mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Registrolibro de la Mondcivitanoj - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

français

English

Institucioj -> Komitatoj por la KDP
Kongreso de la Popoloj : rediskutotaj tekstoj

La aktoj de la kunveno en Bergerac (Francio) de la 26a ĝis la 28a de septembro 2012 estigis multajn reagojn kaj inter la Delegitoj elektitaj al la Kongreso de la Popoloj kaj inter la kelkaj Civitanoj de la Mondo, kiuj ricevis prian informon. Por provi alporti daŭrajn direktigojn meze de tiuj demandoj kaj tumultemoj, estis proponita la starigo de laborgrupo malferma al ĉiuj, kiuj konsideras la mondan demokration kiel solvon de estonteco por la tuthomaro. Fakte la Kongreso de la Popoloj estas publika institucio apartenanta al ĉiuj civitanoj de la mondo ĉu enregistritaj aŭ ne, ĉu voĉdonintoj aŭ eblaj voĉdonontoj, ĉu elektitaj aŭ eventualaj kandidatoj.

Rob Wheeler (prezidanto) :

(...) Tial mi petis klarigojn pri la kialoj de tiuj decidoj, por ke poste povu komenciĝi diskuto en la forumlisto. La afero estas ĉu ni volas plenumi kaj subteni tiujn decidojn aŭ ne (...) Tial mi sugestas, ke la reglamento restu valida ĝis ĉiuj ni havu la eblecon ekzameni la novajn regulojn, diskuti pri ili kaj balotadopti ilin

04/10/12

Demokratio estas la regado de la popolo fare de la popolo kaj por la popolo.
La popolo estas suverena
La popola suvereneco estas la nepre firma rajto de la popolo
por leĝodoni, regi sian nunecon kaj sian estontecon.

Labordokumentoj :

Por kompari la reglamenton aprobitan en Lieĝo kaj la projekton el Bergerac

Franclingvaj printeblaj versioj :

Enkonduko al la diskutado

La Komitato por Kongreso de la Popoloj estas laborgrupo starigita de la Brusela Kongreso (de la 3a ĝis la 5a de majo 1963). Ĝi estis la organizanto kaj la lanĉanto de la Kongreso de la Popoloj, poste fariĝis ĝia institucia kaj financa partnero. Dum la Brazilja sesio (maje de 2009), Kongreso de la Popoloj konfirmis la rolon kaj agnoskis la utilecon de la komitato.

Sekve de la Bergerac kunveno, kiu pretendis nuligi kaj anstataŭigi la reglamenton, la Prezidanto de Kongreso de la Popoloj petis ke la tekstoj estu denove diskutataj. La Komitato por la Kongreso de la Popoloj proponas sin por organizi tiun laboron.

Malferma laborgrupo

La Komitato konsideras, ke Kongreso de la Popoloj estas institucio el publika juro kongrua kuna la dispozicioj de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Tial ĝi referencas al la lasta alinea de la antaŭkonsideroj de tiu Deklaracio, kiu alvokas ĉiujn individuojn kaj organojn de la socio evoluigi la respekton de la esprimitaj rajtoj kaj liberecoj, kaj certigi per iompostiomaj decidoj iliajn universalajn kaj efektivajn rekonon kaj aplikigon. Alimaniere dirite la aventuro de Kongreso de la Popoloj koncernas ne nur la " elektitojn " sed " ĉiujn individuojn kaj organojn de la socio ". Tial la Komitato postulas, ke la venonta diskutato estu kiel eble plej malferma, ĉar ĝi koncernas ne nur la nunajn elektitojn, sed ankaŭ ĉiujn, kiuj estos alvokitaj asociiĝi al tiu strebado ĉu rekte ĉu nerekte : kandidatoj, responsantoj de organizaĵoj, simplaj civitanoj serĉantaj " universalajn kaj efektivajn rekonon kaj aplikigon de la rajtoj kaj liberecoj.

Malferma metodo

Informo estos farita unue inter la elektitaj Delegitoj kaj la organizaĵoj membraj de la Asembleo, poste plilarĝigita al ĉiuj Civitanoj, kaj tiuj, kiu jam konigis sian retadreson, kaj la simplaj vizitantoj de la retejoj gastiga aŭ partneraj de tiu diskutado.

Retadreso por la aliĝo kaj la sekvi de la diskutado : comcdp@laposte.net

Sintezo

Estos malfermita foruma retpaĝo en kiu oni trovos la pridiskutatajn tekstojn kaj la sugestitajn ŝanĝojn, same kiel evoluanta taksado pri la eblaj avantaĝoj, pri la koherecaj kaj pri la farebleco.

Per la vorto " koherecoj " la komitato komprenigas ne nur la koherecojn internajn al la teksto mem, sed ankaŭ kaj ĉefe la koherecojn kun la antaŭaj decidoj kaj la konstatitaj faroj.

Komento pri la Reglamento tia, kia ĝi estis aprobita en Lieĝo.

La Kongreso de la Popoloj aŭtonome vivis de 1977 ĝis 1998 surbaze de du tekstoj : " statuto " kaj " reglamento ", kiuj estis publikigitaj en la libro " Kongreso de la Popoloj " eldonita de " Broŝurservo de S.A.T."

En 2003 la relanĉo de Kongreso de la Popoloj okazi dank'al la interna aldono, kiel kondiĉo de la relanĉo, de leĝodona asembleo. Al tio aldoniĝis aliaj decidoj koncernantaj la daŭron de la mandatoj kaj de la funkcioj, poste en 2006, la kreado de " jura registroservo ". Tiu evoluo igis necesa la ĝisdatigon de la ekzistanta reglamento. La rezultato estis prezentita en Lieĝo, la 4an de novembro 2007, kune kun " tabelo de la modifoj ". Puŝpelinte nek la filozofion nek la arkitekturon de la komenca reglamento, ties minimuma ĝisdatigo ebligis la Kongreson de la Popoloj ekzisti kohere kun sia historio, siaj propraj decidoj kaj plenumi sian renovigon dum la sekvontaj naŭ jaroj.

Kiaj do estas la eksperimentoj, decidoj kaj novaj necesoj, kiuj urĝigas la Kongreson de la Popoloj denove sin demandi pri sia propra funkciado ?

La pravigoj de nuligo de la aktoj de la kunveno en Bergerac

  1. La invitado ne estis farita al la tuta Kongreso de la Popoloj : delegitoj kaj Asembleo(nb1). Tial la kunveno povas esti dirita nek " plena ", nek " sesio ".
  2. La kunveno okazis en privata spaco, fermita al la publiko. Nu la Kongreso de la Popoloj estas publika institucio rilate al la dispozicioj entenataj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (nb2). Tial ĉiu sesio estu publika.
  3. Almenaŭ unu rajtigilo estis nombrita kiel valida dum ĝi estis farita je la nomo de ne-ĉeestanta persono.
  4. La nuligo de la Reglamento kaj ties anstataŭigo ne estis anoncitaj en la tagordo.(nb3)
  5. La modifo de la artikoloj de la Reglamento ne estis permesita de la Plenuma Komitato (nb4).
  6. La kunvokado al la kunveno estis farita surbaze de la Reglamento. La nuligo de tiu Reglamento la 27an de septembro estigus la nuligon de la kunveno ja la sama dato kaj la malfondo de Kongreso de la Popoloj.
  7. La rajtigiloj de la forestantaj aŭ nepovantaj homoj estis faritj surbaze de la kunvokilo, de la tagordo kaj de la Reglamento. La nuligo de la Reglamento je la 27a de septembro estigas la nuligon de la rajtigiloj je la sama dato.
  8. La balotelektado kiel " Delegito al la Kongreso de la Popoloj " validas nur surbaze de la Reglamento. La malprava nuligo de la Reglamento estigas memeksigon fare de la nuligintoj.
  9. Post nuligo nova Reglamento povas esti instalita nur de Konstitucianta Asembleo, ekvivalenta al la Brusela kongreso de la 3a ĝis la 5a de majo 1963, el kiu la nuna Kongreso de la Popoloj tiras sian nunan institucian rajtecon.
  10. La decidoj datitaj de la 28a de septembro estas faritaj laŭ la " nova reglamento " (sub kondiĉo de valideco). Tiu ĉi limigas po 4 la nombron da rajtigiloj por ĉiu ĉeestanta delegito. Nu Liliane Metz-Krencker anoncas 7 rajtigilojn kaj Francisko Plancarte 5. La regulo de la " nova reglamento " estus devinta nuligi kvar rajtigilojn, kio malpliigas la nombron de " voĉdonantoj " je 20, t.e. kvorumo de 0,35. Ĉar la kvorumo ne atingis 4/10, necesis aranĝi perkorespondan voĉdonon en la tempo de 15 tagoj, t.e. plej malfrue la 12an de oktobro.
  11. Por fariĝi aplikebla, ĉiu decido de publika institucio devas esti publikigita. Ĉar la neceso de publikigo kaj de la atendotempo antaŭ la aplikigo ne estas indikita en la Reglamento, necesas sin refenrenci aŭ al la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, aŭ al la uzoj. Laŭ publika juro (uzata interalie en Francio) estas konsentite, ke leĝo, decido, ordono, dekreto estas aplikeblaj unu tagon post la publikigo en la oficiala ĵurnalo. (nb5)
  12. La malakcepto de la laboranta volontulo ne estis entagordigita. Tial la rajtigiloj ne povis koncerni tiun temon.
  13. Same la eksigo de Henri Cainaud ne estis entagordigita.

Difinoj kaj referencoj

Asocio : morala personeco, el privata juro, naskita de konvencio inter pluraj personoj, per kiu ĉi lastaj igas komunaj iliajn konojn aŭ aktivecojn, senprofitcele. Asocio estas regata de landa (aŭ loka) leĝaro aplikebla en la situo de la asocia sidejo.

Kongreso de la Popoloj ne estas asocio sed politika institucio laŭ publika juro, kun leĝodona celo. Ĝi tiras sian institucian rajtecon el la Brusela kongreso okazinta de la 3a ĝis la 5a de majo 1963, kaj sian reprezentan rajtecon el la partopreno de pli ol 100.000 voĉdonintoj el 114 landoj, kiuj esprimis sin per balotelektoj. Kongreso de la Popoloj estas regata laŭ la principoj esprimitaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (nb4). Tiu Deklaracio aprobita de 191 el la 194 ŝtatoj membraj de Unuiĝinta Naciaro, novstarigas la mondan juron :

  • per la postulato esprimita en la antaŭkonsideroj : " nepre necesas, ke la homaj rajtoj estu protektataj de la leĝo "
  • per la artikolo 28a : " ĉiu havas rajton je socia kaj internacia organizo, en kiu la rajtoj kaj liberecoj difinitaj en ĉi tiu Deklaracio povas esti plene realigitaj "

Tiu deklaracio formulas, ke ĉiu individuo kaj ĉiu organo de la socio, konstante atentante ĉi tiun Deklaracion, per instruado kaj edukado strebu al respektigo de tiuj ĉi rajtoj kaj liberecoj (...) Tiu alineo pravigas la ekziston de " forumo " de la Kongreso de la Popoloj, nomita de la sesio de 2003 " Konsultiĝa Asembleo ".

Estas ankaŭ formulite, ke .la volo de la popolo estu la bazo de la aŭtoritato de la registaro; tiu volo estu esprimata per regulaj kaj aŭtentikaj elektoj, kiuj okazu per universala kaj egala balotrajto. (artikolo 21-3) tiu artikolo pravigas la ekziston de Delegitoj elektitaj al la Kongreso de la Popoloj.

Notoj :

  1. Vidu la sesion de 2003 : ..kdp/2003-eo#forum
  2. Antaŭkonsideroj, alineoj 3a kaj 8a ; artikolo 21-3 kaj 28 (vidu ĉi-supre)
  3. La tagordo (laŭ kiu la rajtigiloj estis faritaj) strikte indikis tion jenan : Kelkaj proponoj por adapti la artikolojn de nia reglamento por instigi pli grandan nombron da homoj fariĝi civitanoj de la mondo kaj do voĉdonontoj de la Delegitoj al la Kongreso de la Popoloj.
  4. Reglamento de Kongreso de la Popoloj, artikolo 12.1
  5. Leĝo aŭ reglamento, kiu ne estis publikigita ne povas estis uzata kiel leĝa fundamento de aliaj aktoj (ŝtata Konsilantaro, 26an de oktobro 1956)

 

Pri la ttt-ejo