata kiel lingvo de interŝanĝo de ideoj pri mondcivitaneco.

Sed kion diras al ni la esprimo "Civitano de la mondo"?

Ĉi tiu signifoplena koncepto simple signifas "Ĉiu, kiu naskiĝis en ĉi tiu mondo kaj vivas en ĝi". Sed en la plej strikta senco, ĝi nomas "loĝanton de la tero, kiu konscias pri siaj respondecoj rilate al la problemoj/bezonoj sentataj de la homaro kaj kiu kun firma decidemo ŝatus partopreni en la trovado de solvoj, sendepende de kie ĉi tiuj problemoj okazas. Tio estas, esti solidara kun iu ajn loĝanto de ĉi tiu planedo, tero kiu estas nia patrujo".

Rekoni sin kiel civitanon de la mondo estas memoro pri tio, kio oni vere estas.

Por ni esperantistoj, ĉi tiu kvalito de civitano de la mondo estas plifortigita de la ideoj, kiuj puŝis Zamenhof inventi nian karan Esperanto-lingvon. Zamenhof opiniis, ke ni povas bone paroli Esperanton sed se ni tamen konsideras nin rusoj, germanoj, polaj, konganoj, …, ni ankoraŭ estas en niaj separismaj aŭ diskriminaciaj kutimoj, kiuj kondukas homojn al malunueco, milito kaj malamo.. ..Ĉi tiuj vortoj de Zamenhof. klare montras, ke Esperanto estas lingvo de la civitanoj de la mondo.

Granda estas do nia dankemo al tiuj, kiuj pensis krei movadon/organizadon "Tutmonda Civitano" kaj kiuj ne limigis sin al tio, ili iris iom malproksimen, kreante strukturon por subteni la solidarecon inter homoj, kiuj engaĝiĝas en la maniero konsciigi la homojn de la mondo por kunlabori por la bonfarto de ĉiu membro de ĉi tiu komunumo kiu estas la tero. Ĉi tio denove rilatas al la ideo de solidareco inter homoj.

Kiel volis Zamenhof, li kiu naskiĝis en areo kie estis streĉiĝoj ligitaj al antaŭjuĝoj de raso, nacieco kaj religio, la rolo de la esperantistoj estus iel la serĉado de solvoj al la problemoj de la tuta homaro sen distingo de raso, nacieco aŭ religio. Tial li tiom laboris por testamenti la Eo lingvon al la homaro. Ĉar tio ne sufiĉas, Civitaneco petas nin okupiĝi pri la serĉado de solvoj al la problemoj de la homaro sen fidi je geografiaj, rasaj, kulturaj aŭ religiaj limoj.

Vi vidas, kiel esperantistoj, ni havas tre grandan rolon ene de la civitana movado de la mondo, kiu similas al la ideoj de Zamenhof. Ĉar same kiel la pasio de Zamenhof por Esperanto estis motivita por solvi la problemon de lingvaj baroj por atingi pacon, same kiel tutmonda civitaneco funkcias por mondo de solidareco inter homoj. Ĉar malgraŭ la diferenco de devenoj (naciecoj, rasoj aŭ lingvoj) la problemoj de la homaro estas la samaj ĉie. Kaj postulas respondon de ĉiuj.

Per ĉi tiu renkontiĝo, ni venas memorigi al esperantistoj, ke ili estas invitataj labori por la promocio de la lingvo Eo sed ankaŭ aliĝi al mondcivitaneco por solvi la problemojn alfrontantajn la homaron kaj tio per solidareca maniero.

Alphonse Waseka

Pri la retejo