la Kiosko

Mapo de tiu reteja parto - Aliaj lingvoj - Enhavo

Registrolibro de la Mondcivitanoj - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

Alvoko - Enregistriĝo - Pago - Partopreno - Informado
Legitimkarto - Signifo - Atentigo
Atentigo

La mondcivitana karto liverata de RCM enhavas fortan simbolan valoron. Ĝi esprimas la sopiron de la petanto manifesti :

  • sian fratecon kun la homoj de la diversaj mondaj regionoj ;
  • sian solidarecon kun la loĝantaroj, kiuj suferas pro ĉiaj premoj ;
  • sian partoprenon aŭ sian subtenon por la gardo de nia planedo kaj de ties riĉaĵoj, kaj por la pluvivo de la homaro ;
  • sian atendon kaj siajn depostulojn por leĝaro, kiu regos mondon pacan, unuiĝintan kaj riĉan pro ĝiaj diversecoj.

Registrolibro de la Mondcivitanoj atentigas, ke la mondcivitana karto ne estas akceptata de la naciaj ŝtatoj. Ĝia respondeco neniel estas koncernata pro la iniciatoj de aliaj organizaĵoj, kiuj liveras dokumentojn ofte tre kostajn, kaj el kiuj kelkaj estas ekscese prezentataj kun la titolo "pasporto", kaj estigas severajn elrevigojn al la neinformitaj aĉetintoj..

Pri la retejo