mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj
La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 12 - Decembro 1980

MILITO Aŭ PACO

Post Jalto la du " Grandpotencoj " Usono kaj Sovetunio, zorgis pri la respekto, fare de la alia, de la priinflua areo, kiu estis atribuita al ĉiu el ili. Ĉiu dezirante pligrandigi sian influon, la du Granduloj kontraŭstaris unu la alian, je risko de nova mondmilito. Ĉiu el la imperioj havis sukcesojn, sed ankaŭ malsuckesojn, ekzemple perdon de Vietnamo por Usono, apartigon de Ĉinio por Sovetio.

La antagonismoj inter nacioj - ĉefe najbaraj - ankaŭ ekzistas ekster la opozicio de la du grandpotencoj, kaj kondukas al multe da lokaj militoj. La plej freŝdata ekzemplo estas la milito inter Irano kaj Irako. Nu, oni konstatas, ke la Grandpotencoj, kiuj, almenaŭ ĉikaze, nenion faris por provoki la konflikton, male provas ĝin limigi, kaj eviti, ke aliaj landoj ĝin partoprenu, pro timo de monda milito.

Kial, koncerne ĉiu el la Grandpotencoj, tiu samtempa furioza deziro de superpotenco, kiu kondukas al la superarmado, kaj tiu singardemo fronte al minora konflikto ?

La respondo estas la timo kontraŭ senrimedaj katastrofoj, kiujn okazigus ekstarto de nuklea milito, ne nur por la implikitaj nacioj, sed por la tuta homaro.

Nu, kial tiu absurdaĵo, la freneza kreskado de la atomnuklea armado, kiam oni asertas, ke oni ĝin neniam uzos ? Kial tiu alia absurdaĵo kalkuli pri la saĝo de la regantoj, kiun megalomaniulo, aŭ frenezulo povus okazigi pernuklean apokalipson ?

Por eliri el tiu eksplodema situacio, ĉu ne taŭgas anstataŭigi la forton per la rajtoj inter la nacioj ?

Por tion atingi, por respektigi la komunan leĝon, ĉu ne necesas, kiel la tutmondistoj petas, ke ĉiu nacio formetu tiun nocion pri absoluta suvereneco, kiu jam kadukiĝis pro la multaj internaciaj konvencioj ; kaj de ĉiu aprobu partajn forlasojn de tiu suvereneco en ĉiuj aferoj, kiuj koncernas la komunan bonon de la homaro.

Ĉu la pluvivo de la homa specio ja ne estas je tiu prezo ?

Rezulto de la 6a elektado al la Kongreso de la Popoloj.

La voĉnombrado okazis en Tokio kaj Parizo - julio - novembro 1980. Elektitaj delegitoj : Helen Tucker (Kanado) kaj Bhupendra Kishore (Hindio). Elektitaj vic-delegitoj : Safi Faye (Senegalio) kaj Sigrid Hannisdahl (Norvegujo)

Esperanto

Français

English

Español

Volonta tutmondista ĵurnalisto

Pri la retejo