La kiosko de la Mondcivitanoj

mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

Português

Historio - La elektitaj Delegitoj - Kunvenoj - Deklaroj - Agadoj
SESIO en BRAZILJO (Brazilo)
de la 11a ĝis la 15a de majo 2009

Protokolo

Tiu teksto en pdf-formato

1a parto : Protokolo pri la debatoj
2a parto :
Raporto pri la cirkonstancoj

1a parto : Protokolo pri la debatoj

Partoprenantoj :

Kongreso de la Popoloj
  1. Peter Davidse (Nederlando)
  2. Ursula Grattapaglia (Brazilo)
  3. Landing Niassy (Senegalio)
  4. Vincent Peingnez (Francio)
  5. Ulysses Riedel (Brazilo)
  6. Roger Winterhalter (Francio)
  7. Rob Wheeler (Usono)

ASCOP

  1. Brigitte Carraz (Francio)
  2. Daniel Durand (Francio)
  3. Odile Durand (Francio)
  4. Alain Bal (Francio)
  5. Annick Bal-Cardeur (Francio)
  6. Marie-Françoise Lamperti (Francio)
  7. Erika Maillet (Francio)
  8. Stevens Chellum (Francio)
  9. Wanda Riedel (Brazilo)
  10. Giuseppe Grattapaglia (Brazilo)
  11. Paulo Nascentes (Brazilo)
  12. Angela Nascentes (Brazilo)
  13. Ana Maria De Mesquita (Brazilo) tradukistino.

Senkulpiĝis : Yves Angelloz, Henri Cainaud, Bernard Chuzeville, Marc Garcet, Dauji Gupta, Gilliane Le Gallic, Chris Hamer, Joel Luguern, Liliane Metz-Krencker, Heloisa Primavera, Leo Rebello, John Roberts, Muriel Saragoussi, René Wadlow, Lucy Webster,

Pluraj afrikanoj ne povis ĉeesti manke de enirvizoj.

Sesiaj kunprezidantoj :

  • Peter Davidse
  • Roger Winterhalter
  • Ulisses Riedel

La sesio estas malfermita de Ulisses Riedel, prezidanto de Planeda Unio

suprenEstis pritraktitaj la jenaj punktoj :

Funkciado de Kongreso de la Popoloj

Prezidanteco : Sekve de la rezigno de la Prezidantino Heloisa Primavera, estas aplikota la artikolo 8.4. de la Reglamento.

Financoj : La afero pri la malfermo de nova banka konto je la nomo de Kongreso de la Popoloj estis pristudita. La plej certa solvo ŝajnas pasi tra komitatoj por Kongreso de la Popoloj fondataj laŭ la oportunoj. En Francio ekzistas komitato, kiu povas esti reaktivigita se iu homo igas sin dispona por tiu tasko. Kiam tiu komitato estas denove funkcianta, estos lanĉebla alvoko por kontribuaĵoj ĉe la registritaj mondcivitanoj. La kasisto devos arigi aktivan teamon por la serĉado de novaj financaj fontoj. La financaj fontoj estas analizeblaj kiel venantaj de du flankoj :

  • La homoj laŭ sindevontigo de regulaj memvolaj kontribuaĵoj
  • La institucioj, kiuj financas laŭ projekto.

La invitadoj : la plenaj sesioj estas planitaj por okazi ĉiun dekokan monaton kiel eble sur ĉiufoje alia kontinento. Oni atentigas pri la afero de la invitadoj kaj la alireblo de la kunvenloko. Solvo ŝajnas kuŝi en la fakiĝo de loka ASKOP-a organizo por anticipi ĉiujn antaŭvideblajn kazojn kaj tiamaniere ebligi senprobleman partoprenon de ĉiuj, kiuj laboris en la perspektivo de tiu kunveno, ĉu ili estas elektitaj al la Kongreso de la Popoloj ĉu reprezentantoj de organizaĵo de la tutmondista civila socio (ASKOP).

Sindeklaro de ASKOP. Daniel Durand legas deklaron eltiritan de retmesaĝo datita la 10an de aprilo laŭ kiu la " membroj de la Konsultiĝa Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj (ASKOP) ĉeestas por subteni la laboron de Kongreso de la Popoloj kaj provizi ĝin per pliaj rimedoj por ke ĝi progresu al siaj celoj ".

Statuso la Defendantoj de la Homaj Rajtoj (DHR)

Ofte okazas ke la DHR estas maltrankviligitaj pro siaj aktivecoj ĝis la malliberigo aŭ la restadmalpermeso.

Internacia konvencio sub UN estis adoptita (rezolucio 53/144). Tamen oni konstatas nesufiĉojn kaj nerespektojn de la sindevontigoj.

La membroj de la Kongreso de la Popoloj ĉeestantas en Braziljo interkonsentas fondi organismon, kiu arigos ĉiujn homojn kaj asociojn por krei Mondan institucion de homaj rajtoj.

Tiu institucio konsistus el jura kaj sociala membraro devenanta de la NRO aŭ organismoj aŭ el ĉiu homo, kiu havus la samajn direktojn por la defendo kaj la promocio de la homaj rajtoj.

Al tiu celo estas dezirebla kiel eble plej frue la konsistigo de ĉarto de homaj rajtoj, kiuj ebligos difini la terminojn kaj konkretajn agadojn por la defendo de la homaj rajtoj. La fina teksto devos tuj utili al la DHR kiel kontraŭpovo.

Migradoj

La Kongreso de la Popoloj ricevis la alvokon sin deklari pri la statuso de la migrantoj. Responde ĝi decidas la konsistigon de laborgrupo, kiu esploru la jurajn kaj financajn rimedojn por la starigo de " monda statuso de la migrantoj ". La ideo de " koalicio " pir rajtoj de la migrantoj resendas al la antaŭa propono pri Monda institucio de homaj rajtoj.

Homa civila stato

La artikolo 15 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj asertas, ke ĉiu rajtas je ŝtataneco. Sed la realeco estas multe malpli ol tio. Multaj homoj ne havas " leĝan " ekzston. Ili ne havas civilan staton ĉu ili ne estis enregistritaj, ĉu ili estis forigitaj. Al ili aldoniĝas la homoj, kiuj havas malfacilaĵojn kun la ideo aŭ la fakto de la ŝtataneco, de la nacianeco, kaj kiuj dezirus estis agnoskitaj kiel homoj kaj ne kiel naciuloj.

Pro tio, ke :

La Mondcivitana Registrolibro estis kreita por konsistigi mondajn voĉdonantajn listojn, kaj ke pro neceso la legitimeco partoprenas en tiu konsistigo.

La Kongreso de la Popoloj deklaras, ke ĉiu homo rajtas pri rekonita ekzisto kaj identeco. Ĝi taskas la Mondcivitanan Registrolibron per la organizado de tiu civila stato. Ĝi rekomendas pri juĝkapablo kaj necesa prudentemo en la realigado de tiu tasko.

Eŭropa direktivo de reveno

La ĉeestanta en Braziljo asembleo aŭskultis la raporton de Daniel Durand, kiu prezentis la agadon kondukitaj je la iniciato de la Mondcivitana grupo en Corrèze (Francio) kaj kies peticio kolektis 350 subskribojn. La 5an de marto 2009 la Mondcivitana registrocentro en Corrèze sendis la rezultaton de tiu peticio al diversaj eŭropaj kaj responsuloj kaj elektitoj, sed sen sukceso. La Registrocentro deziras, ke la Kongreso de la Popoloj agadu ĉe la eŭropaj instancoj reasertante la esence proprajn rajtojn de ĉiu homo.

Tiu temo estigis pasian debaton, ĉar la migraj problemoj ne estas konsiderataj ĉie sur la tero kun la sama graveco.

Tamen la problemo ne estas nur eŭropa. Ĝi koncernas pli kaj pli da landoj, kiuj kvazaŭ nevideble dronas en ksenofobajn politikojn : Usono kontraŭ Meksikio, Haitianoj kaj Dominikanoj en la aliaj Karibaj insuloj, pligraviĝantaj problemoj inter afrikaj landoj, kie la serĉo de ŝtata identeco plu okazas per mimetismo de la eksaj koloniigantaj landoj , ne forgesante la situacion en Srilanko kaj en pluraj landoj de la eksa Sovetio. La iniciato de la Mondcivitana grupo en Corrèze alvokas la Kongreson de la Popoloj pri la situacio en Eŭropo. Al tio respondu la Kongreso de la Popoloj same kiel ĝi devos respondi al la alvokoj, kiuj povos veni de aliaj lokoj de la planedo pri la sama temo. Finfine la asembleo interkonsentiĝas pri necesa agado. La homoj, kiuj implikiĝos kaj la necesaj rimedoj plu estas difinotaj.

Koalicio " Monda Popoloj ĉe Unuiĝinta Naciaro "

Sekve de la ASKOP-a debato pri la sesdekjariĝo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (januare 2008) komuna deklaro estis produktita, kiu ricevis la subskribon de interalie 30 organizaĵoj. La sekvonta stadio jam anoncita dum la gazetprelego de la 4a de septembro en Parizo estas strebi por ke la monda popolo estu rekte reprezentita interne de UN. Tiu projekto ne estas tiu pri reprezenta farita de elektitoj (PA ĉe UN, ekzemple) sed pri la ĉeesto de unu popola voĉo interne de Unuiĝinta Naciaro, iel same kiel la junulino, kiu intervenis ĉe la Brazila Senato pri Amazonio. Kaj por atingi tiun celon, Agadi por la Homaj rajtoj dezirus, ke konsistiĝu ampleksa koalicio kies unuaj membroj estos la 30 subskribintaj organizaĵoj. Sed antaŭ lanĉi tiun agadon, Agadi por Homaj Rajtoj ŝatus, ke la Kongreso de la Popoloj sin deklaru sur tia projekto.

La ĉeestanta en Braziljo asembleo konsentas pri la praveco de tia ĉeesto, tamen opinias necesa pli profunda difino de la projekto pri la mediacioj kaj la kondiĉoj por plenumi tian rajton. La asocio " Agadi por Homaj Rajtoj " estas invitita daŭrigi sian laboron kaj raporti pri ĝi dum la venonta sesio de la Kongreso de la Popoloj.

suprenStrategiaj aliancoj kaj komunikado.

Rob Wheeler eldiras pluraj eblecojn de kunlaborado. Li identigis SES el ili, pri kiuj temis laborfolio disdonita dum la kunveno, inter kiuj :

  • Josep Ortega ĵus kreis " Mondan Demokratan Movadon " nomitan " ondo ". La Kongreso de la Popoloj kaj ASKOP povus esti ties kunfondintoj.
  • La Mondcivitana tago, la 20an de marto, povas federi plurajn organizaĵoj por la antaŭenpuŝo de tiu tago : " Ni la mondo " + Kongreso de la Popoloj + Mondcivitana Registrolibro + ASKOP + ... kun la subteno de TV Supren kaj aliaj komunikrimedoj.
  • Transformi la mondon, kun "globaldemo.org" Ĝi estas organizaĵo, kiu aranĝas kampanjojn por la monda demokratio.
  • Monda Alianco por la transformado de Unuiĝinta Naciaro (WATUN), kies Rob estas membro de la plenuma komitato.
  • Kunlaborado kun la movado " Ni la mondo " . http://www.wetheworld.org/

Komunikado

Rob proponas, ke ekzistu propra retejo de Kongreso de la Popoloj kes agendo estus alirebla inkluzive de la membraj organizaĵoj de ASKOP kaj kiu entenus :

  • La internan komunikadon
  • Tekstojn
  • Deklaraciojn
  • Raportojn
  • Prelegojn ...

Reprezentado ĉe UN : la Kongreso de la Popoloj faros petleteron por esti reprezentita ĉe UN. Rob Wheeler estas taskita per la necesaj formalaĵoj.

suprenSolidara ekonomio

Roger Winterhalter resumis per kelkaj bildaj frazoj kio estas solidara ekonomio, tiam citante Heloïsa Primavero, kiu estas, laŭ li, unu el la plej bonaj promociantoj de la solidara monunuo tra Latina Ameriko. En Eŭropo la plej vastinĝinta solidara monunuo estas " sol ", kaj pri tio li disdonas malgravan broĉuron, kies esencon oni povas retrovi el Interreto : http://www.sol-reseau.coop/

La baza principo estas inversi la rilaton inter ekonomio kaj homo.

La projekto prezentita de Roger temas pri la eksperimenta eldonado de gazeto " Colibri " por kiu li invitas ĉiu el la partoprenantoj kaj el la legantoj de la gazetoj kaj protokolon de la renkonto en Braziljo sendi al li " dosierojn de sperto " pri ĉiu el la aktivecoj ligitaj al la monda civitaneco.

Alain Bal sugestas, ke tiuj spertoslipoj povus esti la frukto de retaj laborgrupoj " Kune Agadi - Civitanoj de la Mondo ", kies aktiveco resumiĝas nun per kelkaj interŝanĝoj en Facebook.

Por plia informado pri solidara ekonomio, vidu " Synthèse de l'ESS " (franclingva teksto ankaŭ havebla en pdf).

AMIP

La Tutmondista Gazeta kaj Informa Agentejo devas esti refondita. Tiu agentejo devas federaciigi ĉiujn tutmondistajn informojn, ilin estigi kaj certigi ties disdonadon.

Statuta teksto :

Aprobo de la Anekso n-ro 2 de la Reglamento de Kongreso de la Popoloj.

DIVERSAĴOJ :

Pluraj deklaroj kaj mocioj estis adoptitaj kaj estos tien ĉi enmetitaj laŭmezure kiam ili fariĝos definitivaj.

Fermo de la sesio.


supren

2a parto : Raporto pri la cirkonstancoj

Kvankam la evento estis nuligita ses tagojn antaŭ la programita komenco pro iniciato de la prezidantino Heloisa Primavera - la sekvaj personoj tiun kunvenon partoprenis -:

La Organiza Komitato konsistis el kvin personoj (Heloisa Primavera, Ulisses Riedel de Resende, Vanda Reis Riedel de Resende, Paulo Nascentes, Ursula Grattapaglia) kiuj daŭre ĉeestis la kunvenon krom la demisiinta (la 5-an de majo) prezidantino.

Post la fino de la evento, kio okazis inter la 10-a kaj 15-a de majo, aperis neformale la eksa prezidantino Heloisa Primavera, partoprenante la finan feston, sen tamen fari iun ajn oficialan deklaron pri sia demisio.

La elektitaj delegitoj kaj la membroj de ASKOP decidis konsideri valida la eventon, kvankam ĝi estis nuligita pro timo de mondvasta epidemio de porka gripo. La ĉeestantoj konsideris la motivon nuligi la kunvenon nesufiĉa argumento, ĉar la normala gripo mortigas ĉiujare pli ol duon milionon da personoj en la mondo, dum la nova formo de gripo ĝis nun rezultis en malpli ol cent mortintoj.

Konstatinte ke de la kvar estraranoj ĉeestis nur la financa direktoro Peter Davidse, kun la konsento de ĉiuj li transprenis la kunordigon de la evento, invitante la eksprezidanton Roger Winterhalter partopreni kun li la estraranecon de la laboroj.

Dr.Ulisses Riedel, prezidanto de la Planeda Unio kaj gastiganto de la evento, kore bonvenigis la ĉeestantojn, ofertante tute senpagan gastigadon por ĉiuj en la ripozejo "Tera Paradizo" , bieno je 60 kilometroj de Brasília. Oni interŝanĝis belajn donacetojn inter la ĉeestantoj, kaj ĉiu unuope sin prezentis deklarante sian aspiron kaj esperojn pri la kunveno.

La loĝkondiĉoj kiel ankaŭ la nutrado renkontis plenan aprobon de la gastoj, ankaŭ ĉar la teamo de la lokaj respondeculoj estis daŭre zorganta ĝentile kaj dediĉite je ĉiu ajn horo de la tago kaj de la nokto por solvi eventualajn problemojn.

La laborhoroj de la Kongreso de la Popoloj okazis ĉiutage inter la 9-a kaj la 13-a horo, sekve inter la 14:30 -a kaj la 19-a kun intervalo je la 16-a horo. Entute oni laboris dum 32 horoj en tiuj kvar tagoj, lasante tiel iom da tempo por viziti la lokajn belecojn, akvofalojn, templon por meditado, aktivecoj de Tai Chi, okazis kantoj ĉe ligna fajro kaj adiaŭa festo memorinda pro sia gajeco kaj la amika aktiva partopreno de ĉiuj.

Ni povas konkludi ke, kvankam la nombro de partoprenantoj estis limigita, la renkonto de la delegitoj kaj la kunlaboro kun la ASKOP membroj estis tre profitdona, speciale pro la fakto ke oni kreis novan strategion de kunlaboro tre difinita inter la membroj de la Ekzekutiva Komitato, kiuj ĝis tiam ne estis ricevintaj orientigojn de la prezidantino.

La kunsidoj de la delegitoj okazis parte ankaŭ kun la partopreno de ASKOP, speciale kiam necesis fari decidojn pri deklaracioj. Dum la tuta semajno regis harmonio rilate la celojn de la kunveno.

Oni ellaboris diversajn komunajn deklaraciojn, kiuj estos baldaŭ diskonigitaj al ĉiuj.

Merkredon la 13-an de majo ĉiuj partoprenis ekskurson al Brasília. Oni tagmanĝis en la sidejo de la televidstacio TVSUPREN kaj kelkaj delegitoj estis intervjuitaj. Tiuj programoj estos elsendataj per la satelita kanalo de TVSUPREN kaj pliaj 40 komunumaj kanaloj en tuta Brazilo.

Vespere samtage niaj gastoj havis unikan okazon partopreni en la Federacia Senato gravan eventon favore al la mediprotektado de Amazonio. Nia kolegino Muriel Saragoussi, ankaŭ elektita delegito de la KdP, faris gravan prelegon de la tribuno de la Senato de la Brazila Respubliko. Muriel estas ekzekutiva sekretario de 600 neregistaraj organizaĵoj de la indiĝenaj popoloj de Amazonio. Centoj da parlamentanoj, civitanoj kaj reprezentantoj de indiĝenaj popoloj, plenigis la brazilan parlamentejon.

Speciala deklaracio de la KdP rilate la mediprotektadon kaj la mondan situacion de la akvo estos baldaŭ ankaŭ diskonigita.

La deklaracioj de la vic-prezidantino Liliane Metz-Krencker kun la apogo de Joel Luegern kaj Bernard Chuzeville estis analizitaj kaj trovis la plenan apogon de la delegitoj tiel iĝante ankaŭ temoj de la laboroj.

Same estis prezentita deklaracio en esperanto de la mondcivitano dr.prof.Ronald Glossop, Usono, rilate la plej urĝajn necesojn de la KdP.

La ASKOP membro CIVITO ankau sendis signifan mesaĝon en esperanto.

La problemo de la KdP estis en la lastaj jaroj la manko de kunlaboro inter la naŭ membroj de la Estraro kaj de la Ekzekutiva Komitato. Ĉar la personoj vivas en diversaj landoj, ili havis pro manko de spertoj tiurilate, nenian individuan iniciaton, ĉiam atendante orientiĝojn de la prezidantino kaj nur aktivis en siaj lokaj movadoj.

Konstatinte tion, la kunvenintoj tuj faris konkretan planon pri la agadoj de ĉiu unuopa membro. Vidante ke la prezidantino Heloisa Primavera ne ŝanĝis sian opinion rilate la demision, fariĝis necese, observante la artikolon 8.4 de la statuto de la KdP, ke la vicprezidantino Liliane Metz-Krencker transprenu la prezidantecon, garantiata la plena solidareco kaj kunlaboro de ĉiuj membroj por finfine realigi la celojn kiujn ŝi kaj ĉiuj esperas.

Komprenante ke la sekretario Marc Garcet, Belgio, ne havas kondiĉojn partopreni aktive en sia pozicio en la KdP, la asembleo ŝarĝis la membron de la Ekzekutivo Roger Winterhalter, esti respondeca pri la realigo de la laboroj de la sekretariejo, kune kun eventualaj funkciuloj kiuj ne povas esti delegitoj elektitaj.

La estrarano Peter Davidse klopodos kontakti fondaĵojn por akiri financajn rimedojn por pli bone funkciigi la KdP. Krome li kunlaboros kun la Registro-centro rilate la novajn elektojn en 2010, zorgante la kompetentecon kaj la socian gravecon de la kandidatoj.

Ĉiuj membroj de la Plenuma Komitato transprenis difinitan taskon:

  1. Rob Wheeler agados por plifortigi strategiajn aliancojn kun U.N. kaj CONGO
  2. Ulisses Riedel respondecos pri la komunikado pere de televido kaj webnet
  3. Ursula Grattapaglia kontaktos ĉiujn 50 elektitajn delegitojn por aktivigi ilin
  4. Roger Winterhalter transprenos la organizadon de la venonta asembleo en Maroko, krom la ĝeneralan sekretariejon.
  5. Chris Hamer kunlaboros kun Rob Wheeler rilate eksterajn aliancojn.

Kvankam ege multekosta por la kondiĉoj de nia KdP, la Organiza Komitato kontraktis servon de simultana tradukado por oferti al la delegitoj pli facilan laboronkondiĉon kaj pli bonan profitadon de la disponebla tempo.

Sekve al la nuligo de la evento ankau tiu servo estis nuligita. Sed komencante la laborojn en franca, angla kaj portugala lingvoj, oni perdis valorajn momentojn pro la neceso de sinsekva tradukado.

Por solvi almenau parte tiun problemon, la Planeda Unio kontraktis profesiulinon por sinsekva tradukado por servi dum la tuta tempo de la evento, eĉ dum la manĝoj kaj ekskursoj.

Suferantaj ĉiuj la problemon de la lingva diverseco kaj havante daŭre la grandan neceson difini gravajn konceptojn, estis spontanee decidite komisii la esperantistinon Ursula Grattapaglia oferti rete senpage kurson de la internacia lingvo esperanto al la elektitaj delegitoj antaŭvide al la asembleo en Maroko por klopodi eviti denove grandan perdon de valora tempo.

Kompreneble dependas de la engaĝiĝo de la unuopa delegito senti sin motivigita partopreni asembleon en la vera spirito de mondcivitaneco, kie ĉiu faras sian paŝon por renkonti la proksimulon, uzante neŭtralan lingvon pli facile lerneblan por eviti diskriminaciojn, donante tiel ekzemplon de internacia solidareco.

Nome de la Organiza Komitato

Ursula Grattapaglia

 


suprenDankoj

Malgraŭ kondiĉoj, kiuj fariĝis nemulte favoraj dum la semajnoj antaŭ la okazo, la renkonto en Braziljo fine atingis relative sufiĉajn celojn. La promeso estis plenumita, Kongreso de la Popoloj plu ekzistas, la Reglamento estis respektita, la partoprenantoj estis ĉiuj animataj de konstruvolo, la debatoj estis kvietaj, la aŭskultemo rimarkinda, la etoso tre amika.

La partoprenantoj povas danki ĉiujn agantojn, kiuj igis la okazon ebla kaj altkvalita, nome kaj ne ĉiun nomante :

  • La Brazilja organiza komitato
  • La membroj de la plenuma komitato, kiuj vojaĝis
  • La gastiga organizado de " Paradizo sur Tero "

La ASKOP-aj organizaĵoj jenaj:

  • Planeda Unio po akceptemo, gastigado, nutrado, transportoj kaj la provizo de komputilo kaj de Interreta konekto
  • La Asocio por la Antaŭenpuŝo de la Solidareco pro la preparo kaj la printado de dokumentoj.
  • La Mondacivitana Registrolibro pro la enpaĝigo de la informado sur la retejo " recim.org " kaj la malfermo de la dissendolistoj

Kaj pro iliaj konstruemaj ĉeesto kaj partopreno, la jenaj ASKOP-aj organizaĵoj ĉeestantaj en Braziljo :

  • Agadi por la Homaj Rajtoj
  • Mondcivitana Registrocentro en Senegalio
  • Konsilio de la Mondcivitanaj teritoriojConseil des Territoires Citoyens du Monde
  • Kune agadi - civitanoj de la Mondo
  • Global Peoples Assembly
  • La Granda Anstataŭiĝo
  • Domo de la Mondcivitaneco en Mulhuzo
  • Planedo - koloroj
  • Monda Solidareco kontraŭ la Malsato
Geamikoj karaj,

Alveninte al la fin' de la kunveno,
grandan dankon al Ulisses-trupo,
ĉar ni ŝatis, ek de nia alveno,
la kor- akcepton de lia grupo.

Ankaŭ al Ursula kaj ŝia viro
dankon ne nur pro la ĝentileco,
kio estus komprenebla eldiro,
sed ankaŭ pro ŝia delikateco.

Tiu kunveno estis riĉa je emocioj
kun espero pri Nova Mondo,
riĉa ankaŭ je kelkaj tensioj
en la Ter' Paradiz'- surmonto.

La esper' pri Mondo Utopia
kie ĉiu laŭ sia mem-elekto
sen distingo devena, stato socia
kaj super ĉio pri rasa aspekto.

Pensu, karaj amikoj, ĉi nokte mi havis sonĝon :
Mi revis pri socio kie la mondaj aferoj estas ĉies aferoj,
Mi revis pri mondo kie oni lernu streĉi la kubutojn anstataŭ malfermi ilin,
Mi revis pri mondo kiu anstataŭas la nocion de malkonfido kun konfido,
Mi revis pri mondo kie oni lernu riĉiĝi per nia diverseco,
Mi revis pri mondo kie la homoj ne plu vivu en timo,
sed lasu paroli sian koron.

Mi revis pri mondo kiu disdividu la povon, la posedon kaj la scion,
mondo kiu ne silentu pri la necesaj valoroj,
Mi revis pri mondo kiu ne kliniĝas sur la malfeliĉo de la povruloj
sed metas sin je la nivelo de la aliaj,
Mi revis pri mondo kie oni lernu esti kunligita anstataŭ serĉi posedaĵojn,
Mi revis pri mondo kie oni ligu la pripensadon al la eksperimentado.

Mi revis pri mondo kie esti estas pli grava ol havi....
Sed estas nur revo, vi diros al mi.
Tiam ni devas ribeli, lukti, batali, por ke tio fariĝu ebla.
Ke la viroj kaj la virinoj de l'mondo estu konsiderataj
pro kio ili estas kaj ne pro ilia monujo.
Tiam: tiam haltu paroli - Ek-iru ni kaj faru.
Utopio, vi diros. Kial ne ?
La utopio de malamo, de hororo ekzistas kaj daŭras ekzisti.
Tiam, kial ne kredi, per ĉiuj niaj fortoj,
al la utopio de frateco kaj solidareco ?

Roger Winterhalter
15an de majo 2009
Elfrancigita de Giuseppe Grattapaglia


Aneksoj :

 

 

Pri la ttt-ejo

supren