La kiosko de la Mondcivitanoj

- -

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

La elektitaj Delegitoj - Respondecoj - Faroj kaj agadoj - Debatoj - Demandoj - Informoj
KURANTAJ DEBATOJ

 

22/01/2011

Depost la sesio de Kongreso de la Popoloj en Lieĝo oni vidas ekaperi seriozajn demandojn pri la Kongreso de la Popoloj kaj ASKOP. La debato furoris interalie dum la preparo de la Brazilja sesio kun tre interesaj intervenoj de Rob, Heloisa kaj kelkaj aliaj.

Tio kondukas min opinii necesa la verkadon de referenca dokumento por kiu mi deziras kiel eble plej largan kontribuon, kun integrado de la eksperimentoj de la fruaj Delegitoj, la pliriĉigo de la konoj kaj analizoj pri internacia juro kaj pri monda juro.

La unua eldono de tiu kolektiva verko povus celi al la konsistigo de didaktika dokumento kun praktika utiligo, sub formo de demandoj kaj respondoj. La eldonado estus farita per pluaj pliriĉigo kaj korektoj en Interreto.

Kiel indiko, la enteno povus pritrakti la jenajn temojn :

  • de la internacia juro al la monda juro
  • de la legitimeco de la civitanaj institucioj
  • la frua projekto de Kongreso de la Popoloj
  • la evoluo de Kongreso de la Popoloj de 1969 ĝis 1998
  • la novaj defioj
  • la nuna evoluo depost 2003

 Daniel Durand

Pri la retejo