mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj
La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 13 - Januaro 1981

NACIAJ KAMPANJOJ : plialtigu la debaton !
La internacia gazetaro konstati, ke la lastaj balotaj kampanjoj usona kaj germana ne " flugis tre alte ". La franca kampanjo por la Prezidenta elekto ŝajnas komenciĝi sammaniere : neniu kandidato proponas rimedon certigantan la protekton de la francoj, protekto, kiu, kompreneble, dependas de la pluvivo de la homa specio.

Tamen, ĉiutage pli, tiu pluvivo estas minacata :

Monda milito inter oriento kaj okcidento

Ĉia mondmilito estigos la fordetruon de Francio malgraŭ ĝia milita potenco. En tiu sfero la tutmondistoj proponas ekstartigi nepran procezon de monda malarmado, reference al la antaŭparolo de la franca konstitucio, kiu antaŭvidas :

" sub kondiĉo de reciprokeco, Francio konsentas pri la limigo de suvereneco necesa por la organizo kaj la defendo de la paco. " Tio estas la nura rimedo certigi efektivan surlokan supernacian kontrolon.

Monda revolucio de sud kontraŭ nordo

La miliardo da malsatuloj estos pretaj revolucii, se neniu rimedo kontraŭ la malsatproblemo estos trovita. Kiel starigi ekvilibron inter triono de supernutritaj kaj du trionoj de subnutritaj ? Kiel eviti la malŝparadon de la riĉaĵo ? Kiel malpermesi la disrabadon de la Tria mondo ? Kiel stabiligi la kurzojn de la krudmaterialoj kaj de la valutoj sen repreni la nocion de absoluta nacia suvereneco ?

Grunda, mara, aera monda poluado

La oceanoj kaj la atmosfero estas ĉiutage poluataj, la dezertoj etendiĝas, la " nigraj tajdoj " multobliĝas. Sen monda leĝaro certiganta ĝian protekton, la biosfero, fonto de la vivo, estas kondamnita formorti.

Monda troloĝateco

La plej granda parto de la naciŝtatoj opinias, ke la kreskado de ilia loĝantaro havigos al ili politikan kaj ekonomian povon. Nu, nur Monda institucio justa kaj efika kapablos ekvilibri la demografian kreskadon, proponante rimedojn je la servo de la tuta homaro, kaj ne favore al nur kelkaj : naciaj registaroj, politikaj aŭ religiaj ĉefoj, ekonomiaj oligarkioj ...

Monda energio

Oni malŝparas la mondan energion kaj la ne renovigeblajn krudmaterialojn, ĉar ne ekzistas monda supernacia aŭtoritato kapabla certigi justajn ekspluatadon kaj dispartigon. La naciŝtatoj havas nur unu politikon, tagon post tago, prestiĝan aŭ imperialisman, kiu rifuzas mondan solvon al tiu fundamenta problemo.

Se majo 1968 debatis principojn, kies novaj konceptoj nun enmoriĝis, kial la politikistoj nun ne modifas la principon pri absoluta nacia suvereneco de ĉiu naciŝtato ? Post du jarcentoj de sciencaj kaj teknikaj progresoj la 163 naciŝtatoj en la mondo havas ekonomiojn tiel streĉe ligitajn, ke estus inda la propono fare de " nacia prezidenteca kandidato " rebati la principon de nacia sendependeco, kiu estas preterpasita de la faktoj, sed ankoraŭ laŭdegita de la politikistoj. Kelkaj juristoj tion ja bone komprenis, kiuj rekomendis, ĉe iuj konstitucioj, la idean erozion pri nacia suvereneco, cele al iu efika politika organizo de la homaro : tiu de la pluvivo.

Esperanto

Français

English

Español

Volonta tutmondista jxurnalisto

Pri la retejo