La kiosko de la Mondcivitanoj

- -

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

La elektitaj Delegitoj - Respondecoj - Faroj kaj agadoj - Debatoj - Demandoj - Informoj
Yves ANGELLOZ
2007-2016

  Prezentado - Programo

Nask. en 1945
Mondcivitana legitimkarto n-ro : 171876
loĝanta en Bellegarde sur Valserine (Francio)
angellozclub-internet.fr

Biografia resumo :

Svisa kaj franca ŝtatanecoj. Civitano de la Mondo depost 1979. Fondinto de la Mondaj Pacludoj. Verkisto, aŭtoro-komponisto, interpretisto.

En 1983 li fondis la unuajn Mondajn Pacludojn, kiuj estis organizitaj en diversaj landoj. La lastaj en Dubaï kunigis 28.000 partoprenantojn el 75 nacioj.

Programo

  • Lanĉi grandan konkurson da ideoj kaj pripensoj " Kiel organizi la morgaŭan mondon ? "
  • Alvoki ĉiujn NRO, ĉiujn pensulojn kaj agantojn de tiu komenciĝanta jarcento, fondintojn, prezidantojn de homcelajn asociojn, membroj de prens-klubojn, Nobel-premiitojn, artistojn, verkistojn, scienculoj, poetojn, ĵurnalistojn, sportulojn, ĉiujn, kiuj havas profundan koncepton de la komuna bono por subteni, kunlabori kaj partopreni en granda internacia konkurso da ideoj kaj pripensoj pri nova organizmaniero de la planedo, malfermita al ĉiuj homoj de la mondo, titolita " Organizita mondo ".
    • Estos donita al la partoprenantoj, kiel sugesto kaj pripensa instigilo, la eventuala konsistigo de Asembleo de la Popoloj, kiu estus, fronte kaj ĉe UN - monda Senato - la Asembleo de la Mondaj Deputitoj.
    • Fakte, dum nun ekzistas sur internacia scenejo, rajto de la ŝtatoj esprimiĝi pri la problemoj, kiuj koncernas la tutan homaron kaj kiuj superas la kompetentecon de la nacioj, male ne ekzistas institucio, kiu ebligus al la popoloj de la mondo esti rekte kaj demokrate reprezentataj sur tiu sama internacia scenejo.
  • Subteni Esperanton, kiel ilon de internacia komunikado : konkreta eksperimento povus esti proponita okaze de la Mondaj Pacludoj.
  • Gastigi en " La Gauthière " la sidejon de la Kongreso de la Popoloj
    " La Gauthière ", internacia centro de la Mondaj Pacludoj povus ankaŭ fariĝi la sidejo de la Kongreso de la Popoloj. Ĝi situas je 30 km de Ĝenevo, internacia urbo.

Pri la retejo

English - Français - Español