La kiosko de la Mondcivitanoj

mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Tribuno - Celaro - Kunvenoj - Institucioj - Aktoj - Arkivoj
Tagordo - Partopreno - Kontribuoj - ĵurnalo
KUNVENO en Bergerac (Francio),
de la 25a ĝis la 28a de septembro 2012
Interkonsento de kunlaborado inter Kongreso de la Popoloj kaj Planetafilia

La Kongreso de la Popoloj kaj Planetafilia interkonsentas pri jeno :

  1. Ni havas la komunan celon antaŭenpuŝi la establon de Monda Parlamento (PARMUN)
  2. Ni konsentas pri la Rezolucio PARMUN jam aprobita dum la unua modelo de Monda Parlamento, kiu okazis en Palacio Legislativo de la Deputita Ĉambro de Meksikio, la 6an de oktobro 2010
  3. Ni firme volas kune organizi la balotelektan kvarstadian proceson indikitan en la Rezolucio PARMUN por establi unue Mondcivitanan Parlamenton kaj poste Mondan Parlamenton kun ĉambro de Naciŝtatoj kaj ĉambro de Popoloj, aŭ se tio ne eblos, konvoki Konstituciantan Asembleon por kredi konstitucion por la Tera federacio.
  4. Ni invitos universitatojn kaj urbestrojn en ĉiu regno por aliĝi kaj plifirmigi la balotelektan proceson proponitaj de la Rezolucio PARMUN.
  5. Ni antaŭenpuŝos ĉiajn eventojn kun Ne-Registaraj Organizaĵoj kaj Parlamentoj aŭ kun individuaj deputitoj de ĉiuj naciŝtatoj por la realigo de nia komuna celo al Monda Parlamento.
  6. Ni aranĝos balotelektan komisionon konforme al nia celo por regi la administrajn kaj financajn aferojn per sekretariato
  7. Ni strebos por kunlabori al la realigo de nia komuna celo sincere kaj laŭ la plej altaj etikaj valoroj kaj la principoj de nia organzaĵo.

Farita en Bergerac, Francio, la 28an de septembro 2012


Pro peto de multaj Delegitoj el kiuj la Prezidanto mem, la aliaj faroj kaj decidoj de la Bergerac-kunveno estos denove diskutataj

Kontribuoj kaj korespondado

La korespondaĵoj el "kdp-cdp@googlegroups.com" estas konsulteblaj per ĉi tiu ligilo

Anonco pri la dato de la Sesio

(ne tradukita)

Invito al la Sesio

(ne tradukita)

Invito por la verkado de rekomendo pri Esperanto

Al ĉirkaŭ 200 Esperantistaj retadresoj : Fine de septembro, en Bergerac, Francio, okazos kunveno de la Kongreso de la Popoloj. Estas entagordigita la aprobo de rekomendo al la internaciaj organizoj (almenaŭ UNo kaj ties filioj), ke Esperanto fariĝu oficiala lingvo, kaj ke ĉiuj UN-oficistoj havu sufiĉan kapablon en Esperanto. Se vi havas konsilojn aŭ ideojn por la redaktado de tiu rekomendo, vi bonvolu sendi ilin en Esperanto aŭ en franca lingvo al tiuj ambaŭ retadresoj : lilianemk@aol.com kaj luhanh03@yahoo.fr

Daniel

Bone - Ĉu Esperanto jam estas oficiala lingvo de la Kongreso de la Popoloj ? Ĉu vi havas la rezolucion, kiun ni (teamo da UEA-anoj) je kongreso de UN DPI/NGO amendis per lingva politiko ? jen alineo cele al Esperanto: "Ni alvokas por respekto al kaj inkluzivo de etnaj lingvoj en la eduka sistemo, car tiuj lingvoj entenas la kompleksecon de siaj rilataj naturmedioj, kaj por konsidero de la potencialo de neŭtrala internacia lingvo, kiu kombinas facilan ellernadon kaj klarecon kun neŭtraleco, kaj tial rigardeblas kiel esence daŭrigebla." Vi trovas ĝin sur nia retejo je la unua paĝo, au rekte: http://www.verduloj.org/undpingo64.rtf

Manfred

 

Ursula Grattapaglia pri Esperanto

Kompreneble mi interesiĝas kaj estas plej koncernata de Esperanto en nia movado. Do mi submetas por via plej bona uzo kaj por la distribuado la dokumenton, kiuj mi produktis kun aliaj kolegoj por RIO+20 je la nomo de la Universala Esperanto Asocio dum lasta junio en Rio de Janeiro.

(...) Ni distribuis tiujn informojn al miloj da interesiĝantoj kaj vi povos trovi la ideologion de komunukado por daŭra estonteco kaj por la lingvaj rajtoj. Tiaj devas esti niaj argumentoj !

Fantazie estas sugesti al la UN-oficistoj eklerni Esperanton, mi opinias. En la politika nuno ili uzas la anglan kaj eble, apude, la ĉinan, kaj fine. Civitanoj de la Mondo, ni devas esti koheraj en nia ideologio de homaj rajtoj de kulturo kaj de lingvaj rajtoj. Ni devas montri la bonan ekzemplon kaj nur tiam ni povos rekomendi al aliaj. Mi opinias, ke unue ni devas eklerni la lingvon, nur tiam ni povos proponi ĝin al aliaj ...

Mi daŭre estas preta por komenci tiun taskon. (...)

Daŭripova Komunikado kaj Lingvaj Rajtoj (La kompleta dokumento en pdf.formato )

"La estonteco kiun ni deziras"

"Nova vojo al daŭripova evoluo"

"Kion vi sugestas por homoj en la jaro 2030?"

Per tiuj demandoj UN instigas la civilan socion al konkretaj proponoj!

Nia organizaĵo, Universala Esperanto-Asocio (UEA), okupiĝas pri la tutmonda lingva politiko ene de la koncepto de "verda ekonomio", la universala rajto je egaleca komunikado kaj protekto de lingva kaj kultura diverseco.

Ĉar Unesko oficiale proklamas ke lingvoj ludas strategian rolon en la forigo de ekstrema malriĉeco kaj ke lingvoj fakte estas esencaj por la identeco de la individuo - krom strategia socia faktoro - nia organizaĵo UEA, konsulta partnero de Unesko kaj en oficialaj rilatoj kun UN agadas aktive rilate la respekton de lingvaj rajtoj.

Pro la tutmonde disvastiĝanta diskriminacio, ĝi pledas por lingvaj kaj kulturaj rajtoj, proponante la homan emancipiĝon kaj daŭripovan solvon por efika komunikado tra la konkretigo de la proponoj deklaritaj de Unesko por dua neŭtrala lingvo por ĉiuj.

UEA esperas de la konferenco Rio+20 klaran kondamnon de la nuna lingva diskriminacio kaj de la kultura hegemonio de grandaj popoloj super la malgrandaj.

La lingvoj havas centran gravecon por atingi la ses celojn de "Edukado por Ĉiuj", proklamitaj de Unesko. La vasta uzado de la internacia lingvo Esperanto kiel dua lingvo estos imanente daŭripova pro sia ekonomia kaj politika neŭtraleco, sia facileco de lernado kaj respekto por etnaj lingvoj en edukaj sistemoj tutmonde.

Moderna kaj teknologie adaptebla lingvo, Esperanto, tiel kiel ekzemple nuntempe la Google-tradukisto (en 64 lingvoj inkluzive de Esperanto) havas la saman celon - helpi homojn interkompreniĝi. Inter 6800 lingvoj en la mondo, Esperanto estas inter la cent plej uzataj, kaj en Vikipedio ĝi estas en la 27a pozicio.

Por transiro de la aktuala tutmonda lingva hegemonio al solvo etike korekta celante efikan komunikadon, neŭtralan kaj daŭripovan sur nediskriminacia bazo, ni bezonas politikan decidon je la plej alta internacia nivelo kun konsideroj pacaj, daŭripovaj kaj definitivaj.

Por esti akceptata de ĉiuj nacioj, nur ne-nacia lingvo neŭtrala, naskita por esti internacia, povos solvi la grandan defion de la homaro rilate harmonian kaj efikan komunikadon.


Esperanto kaj Mondcivitanoj 

Estimata kara kolego Joel Luguern,

mi komplimentas vin por via ideo, ke la oficistoj de Unuiĝintaj Nacioj devus lerni kaj uzi nian neŭtralan lingvon esperanto, ĉar la monda situacio rilate internacian komunikadon ne pliboniĝas, sed daŭre la lingva diverseco estas granda barilo inter la homoj.

Vi invitas nin, elektitaj delegitoj, kunlabori en la redaktado de tiu rekomendo.

Volonte mi pretas doni miajn ideojn al vi pri la temo.

Antaŭ kelkaj semajnoj mi laboris en RIO+20 ĉe la tutmonda UN konferenco kiu same invitis la homaron doni tutnovajn ideojn por la estonteco de la homa kunvivado. Evidente ni esperanton parolantoj aktive agadis en tiu medio, kie regis fortega lingva diskriminacio kaj kie la neceso de komuna lingvo estis konkreta kaj videbla klare.

Vidu, la homoj sur la strato evidente apogas facilan lingvon, neŭtralan lingvon kiel esperanto - se la aliaj ĝin lernas.

La registaroj de la mondo apogas proponojn ĉiuspecajn rilate la temon, sed fakte oni uzas la lingvon de tiuj landoj kiuj posedas pli da armiloj, pli da dolaroj, pli da potenco. Nuntempe estas la angla, antaŭe estis via franca kaj antaŭvideble baldaŭ la ĉina regos la merkatojn.

Pro tio ke lingvo estas potenco kaj privilegio, Esperanto kiel solidara, paca, facila, humanista kaj inteligenta lingvo sen politika potenco en ĉi tiu historia momento(kiam regas la bankoj kaj ne la bonsenco kaj la solidareca ekonomio), ne havas ŝancon esti uzata de tiu tipo de U.N. nekapabla eĉ haltigi la plej sangajn militojn kaj interesojn de unuopaj potencaj landoj.

Multaj klopodas adapti la internaciajn regulojn kiuj regas UN al plia demokratio, sed la rezulto estas facile videbla.

Jes, UNESCO mem apogas kaj rekomendas al siaj membroŝtatoj la uzon de Esperanto, sed....

Konsiderante la hodiaŭan lingvan situacion, esperanto vivas kaj prosperas en specialaj sociaj tavoloj - homoj kun bonsenco, idealismo kaj kohereco. Feliĉe tiu grupo kreskas nuntempe eksponente pro la bela invento de la interreto kaj mi povas nur rekomendi al vi, lerni la lingvon jam nun rekte en la reto sidante en via hejmo, sen neceso iri ien al iu lingva kurso.

Parolante nun konkrete pri la redakto de ia rekomendo de la KONGRESO DE LA POPOLOJ al siaj mondcivitanoj mi sugestas al vi forlasi la ideon ke la alte pagitaj oficistoj de UN, kiuj devis dum jaroj lerni la anglan kaj nun havas pro tio privilegiitajn salajrojn, certe ridus pri nia propono. (Imagu francojn, japanojn, rusojn pene lerni la anglan...)

Sed kiu eble ne ridus, sed apogus, estas la 58 elektitaj delegitoj kaj aliaj kelkmiloj da mondcivitanoj, kiuj hodiaŭ uzas almenaŭ 20 diversajn naciajn lingvojn kaj pro tio nur korespondas en du (franca kaj angla) por paroli kun sia estraro. Se ni kapablus kaj trovos manieron en la daŭro de ses monatoj dediĉi nin al la lernado de esperanto - ni estos kredindaj, koheraj, solidaraj, inteligentaj kaj donas la korektan ekzemplon. Ekzemplo valoras pli ol mil proponoj kaj konsiloj, sugestoj kaj rekomendoj! Jam ekzistas formala decido pri la uzo de esperanto de la KDP en 2009, Brasilia, sed....

Vidu, ni povus jam ek de morgaŭ uzi la inteligentan tradukservon senpagan de google translate, kiu uzas inter siaj 64 lingvoj ankaŭ esperanton. Do, se la evento en Francio venontmonate farus konkretan decidon ke la 58 delegitoj, embrio de monda parlamento, montras ke ili kapablas komuniki rete per neŭtrala lingvo - jam ni estos farantaj grandiozan paŝon antaŭen al la nova daŭripova estonteco. Kaj tiam ni rekomendu al niaj membroj, kunlaborantaj asocioj (ASCOP) kaj aliaj NROj.

Redaktu tion koncize kaj ni povos opinii, se vi sendos vian novan proponon!

Vi ricevos aŭtomatan tradukon, kiun nia prezidanto Rob Wheeler jam uzas en sia korespondado, kaj mi deziras sincere gratuli lin por tiu mondcivitana solidareca spirito!

Espereble ĉiuj komprenas tiun geston de solidareco cedi pri sia propra nacia lingvo por komuniki , laŭ necese, en neŭtrala lingvo. Se ni donas tiun konkretan ekzemplon - karaj kolegoj, vi vidos kiel tiu nia iniciato povos helpi al aliaj ŝanĝi tradiciojn kaj privilegiojn....

Je via sincera dispono por kunlabori,

Ursula Grattapaglia
28/08/2012

 


Estimataj Gesinjoroj,

Ni atente legis la retmesaĝon rilate Esperanton. Ni tute konsentas pri deklaracio de la " Kongreso de la Popoloj ", por ke la lingvo " Esperanto " estu unu el oficialaj lingvoj de UNo. Tamen, tiu deklaracio estus pli efika se, samtempe, la mondcivitanoj alprenus nur esperantan lingvon por komuniki kaj interŝanĝi.

Oni ne povas peti de UNo ke Esperanto iĝas oficiala lingvo de UNo kaj ne uzi tiun lingvon en la kunvenoj de la "Kongreso de la Popoloj".

Se "Mondaj Civitanoj" konsentus igi klopodon por instigi la Mondajn Civitanojn lerni Esperanton, ni petos de la Plenumkomitato de nia esperantista movado SAT, ke Ĝi apogu vian demarŝon.

Sincerajn salutojn.

André Weiss, mondcivitano, n-ro 102422
Colette Weiss, mondcivitanino, n-ro 102927
Membroj de SAT-Esperanto
14/09/2012.


Bonvolu transdoni la salutojn de Claude Gacond, mondcivitano, arkivisto de la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI) de la Biblioteko de la Urbo La Chaux-de-Fonds kaj siatempe redaktoro de Svisa Esperanto Internacia. La tiamaj elsendoj, inter kiuj pluraj raportis pri mondcivitanaj temoj, estas registrataj en mia retejo www.esperanto-gacond.ch

Kore via

Claude Gacond.
14/09/2012


Respondo al Abdelli Mohamed Amokrane

Mi pensas, ke via kontribuo al la kunsido de Bergerac estas tro malfrua. La kunsido finiĝis. Por ke via kontribuo ne restu sen sekvo, mi taskas al mi tiun respondon.

En unua parto, via teksto konstatas la nesufiĉan agadon kaj de Kongreso de la Popoloj kaj de ĉiu el la elektitoj. Prie mi opinias, ke ĉiu povas kompreni tiun paroladon kaj parte aŭ plene aliĝi al ĝi.

En dua parto, vi alportas proponoj ĉefe kun struktura nivelo. Tiuj proponoj estas faritaj por esti diskutataj, sed kondiĉe ke ili estu komprenitaj. Nu pro la esprimmaniero, kelkaj konfuzoj povas aperi.

La struktura laboro ĉiam baziĝas sur la sperto akirita de la tuta tutmondista movado, kaj pri la esprimoj kaj ties difinoj, kaj pri la politikaj aŭ strategiaj orientiĝoj.

Koncerne la esprimojn, la referencoj estas unuflanke tio, kio estas ĝenerale prikonsentita de la vortaroj, kaj aliflanke kiam oni retiriĝas el tiuj referencoj, la pliriĉigo de la leksikono. Pri tutmondismo, la historia leksikona referenco troviĝas en la broŝuro n-ro 15 de la Tutmondista Sumo.

" Asocio "

En via teksto, vi parolas pri Kongreso de la Popoloj kiel " asocio ". En la nuna kazo tiu esprimo ne taŭgas. Parto de la konfuzo, pri kiu mi ĵus parolis venas de la netaŭga uzo de tiu vorto.

Asocio estas morala personeco, el privata juro, devenanta de interkonsento inter pluraj homoj, per kiu ĉi lastaj igas komunaj siajn konojn aŭ siajn aktivecojn, senprofitcele. Asocio estas regata de landa (aŭ loka) juro aplikebla en la loko de la asocia sidejo.

Kongreso de la Popoloj ne estas asocio, sed politika institucio el publika juro, kun leĝodona celo, bazita sur la volo de homoj, kiuj esprimis sin per balotelektoj. Kongreso de la Popoloj estas regata per la principoj starigitaj de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Tiu Deklaracio prikonsentita de 191 el la 194 membraj ŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj, malfermas la spacon de monda juro. Kongreso de la Popoloj havas prian depostulon.. Ĝi ne havas institucian sidejon.

5a alineo

La ĉi-supra difino eksigas Kongreson de la Popoloj el la " monda civila socio ", almenaŭ la " elektitan " parton de Kongreso de la Popoloj. Tamen la alia parto apartenas al tiu monda civila socio ; temas pri la Konsultiĝa Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj. (ASKOP).

Statuto aŭ Reglamento ?

Kongreso de la Popoloj ne havas statuton sed reglamenton. La diferenco inter " statuto " kaj " reglamento " estas grava koncerne la kapablecon de la institucio revizii sian funkcimanieron. Statuta ŝanĝo aŭ modifo necesigas la okazigon de eksterordinara Ĝenerala Asembleo. Nu la fondintoj de Kongreso de la Popoloj estas la 43 organizaĵoj kiuj kunsidis en Bruselo en 1963 kaj kiuj konfidis mandaton al la " Komitato por la Kongreso de la Popoloj ". La " statuta " vojo povis irigi nur al skleroza situacio antaŭ la ambigueco pri aŭtoritato : ĉu la Brusela kongreso ? ĉu la Komitato por la Kongreso de la Popoloj ? ĉu la balotelektintoj (per referendumo) ? tiu vojo estis forlasita en 2003. La statuta celaro estis integrita en la Reglamenton kaj proceduro de reviziado estis aldonita.

La " membroj "

Ĉar ĝi ne estas asocio, Kongreso de la Popoloj ne havas aliĝintajn aŭ simpatiajn membrojn " kaj do ne bezonas provi " fideligi " ilin. Kongreso de la Popoloj konsistas el reprezentantoj elektitaj de homoj eksteraj al Kongreso de la Popoloj surbaze de unu homo por unu voĉo. Tamen al Kongreso de la Popoloj ne mankas la subtenantoj inter la elektintoj kaj la multeco da organizaĵoj, kiuj konsentas pri la celo de monda demokratio : ASKOP kun ties 110 organizaĵoj, la Mondcivitanaj Teritorioj, interalie.

La problemo levita de tiu 5a alineo estas tiu de la daŭra partopreno de la elektitoj al la celoj de Kongreso de la Popoloj. La elektitoj faris promeson pri tio dum sia kandidatiĝo. Al ĉiu apartenas la respondon al tiu alvoko.

La kvar proponoj

1. Solidara fonduso

Tie ĉi temas pri la ĝenerala buĝeto de Kongreso de la Popoloj. La necesaj decidoj estis faritaj dum la sesio de Braziljo en 2009. La aplikado pasis tra la relanĉo de la " Komitato por Kongreso de la Popoloj ", sed ĝi estis prokrastita pro tri kialoj :

  • perdo de la dosiero fare de la Pariza Polica Prefektejo (tiu komitato estas asocio laŭ franca juro)
  • malhelpo farita de kelkaj elektitoj, kiuj stariĝis kontraŭ la Brazilja sesio ;
  • manko de Delegito al la financoj.

2. le mandato

Kongreso de la Popoloj konsistas el elektitoj por naŭjara mandato, renovigeblaj trione ĉiun trian jaron. Tio estas la situacio depost 2003 (reglamento aprobita en 2007). Indas ekscii, ke antaŭe la situacio estis konfuza : la instituciaj tekstoj ne indikis mandatan limon ; kelkaj dokumentoj menciis dujaran mandaton, dum aliaj dekjaran mandaton. En novembro 2007, la Lieĝa sesio decidis, ke ĉiuj Delegitoj elektitaj antaŭ la reviziado de la Reglamento estas diritaj vivdaŭre elektitaj

Tiu demando tuŝas al du konkretaj aspektoj :

  • unu koncernas la kapablecon de la Komitato por Kongreso de la Popoloj kaj de la Balotelekta Kontrolkomisiono organizi pli ofte la balotelektojn. Tiu kapableco ne ekzistas nun.
  • la alia koncernas la klerigon de la elektitoj. Estas fakto, ke necesas pluraj jaroj por bone kompreni la cirkonstancoj de la nuna periodo, kiuj estas tiu eksterordinara de la kreado de monda juro. Se necesas pluraj jaroj por kleriĝi, ankaŭ necesas pluraj jaroj por transdoni la farscion al la novaj elektitoj. Kio estas naŭ jaroj en la tuta vivo de aktivisto ?

3. La elekto de la lokoj

La seminarioj estas la fakto de ASKOP kaj pli aparte de la Instituto de Tutmondismaj Studoj. La elekto de la seminariejoj troviĝas ekster la decidpovo de la elektitoj al Kongreso de la Popoloj.

Koncerne Kongreson de la Popoloj : estas partaj aŭ regionaj kunsidoj, kaj sesio (antaŭe nomitaj " plenaj kunsidoj ").

La partaj aŭ regionaj kunsidoj okazas laŭ iniciato de la elektitaj delegitoj (artikolo 7.1. de la Reglamento).

- la sesioj (aŭ plenaj kunsidoj de ĉiuj organoj konsistantaj Kongreson de la Popoloj laŭ la Reglamento) estas kunvokataj de la Plenumkomitato de Kongreso de la Popoloj. Intence la reglamento precizigas nek la periodecon nek la ŝanĝon en la elekto de la kunvenejoj. Tiuj ĉi estas sub la respondeco de la Plenumkomitato. Propono farita krom la Reglamento estas ke la sesioj okazu ĉiun 18an monaton, ĉiufoje en malsama lando kaj sur malsama kontinento. La pretigo de sesio de Kongreso de la Popoloj necesigas la ekziston de organiza loka komitato.

4. Komitato por la sekvo de eventoj

Tiu propono estas konforma al la paragrafo 7 de la Reglamento.

Daniel
29/09/2012 

 

 

 

Pri la retejo