la Kiosko

mapo de tiu reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

Alvoko - Enregistriĝo - Pago - Partopreno - Informado
Viaj demandoj
Al kio utilas registriĝi ? - Kiel vi aŭdigas vin ? - Ĉu estas eble havi ankaŭ la pasporton ? -Ĉu Mondcivitanoj estas agnoskitaj de la ŝtatoj ? - Ĉu Mondcivitanoj estas agnoskitaj de U.N. ? - Kio pri la rilatoj inter la Federaciistoj, WCPA, PWP kaj la Mondcivitanoj ? - Kio pri Esperanto ?


Al kio utilas registriĝi ?

La celo estas arigi nin pere de RMC por aŭdigi je la individua, nacia, monda niveloj, la gravecon organizi supernaciajn demokratajn instituciojn, kiuj prizorgos el tutmonda vidpunkto ekvilibron, pacon, pluvivon de la homaro kaj de la biodiverseco.

Je individua nivelo, tiu registriĝo estas ege grava : ĝi estas la konkretigo de identeco pli vera kaj pli fundamenta, ol multaj aliaj anecoj (kluboj, partioj, sindikatoj, asocioj, nacio...) kaj ia nutro, kiu iom post iom ŝanĝas la sintenoj de la persono, kiu faris tiun agon, kaj instigas ĝin agado kohere kun tiu identeco. La abundeco da agadoj konkretaj kaj utilaj por la destino de la homaro, realigitaj de personoj kiuj faris tiun agon registriĝi estas impresa : tio koncernas la kampojn de la humanaj aferoj (progreso, helpo, flegado), de edukado, de la reintegriĝo, de la sociala ekonomio, de la komunikado, de lobiado... La civitanoj de la mondo kompreneble ne estas solaj en tiuj kampoj, sed oni vidas, ke ili partoprenas en la ekkonsciigo pri planeda civitismo.

Je la nivelo institucia, kompreneble estas la Kongreso de la Popoloj. Instituto por Tutmondismaj Studoj kaj Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato devenas de la agado de la Kongreso de la Popoloj.


Kiamaniere vi aŭdigas vin ?

Ĝis 1977, Registrolibro plenumis efektive tiun rolon. Sed ne plu depost kiam la Kongreso de la Popoloj mem ekstaris. Registrolibro estas fakte servo pri civila stato, kiu enregistras la Civitanojn de la Mondo, kaj la nura parolado farebla estas diri, ke la tutmonda demokratio estas nun volata de konsiderinda nombro da personoj tra ĉiuj landoj de la mondo. Nun la Kongreso de la Popoloj mem proklamu la opiniojn, kiujn ĝi taksas indaj.


Ĉu estas eble havi ankaŭ la pasporton ?

Registrolibro de la Mondcivitanoj distribuas "mondcivitanan legitimkarton". Tiu karto, same kiel iu ajn dokumento provizita de tutmondisma organizaĵo, tute ne estas rekonita de la naciaj ŝtatoj, kaj ĝi neniel anstataŭas la regulan havigon de oficialaj dokumentoj, tiaj kiaj nacia legitimkarto, pasporto, vizo, laborkarto, restadkarto, aŭ aliaj. Ne-ŝtata Organizaĵo, kiu pretendus la malon estas denuncenda kiel friponanto.

Certe ekzistas organizaĵo, kiu liversas mondajn pasportojn. Tiu organizaĵo utiligas tiun rimedon por ataki la ŝtatajn suverenecojn. Gxi estas aktivista elekto, kiu trans iu filizofia kohereco, estas tute kondamnebla laŭ la formo kaj laŭ la principo. Laŭ la formo, ĉar tiu pasporto estas tre altkoste vendata al homoj, kiuj esperas el ĝi sekurecon, nu plej ofte ĝi havigas al la posedanto enkarcerigan kondamnon. Sur la principo, ĉar ĝia agado miksas nescion de ŝtatoficistoj kaj subskribon de internaciaj konvencioj fare de la ŝtatoj. Do tiu organizaĵo ne estas rekomendebla.

La karto, kiun liveras Registrolibro de la Mondcivitanoj, estas simbola de onia natura aparteno al la tutmonda komunumo, sed ankaŭ de onia volo iun tagon ekvidi la problemojn komunajn al la tuta homaro solivatajn per juro kaj leĝoj produktitaj de tutamonda demokratio. Havi tiun karton, montri ĝin al siaj amikoj, siaj kunuloj, valoras kiel konstante deklaro, ke la mondo ne finis sian konstruadon, ke ĝi ne ankoraŭ estas unuiĝinta, kaj ke en ĝi la homaj rajtoj ne havas garantion, ĉar la organizaĵo anoncita en la artikolo 28a de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj, ankoraŭ ne ekzistas.

Registrolibro de la Mondcivitanoj do liveras tiun legitimkarton en la tuta mondo, kaj nun oni povas diri, ke pluraj dekmiloj da homoj jam faris tiun individuan klopodon, kaj ke tiu tuto konsistigas la kernon de tutmonda popolo ekiranta al demokratio kun nivelo kongrua kun tiu mondaneco.


Ĉu Mondcivitanoj estas agnoskitaj de la ŝtatoj ?

Kiam ŝtato aliĝas al Unuiĝinta Naciaro, ĝi subskribas la U.N.Ĉarton sed ankaŭ kelkajn tekstojn kiuj estas kvazaŭ aneksitaj al ĝi. Unu el ili estas la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj. Tiu Deklaracio estas nun fakte adoptita de 190 ŝtatoj.

- Tiu universala Deklaracio, en la alineo 8 de la antaŭkonsideroj, stipulas ke ĉiu individuo kaj ĉiu organo de la socio, konstante atentante ĉi tiun Deklaracion, per instruado kaj edukado strebu al respektigo de tiuj ĉi rajtoj kaj liberecoj, kaj per laŭgradaj paŝoj naciaj kaj internaciaj certigu ilian universalan kaj efektivan agnoskon kaj observadon

- la Mondcivitanoj respondas al tiu difino ekde 1948 kaj starigis programon por la plenumo de la artikolo 28a surbaze de la artikolo 21-3, nome ke Ĉiu havas rajton je socia kaj internacia organizo, en kiu la rajtoj kaj liberecoj difinitaj en ĉi tiu Deklaracio povas esti plene realigitaj (artikolo 28) kaj ke la volo de la popolo estas la fundamento de la aŭtoritato (artikolo 21-3).

Alimaniere dirite, la civitaneco, la demokratio havas plurajn plenumajn nivelojn :

  • la lokaj aŭ regionaj problemoj dependas de la loka aŭ regiona aŭtoritato ;
  • la landaj problemoj dependas de la landa aŭtoritato
  • la mondaj problemoj devos dependi de kreota monda aŭtoritato.

Tiu monda aŭtoritato ne estas UN, ĉar UN estas " inter-nacia " institucio, kiu respektas la " suverenan egalecon de la ŝtatoj " (eltiraĵo de la ĉarto), dum la anoncita en la artikoko 28 organizo, frukto de la volo de la popolo, povos plenumi aŭtoritaton en tre precizaj kazoj, kiuj estos planitaj de monda konstitucio.

Sur tiu bazo, la Kongreso de la Popoloj estas historie kaj nun la nura organizo en la mondo, kiu provas aplikigi la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj laŭ la artikoloj 21-3 kaj 28 de tiu deklaracio, dum la volo de la popolo esprimiĝas surbaze de memvolo per la enregistriĝo de la interesiĝantaj civitanoj en la Mondcivitanan Registrolibron.

Konklude, ĉiu lando, kiu subskribis la ĉarton de UN kaj la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj, jam antaŭrekonis la Mondcivitanojn kaj la programon de la Kongreso de la Popoloj.


Ĉu la Mondcivitanoj estas agnoskitaj de Unuiĝinta Naciaro ?

Pri la agnosko far Unuiĝinta Naciaro, ja vi havas la respondon al la 11a demando de la dokumento "Kial Mondcivitanoj ?" Ni opinias, ke la mankoj de U.N., kiujn ni denuncas ekde la fondo de la orgaizaĵo, kulpas pri la grandaj malekvilibroj, kiuj tuŝas nian planedon, kaj pri la malfeliĉoj el ili rezultantaj, kaj do pri la milionoj da mortoj, kiuj estis eviteblaj se, kiel jam proponis kelkaj fondintoj, supera demokrata organizaĵo estis starigita anstataŭ tiu amaso da suverenaj interesoj starantaj unu kontraŭ la aliaj. Ni denuncas la mankojn de U.N., tamen ni ne restas je tiu vana parolado : de tre longe ni proponas, ke apud la Asembleo de U.N., kiu reprezentas la ŝtatojn, funkciu dua ĉambro, kiu demokratie reprezentus la terloĝantojn. Kaj tio okazas nur se ni agadas ambaŭmaniere : 1/ premo de ekstero, t.e. disvastigi la mondcivitanecon, la mondan civitismon ; 2/ premo de interno, t.e. partopreni en la laboroj de U.N. tie, kie tio eblas, por ke interne de la institucio oni antaŭvidas konsenti pri la aldono de dua leĝofara ĉambro, por ke la tekstoj de U.N. povu fariĝi mondaj leĝoj.

Nuntempe pluraj tutmondistaj organizaĵoj fonditaj de Mondcivitanoj havas konsultajn rilatojn ĉe U.N. aŭ ties filioj (Unesko, Unicef.) Siaflanke Registrolibro de la Mondcivitanoj havas rilatojn kun Unesko.

Precizigende, ke U.N. agnoskas nur la ŝtatojn. Ne estas ĝia rolo agnoski la ne-ŝtatajn organizaĵojn. Do neeblas paroli pri agnosko de Registrolibro de la Mondcivitanoj far U.N.


Kio pri la rilatoj inter la Federaciistoj, WCPA, PWP kaj la Mondcivitanoj ?

WCPA estas movado devenanta el la federaciista branĉo de la tutmondistoj.

Jen diferenco inter la federaciistoj kaj la mondcivitanoj :

  • federaciismo celas ŝanĝi la socion dank'al la elito ;
  • mondcivitanismo celas ŝanĝi la socion dank'al partopreno de la popolo.

Dua diferenco fluas el la unua :

  • la federaciistoj havas monon, pro elitismo kaj farscio de la financistoj.
  • la mondcivitanoj ne.

Fakte, ĉiuj konscias ke ambaŭ klopodoj necesas, kaj tra la elito, kaj tra la popolo.

Jam de pli ol 30 jaroj ekzistas WCPA kaj nun PWP. La agadantoj de tiu organizaĵo multe laboris por ellabori konstitucion. Nun la konstitucio estas verkita kaj WCPA/PWP provas prezenti tiun konstitucion al la registaroj, por ke ili adoptu ĝin. ... kompreneble mankas la subteno de la popolo, kaj tial la tuta WCPA projekto frontas malfacilaĵojn.

Necesas diri, ankaŭ, ke ekzistas tra la mondo pli ol cent projektoj de tera konstitucio. La WCPA konstitucio estas tute certe la plej ellaborita.

Ekzistas multaj rilatoj inter la federaciistoj kaj la mondcivitanoj, kaj eĉ multaj federaciistaj aktivuloj estas ankaŭ mondcivitanoj. Tio validas ankaŭ inter WCPA kaj la Mondcivitanoj : Eugenia Almand, Philip Isely, Charles Mercieca, Reinhart Ruge, Dauji Gupta, Dominique Balouki kaj aliaj estas federaciistaj mondcivitanoj.

Lasta punkto : kvankam la federaciistoj kaj pli aparte WCPA ellaboris propran projekton de "provizora monda parlamento" (PWP), la historie grava kunveno okazinta en Bruselo en 1963 arigis la reprezentantojn de ĉiuj gravaj tutmondistaj movadoj el la tuta mondo, kaj el tiu kunveno naskiĝis la ideo de stadia parlamento, nome : la Kongreso de la Popoloj. La Brusela kunveno taskis al Mondcivitana Registrolibro la balotelektojn al tiu Kongreso de la Popoloj, kaj tiu ĉi reprezentas balotintojn el preskaŭ ĉiuj tutmondistaj movadoj de la tero. En estonteco verŝajne la Kongreso de la Popoloj taskos al si mem la adoptigon de la tera konstitucio de WCPA (eble post ĝisdatigo) fare de la internaciaj organizaĵoj kaj de la ŝtatoj. Kaj tion leginte vi povas konstati ke la Civitanoj de la Mondo kaj la Federaciistoj partoprenas en la sama historia movado al tutmondaj civilizo kaj paco, per konverĝo de ambaŭ klopodoj al sama celo.

(Nun la tutmondistaj organizaĵoj estas pli ol 290, sed en 1963, la nombro estis multe pli malmulta. Mi mem ne havas la ĝustajn nombrojn. Laŭ mia memoro el la diroj de Henri Cainaud : en Bruselo kunvenis ĉirkaŭ 140 homoj el 40 organizaĵoj.).

 

 

Pri la retejo