- -

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

La Asembleo - Agendo - La membroj - La projektoj - La gazeto
Komitato por Kongreso de la Popoloj

Komkdp-Francio

fako

Edukado al civitaneco - demokratio - neperforto - paco - servoj

Identeco

La Komitato por Kongreso de la Popoloj estis fondita de la Brusela Kongreso okazinta de la 3a ĝis la 5a de majo 1963. Ĝia unua kunveno okazis en Parizo la 23an de majo 1963. Neformala dum pluraj jaroj, la Komitato akiris juran personencon laŭ la franca leĝaro en 1969 por plenumi la necesojn de la unuaj balotelektoj al Kongreso de la Popoloj. Statuto metita la 2an de junio 1969 ĉe la Pariza PolicPrefektejo. Dosiero n-ro W751020262. Modifita statuto subskribita la 10an de majo 2010. Deklara ricevatesto de la PPP la 27an/06/2012 - Modifita estraro : ricevatesto de la PPP le 25/01/2019

Celoj

  • Ekukado al civitaneco kaj demokratio ;
  • Antaŭenpuŝo de la homaj rajtoj, de kulturo al paco kaj neperforto ;
  • Partopreno kaj subteno en iniciatoj por la progreso de civitaneco kaj demokratio en ĉiuj medioj de la socia kaj politika vivo en Francio ;
  • Organizado de kunvenoj, kolokvoj, seminarioj kaj aliaj en Francio ;
  • Invitado de ne-restadantoj en tiujn kunvenojn ;
  • Produktado de protokoloj, dokumentoj kaj aliaj publikaĵoj ;
  • Monkolektado.

Funkcioj

Pro sia precedenco, sia rolo kaj sia agado, la Komitato por la Kongreso de la Popoloj havas, fakte, rolon de struktura subteno de la Kongreso de la Popoloj kaj ĉiuj internaj organoj de la Kongreso de la Popoloj. Ĝi eldonas opiniojn pri la reguleco de la aktoj de la Kongreso de la Popoloj (Asembleo kaj Senato) kaj de Mondcivitana Registrolibro. Ĝi certigas provizorajn anstataŭigojn kaj prenas necesajn decidojn.

Altivecoj

  • Administrado de diskutforumoj
  • Alvoko por monrimedoj por financi la Kongreson de la Popoloj kaj la instituciojn al ĝi ligitajn;
  • Mona kaj konta regado de Mondcivitana Registrolibro kaj de Kongreso de la Popoloj (Asembleo kaj Senato)
  • Valido de modifoj al la Regularo de ĉi tiuj tri institucioj
  • Administrado de la Jura Registro-Servo
  • Produktado de dokumentoj por la Senato kaj la Asembleo de la Kongreso de la Popoloj
  • Elektoj al la Popola Kongreso
  • Organizo kaj pluzorgado de la Elekta Kontrola Komisiono
  • Tradukado kaj diversaj servoj

Responsuloj

La Komitato konsistas el ses homoj reprezentantaj po du homoj Mondcivitanan Registrolibron, Elektitajn Delegitojn (Senato) kaj Asembleon de Kongreso de la Popoloj

Daniel Durand
Président
Peter Davidse
Trésorier
Roger Winterhalter
Secrétaire
Marie Carlens
Hermann Tchidjo Moctomo
Olivier Merbeau

Adreso

66 Boulevard Vincent Auriol, 75013 PARIS, Francio
Sekretariejo : Civitanoj de la Mondo, 1 Chemin de la Fresnaye, 49190 Saint-Aubin de Luigné (Francio)

TEL
retadreso

06 02 29 16 52 - monde@recim.org

retejo

Fondita en 1963

La donacoj al la Komitato por la Kongreso de la Popoloj estas fareblaj je la ordo de "Citoyens du Monde". Tiam mesaĝo estu sendita al la komitato por identigi la faritan pagon.

ĝisdatigita : 26/10/2024

Diskutado

Dokumentoj

Partopreni en ASKOP

Pri la retejo