|
||||||||
|
||||||||
La legitimkarto de Mondcivitano publike agnoskas tutmondan civitanan devon de reciproka protektado, kies evidenta neceso rapide montriĝis de post la fino de la dua Mondmilito. La akiro de la legitimkarto de Mondcivitano estas unue morala rifuzado, same kiel ago de saĝeco, fronte al internacia sistemo, kiu fariĝis absurda, ĉar teknike kaduka. La suverenaj ŝtatoj montriĝis de post 1945 nekapablaj alfronti la problemojn, bezonojn kaj danĝerojn, kiuj fariĝas komunaj al la tuto de la homoj. Ili starigas la homgrupojn iujn kontraŭ la aliajn, premas ilin per impostoj por konservi la perarmilan pacon, servutigas la nacietojn al la naciegoj kaj detruas, nome de la ekonomiaj kaj moralaj mobilizadoj, la civilizajn liberojn kaj valorojn, pene akiritajn per plurjarcenta luktado. Ili kondukas la tutan homaron al la neantaŭvideblaj detruoj de la atoma kaj bakteria milito, kiujn sekvos la teknokrata subpremado fare de la venkinta stabo. Sen iluzioj, sen neutila entuziasmo, la akiranto de tiu karto simple asertas, ke metita estas la problemo de tutmonda demokrata organizado, ke necesas ĝin studi kaj malkovri novajn vojojn kaj teknikojn po ĝin solvi. Li scias, ke, eĉ se la laboro de la mondcivitanoj ne decidige influas la tujajn eventojn, tamen necesas multigi, en ĉiuj landoj, la centrojn de esplorado, edukado kaj intervenado, kiuj eksperimentas novajn metodojn por certigi minimuman protektadon al ĉiu homo kaj al la homaro, per minimumaj tutmondaj leĝoj. Tiu karto esence signifas, ke ties havanto agnoskas :
La havanto de tiu karto restas libera mem serĉi la kampon kaj la metodojn de la agado en la plej diversaj sferoj, por trovi la sintenon kaj la agojn, kiuj vivigu la novan respondecon en li vekitan. Ĝin ricevante, li ne fariĝas membro de organizaĵo aŭ de movado. Li simple fariĝas elektonto al la konstitucianta Asembleo de la Popoloj (kaj, tion atendante, al la Kongreso de la Popoloj aŭ al alia provizora Asembleo). |
||||||||
|