- -

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

La elektitaj Delegitoj - Respondecoj - Faroj kaj agadoj - Debatoj - Demandoj - Informoj
Francisco PLANCARTE
Elektitaro B10

Prezentado - Programo

Nask. en 1944
Mondcivitana legitimkarto n-ro :157750
loĝanta enGUADALAJARA (Meksikio)
pacoplancartegmail.com

Mia sperto en tutmondaj kaj homamaj aktivecoj

Mi fondis la organizaĵon Plantefalia, A.C., kiu proponas transformi UN en Tutmondan Federacion de Nacioj. Mi prelegas en diversaj forumoj, kiel en Universitato de Sapporo, la klubo Commonwealth en Sanfrancisko, la 61a kaj 62a konferencoj de DPI-NRO (UN) en Parizo kaj Meksikurbo. Mi lanĉis la alvokon por la Tutmonda Alianco por la Transformado de UN (WATUN) jam en la 25a kongreso de Mondfederaciista Movado en Ĝenevo. Mi reprezentas PAUN (Meksikio. Mi estas ankaŭ konsiliano de DWF kaj internacia vicprezidanto de " Vote World Parliament "

Se mi estos elektita, mi intencos

Ekkonsciigi, ke ni vivas momenton de kopernika decido por transformi la ideon de absoluta nacia suvereneco en suvereneco de homaro tra du paralelaj vojoj :

A) La transformado de UN en Tutmondan Federacion de Nacioj laŭ la revizebleco de la Sanfranciska Ĉarto (art. 109)

B) la monda referendumo pri monda demokratio kaj la triopa iniciataro, kiu estas civitana inciato fondita sur tri mondaj leĝoj :

  1. monda leĝo por ĉesigi la mondan plivarmiĝon kaj purigi la planedon
  2. monda leĝo pri akvo kaj naturaj riĉofontoj por ĉiuj
  3. monda leĝo por la homa digno kaj la abolicio de genocido, la ekstrema malriĉeco kaj de ĉiuj amasdetruaj armiloj.

Fine mia intenco kiel delegito al la Kongreso de la Popoloj estas instigata komune kun la aliaj civilsociaj organizaĵoj, per la evoluigo de la primara balotelekta procezo de monda parlamento, konforme kun la balotelekta procezo proponita en la dokumento titolita " Convocatoria PARMUN ".

Notoj :

  • Planetafilia : movado por Monda Federacio de Nacioj
  • DPI-ONG : Fako de Ne-Registaraj Organizoj (NRO) de la Informa Fako (DPI)
  • WFM : Movado por Monda Federacio
  • WATUN : Monda Alianco por la Transformado de UN
  • PAUN/ UNPA : Kampanjo por Parlamenta Asembleo de Unuiĝinta Naciaro

Pri la retejo