La kiosko de la Mondcivitanoj

- -

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

La elektitaj Delegitoj - Respondecoj - Faroj kaj agadoj - Debatoj - Demandoj - Informoj
Liliane METZ-KRENCKER
2007-2016

 Prezentado - Programo

Nask. en 1933
Mondcivitana legitimkarto n-ro : 024.191
loĝanta en Strasburgo (Francio)

Biografio

Emerita ginekologino. Ĝenerala Sekretariino de Mondcivitana Registrolibro, portempa Administrantino de ASKOP, vicprezidantino de la kunordiga komitato de Monda Movado por Monda Demokratio, honora konsilantino por la Fako de Monda Unueco kaj de Pac-Edukado en Laknaŭo, Hindio, membro de la estraro de la aŭstrala asocio de la Mondcivitanoj, membro de la plenuma komitato kaj kunfondinto de " Mondaj Civitanoj por Paco " en Melburno, Aŭstralio.

Kial mi estas kandidatino al Kongreso de la Popoloj ?

Ĉar ĝi estas la nura monda organizaĵo konsistanta el reprezentantoj de la tera enloĝantaro sen distingo de rasoj, etnoj, religioj aŭ politikaj apartenoj, elektita per universala voĉdonado laŭ precizaj demokrataj reguloj.

Ĉar tiu asembleo da Delegitoj restos funkcianta ĝis kiam suverena monda supernacia aŭtoritato kun kiu ĝi povos eventuale kunfandiĝi, ekfunkcios.

Ĉar mi kredas eble kaj necese paŝon post paŝo instali novan sistemon de monda regeco paralele kun la malnova.

Ĝenerale tiamaniere la aferoj funkcias, historio atestas pri tio : du sistemoj povas portempe kunekzisti kaj dum la malnova estas ankoraŭ funkcikapabla, la nova instaliĝas. Ni nun travivas tiun periodon kaj ni, Delegitoj al la Kongreso de la Popoloj, estas alvokitaj plenumi tiun portempe paralelan funkcion.

Fakte la nacibaza regmaniero plenumita de homoj konvinkitaj, ke ili estas tie por certigi la unuaeco kaj la venkon de la nacia grupo al kiu ili apartanas, sen konsidero por la bonfarto kaj la pluvivo de la aliaj nacioj, fariĝas netolerebla.

Tiu finvenkista kaj egoista sinteno naskas nur malbonfaran konkurencon, suferon, militon kaj morton. Sen solvo de la konfliktoj en tuja estonteco la homaro estigos la detruon de la planedo.

Kiam mi estos delegitino al la Kongreso de la Popoloj,

Mi deziros informi, komprenigi, klarigi al ĉiuj, civila socio kaj registaroj, kion ni povus konstrui kaj plenumi se ni kune mondskale agadus.

Mi deziros fariĝi pac-instigantino kaj demonstri, ke alimaniera vivo eblas se ĝi estas la esprimo de la intereso kaj de la respekto de iuj por aliaj.

Mi deziros starigi la inventarion de la ĉirkaŭantaj problemoj kaj trovi justajn solvojn favorajn al ĉiuj, rigardi aliulon ne kiel konkurencanton aŭ kiel malamikon sed kiel kunlaboranton en la peza laboro de rearanĝo kaj de restaŭrado de la planedo.

Mi deziros labori por la starigo de mondaj institucioj je kies nivelo la reprezentantoj de la tuta tero, naciaj kaj sennaciaj, demokrate elektitaj, regos kaj protektos la teran heredaĵon, kiu estas konfidita al ili, kun honesteco, justeco, diligenteco, en la respekto de la diverseco kaj de rajtoj de ĉiuj, homoj kaj ne-homoj.

Pri la retejo